Sándor Károly Kiss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Károly Kiss
Persona informo
Naskiĝo 2-an de junio 1925 (1925-06-02)
en Budapeŝto
Morto 22-an de marto 2007 (2007-03-22) (81-jaraĝa)
en Strasburgo
Lingvoj francaangla
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo sciencistoprofesoro • scienca esploristo
vdr

Sándor Károly KISS [ŝAndor kAroj kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Sándor Károly, france Alexandre (Charles) Kiss [aleksandr ŝArl] estis hungardevena-franca juristo, pedagogo, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1990).

Sándor Károly Kiss [1] naskiĝis la 2-an de junio 1925 en Budapeŝto. Li mortis la 22-an de marto 2007 en Strasbourg.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Károly Kiss frekventis universitatojn komence en sia naskiĝurbo, poste en Hago kaj Parizo. Post lernado li ne hejmenvenis, sed li laboris inter 1951-1993 en Centre national de la recherche scientifique ĝis la pensiuliĝo. Ekde 1963 li instruis en diversaj universitatoj. En 1969 kun René Cassin kaj aliaj li fondis Institut international des droits de l’homme en Strasbourg. Li ofte donis konsilojn al UNO kaj UNESCO. Li okupiĝis precipe pri franca kaj internacia juroj, homaj rajtoj, mediprotekto. Li ricevis honoran legion en 1993, francajn premiojn ekde 1971, fine aŭstran premion en 1988.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • L’abus de droit en droit international (1952)
  • Los principios generales del derecho del medio ambiente (1975)
  • Droit international de l’environnement (1989)
  • Guide to international environmental law (2007)

Fontoj[redakti | redakti fonton]