Enrique Gil y Carrasco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enrique Gil y Carrasco
Persona informo
Enrique Gil y Carrasco
Naskonomo Enrique Gil y Carrasco
Naskiĝo 15-an de julio 1815 (1815-07-15)
en Villafranca del Bierzo
Morto 22-an de februaro 1846 (1846-02-22) (30-jaraĝa)
en Berlino
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Valadolido vd
Familio
Gefratoj Eugenio Gil Carrasco vd
Parencoj Enrique Gil Robles • José María Gil-Robles vd
Profesio
Okupo diplomatoverkistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Enrique Gil y Carrasco (Villafranca del Bierzo (Leono), 15-a de julio de 1815 - Berlino (Germanio), 22-a de februaro de 1845) estis verkisto romantika de Hispanio. Ĝi famiĝis ĉefe pro la historia romano romantika nome El Señor de Bembibre (1843), majstroverko de la romantika prozo de fikcio hispanlingva, kiu sekvas la modelon de la romano de Walter Scott.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskodomo de la poeto Enrique Gil y Carrasco en Villafranca del Bierzo

Li edukiĝis en riĉa familio, katolika kaj tradiciisma. Manuela Carrasco, lia patrino, estis el Zamoro. Lia patro, Juan Gil, administris bienojn de la Markizo de Villafranca kaj de la eklezia Colegiata de Villafranca. Pro tio ili instaliĝis en tiu urbeto nome Villafranca del Bierzo. Krom Enrique, la gepatroj havis aliajn gefilojn: Juana (1813), Nemesia (1817), Eugenio (1819), Pelayo Pablo (1822), kiu mortiĝos infana, kaj Águeda (1826), kiu naskiĝis jam en Ponferrada. La desamortización okazigis la vendon de diversaj monaĥejoj de la komarko kaj la akiron de grandaj ekleziaj posedaĵoj fare de la Markizo de Villafranca. Tio influis en la arkeologia intereso de la filo; sed ankaŭ la patro akiris domon kaj herbejon, laŭ dokumentoj studitaj de Jean-Louis Picoche, kaj post la morto de la markizo la 12an de februaro de 1821, trezora inspektisto malkovris fraŭdon faritan de la patro al la markizoj de 20,114 reales, pro kio tiu perdis sian postenon kaj devis revenigi la monkvanton al la markizo. La familio tima translokiĝis tiam al Ponferrada, sed la patro plulaboris en Villafranca kiel administristo de la posedaĵoj de la eklezio kaj de la nobelo José María Sánchez de Ulloa, heredanto de la Senjorlando de Arganza.

Enrique ekstudis en konvento de Villafranca el 1823 al 1828; poste en alia de Vega de Espinareda, poste en la pastroseminario de Astorga en 1829, kion li abandonis por studi juron en Valladolid. Tamen dekreto de 1830 de Fernando la 7-a ordonis la fermon de la Universitatoj. Tie li restis inter 1831 kaj 1836 kaj amikiĝis kun intelektuloj kaj verkistoj kiaj Joaquín del Pino, José María Ulloa, Miguel de los Santos Álvarez, José Grijalba, Jerónimo Morán, Buenaventura García Escobar, Manuel de Assas aŭ José Zorrilla. Necesis 100.000 homoj por la Karlismaj militoj kaj li lasis la universitaton en 1835, soldatiĝis en la kristina armeo du monatojn, sed sekvis en decembro de 1835 la studadon. Somere li iris al Ponferrada, el kie li faris ekskursojn tra la komarko El Bierzo. Li tie amikiĝis kun Guilllermo Bailina kaj lia fratino Juana, muzo de liaj unuaj verkoj.

Li iris al Madrido kontraŭ la patra volo; aliĝis en 1836-1837, al sesa jaro de juro. Finis la karieron en 1839. Ne okazis repacigo antaŭ la morto de la patro, ĉar tiu mortiĝis en Ponferrada la 18-a de septembro de 1837 lasante la postenon de administristo de reĝaj interesoj, heredenda al Enrique, al lia frato Eugenio kaj Enrique eĉ ne ĉeestis al la entombigo. En Madrido li amikiĝis kun liberaloj, el kiuj unu nome José de Espronceda legis en la Liceo, la 7a aŭ 14a de decembro de 1837, lia poemon Una gota de rocío (rosguto); leĝis tie Espronceda ankaŭ sian poemon El cisne en 1838. Gil y Carrasco ĉeestis en la fama entombigo de la memmortigita Mariano José de Larra kiel membro de la babilrondo El Parnasillo; en tiu ago famiĝis lia kunulo José Zorrilla. En El Parnasillo, babilrondo kunsida en la kafejo Princo, aperis la ideoj por la fondo de la Ateneo de Madrido, la brila Liceo Artístico (el kiu estis membro Gil y Carrasco ekde ties fondo en 1837), la Instituto, kaj aliaj multaj literaturaj grupoj aŭ institucioj.

Enrique publikigis poemojn en la gazetoj El Español kaj No me olvides, kaj iĝis ofta kunlaboranto en prozo kaj verso de El Correo Nacional, redaktorita de Andrés Borrego; por tiu li verkis 9 poemojn kaj fantastan rakonton en 1838; samjare li publikigis ankaŭ en El Liceo Artístico y Literario ĝis1839 kaj en El Semanario Pintoresco Español, redaktorita de Ramón Mesonero Romanos ekde februaro de 1839. En la lastaj monatoj de 1838 ekverkis kiel teatra kritikisto de El Correo Nacional, sed aperis liaj verkoj ankaŭ en La Legalidad de González Bravo, en El Entreacto kaj en El Piloto.

En 1838 li verkis poemojn: El cisne, Polonia (patriota odo), El Sil, A Blanca kaj Paz y porvenir (alia odo). En A la memoria del Conde Alange, dediĉita al José de Espronceda, kaj A la memoria del general Torrijos montras politikajn liberalajn idearojn. Kiel membro de la Liceo subskribis en la poezia albumo donacita al la regentino María Cristina en oficiala akceptado la 30an de januaro de 1838. Poste li malsaniĝis el tuberkulozo kaj revenis al Ponferrada. En tiu periodo de deviga ripozo, kaj resanigita de la nordaj aŭtunaj ventoj, ekverkis la romanon El lago de Carucedo, kiu sendis poŝte al Mesonero Romanos en marto kaj aprilo de 1840, kaj tiu publikigis ĝin; primtempe de 1840 jam sanixgis kaj post tri jaroj li finis la historian romanon El Señor de Bembibre (la senjoro de B). En Semanario Pintoresco Español rehavis sian agadon kiel kritikisto per artikolo pri Poesías de Espronceda. La 28an de novembro de 1840 akiris postenon en la Nacia Biblioteko danke al sia amiko Espronceda. Profitis la dokumentaron tie atingita pri la Templanoj por prilabori sian futuran romanon.

En majo de 1841, dum la regenteco de Espartero, ek kunlaboris en El Pensamiento, revuo fondita de liaj amikoj Eugenio Moreno, Espronceda, Ros de Olano kaj Miguel de los Santos Álvarez. Tie pritraktas temojn kiaj Juan Luis Vives aŭ la literaturo de Usono. Li ĉesis publikigon ekde oktobro de 1841 al februaro de 1843, dediĉita al verkado de El señor de Bembibre kaj al ĝenrismaj artikoloj kiuj estos eldonitaj en 1843 en la kolekto Los españoles pintados por sí mismos kaj en Bosquejo de un viaje a una provincia de interior. La 23an de majo de 1842 mortiĝis lia amiko kaj protektinto José Espronceda, al kiu dediĉas samtage sian poemon A Espronceda; sekvas mortoj de aliaj amikoj kaj familianoj, kiu deprezias la verkiston. La poemo pri Espronceda estis publikita en El Corresponsal kaj El Eco del Comercio. Revenis al El Bierzo somere de 1842 malsane kaj tie faris ekskursojn por dokumenti Bosquejo de un viaje a una provincia de interior. En 1843 aperis Los españoles pintados por sí mismos, kompendio kolektiva de ĝenrismaj artikoloj kie li kunlaboris per tri artikoloj, kaj aperis en El Sol, la verkoj kiuj formos Bosquejo de un viaje a una provincia de interior. Li proponis al eldonisto Francisco de Paula Mellado sian ĵus finitan historian romanon El señor de Bembibre. Li krom kunlaboris en El Laberinto, revuo fondita de Antonio Flores, ekde novembro de 1843 ĝis sia eliro al Berlino en aprilo de 1844.

Dum la regado de lia amiko González Bravo (novembro de 1843 - majo de 1844) oni nomumis lin diplomata sekretario en Prusio. Krome la ĉefministro de la konservativa registaro estis bofrato de amiko de Gil y Carrasco, nome la aktoro Julián Romea. Laŭ tiu posteno li devis viziti la lander kaj realigi diversajn informojn pri la germana industrio. Lia laboro konsistis fundamente en restarigo de diplomataj rilatoj kun Prusio, rompitaj ekde 1836 kaj restarigotaj en 1848, tuj post la morto de Gil. Lia abandonis sian postenon de bibliotekisto la 29an de februaro de 1844 kaj eliris el Madrido komence de aprilo; dediĉas ses horojn tage al lernado de la germana, lingvo kiun li regos same kiel la francan kaj la anglan. Vizitis Valencion kaj Barcelonon post la puĉoj kiuj okazigis la elpostenigon de González Bravo favore de Narváez. La 20an de majo enŝipiĝis en El Fenicio al Marsejlo kaj veturis tra Eŭropo dum kvar monatoj antaŭ alveni la 24an de septembro al Berlino. Li pasis tra Marsejlo, Liono, Parizo (el 1a de junio al 9a de aŭgusto), Lille, Bruselo, Gento, Bruĝo, Ostende, Antverpeno, Roterdamo, Hago, Amsterdamo, la Valo de la Rejno, Frankfurto, Hanovro, Magdeburgo kaj Potsdamo. Li profitis por prilabori sian informon pri la germana industrio. Ekde Francio sendis du artikolojn al El Laberinto kaj verkis taglibron Diario, kie li montris siajn literaturajn emojn: Fray Luis de León, Byron, Schiller, Goethe. En Berlino li amikiĝis kun Alexander von Humboldt kaj konis la Princon Karlon kaj lian edzinon, al kiu instruos la hispanan.

Somere de 1845 remalsaniĝis, sed preferis resti en Berlino anstataŭ eliri al Nico por rekupero kaj por eviti la danĝeron de veturado. Li donacis ekzemplerojn de El señor de Bembibre al Humboldt kaj al la prusia reĝo. Humboldt proponis al li nome de la reĝo honoran ormedalon; koresponde Enrique postulas por sia amiko la Grandan Krucon de Karlo la 3-a, kiun li donis al li hejme fine de januaro de 1846. Sed lia sano malboniĝis rapide kaj li mortiĝis la 22an de februaro de 1846. Li havis antaŭsentojn pri frua morto, videblaj en poemoj kaj artikoloj, kaj fakte li mortiĝis juna kiel multaj romantikuloj. Post lia morto la familio restis en malriĉo. Li estis entombigita en la katolika tombejo de Sankta Eduvigis, en Berlino. Ĉeestis la barono Humboldt, lia amiko José de Urbistondo, kaj kelkaj diplomatoj. La ostoj estis senditaj en 1987 al preĝejo de Sankta Francisko de Villafranca de El Bierzo danke al agado de la profesoro Picoce. La havaĵoj de Gil y Carrasco restis en la hispana ambasadejo de Berlino ĝis la Dua Mondmilito, kiam ili malaperis. Inter ili estis manuskriptoj laŭ César Morán. Publikigis nekrologojn El Castellano, El Español, El Liceo de la Coruña kaj El Semanario.

Verko[redakti | redakti fonton]

Li komponis nur 32 poemojn, ĉiuj el 1837 al 1842, sed eĉ tiele Gil y Carrasco meritas lokon inter la romantikaj poetoj. Ili li iĝis antaŭanto de Gustavo Adolfo Bécquer. Li kantis al naturo, kunhavante siajn sentojn pri soleco, seniluziiĝo, mallongeco de la vivo, sensenco de la homaj penoj: tiele en «La palma del desierto», «La violeta» (violo), floro kiun li igis simbolon de sia vivo, kaj en «Un recuerdo de los templarios», kie montras la dekadencon de la kastelo de Ponferrada. Li priokupiĝis por la tiama politiko: «A Polonia» estas bedaŭro pro ties disdono; «El 2 de mayo» montras fortajn kontraŭfrancajn sentojn; «Paz y porvenir» esprimas grandas fidon al futuro de Hispanio. Parolis pri la alia mondo en «El cisne» kaj «Un ensueño» kaj lasis elstaran elegion en «A la muerte de Espronceda», al kiu, kun Zorrilla, ŝuldas parton de sia inspiro.

Li verkis priveturajn kaj ĝenrismajn artikolojn kiaj ĉe «Bosquejo de un viaje a una provincia del interior», tre dokumentita historie, kiun li profitis por la verkado de El señor de Bembibre; aŭ tiuj frukto de lia sperto eksterlande kiaj «De Lyon a París», «Diario de un viaje», ktp. Inter la duaj menciindas tri de Los españoles pintados por sí mismos, de markita regionista sento kaj de granda valoro folklora kaj antropologia. En «El pastor trashumante» oni parolas pri la vivo de la transmigra paŝtisto kaj en «El segador» oni parolas pri malriĉo de Galegio kiu devigas la loĝantojn elmigri kiel falĉistoj en Kastilion, kaj Gil y Carrasco aludas al tapiso de Goya kiel ilustraĵo de tiu tipo. En «El maragato» priskribas mulisto kaj gvidisto inter Madrido kaj Galegio kaj oni priskribas nupton en la komarko Maragatería detale.

Li kontribuis al la literatura kritiko per 38 artikoloj publikitaj el 1838 al 1844. En «Poesías de Zorrilla», parolas pri la koncepto de nacia poeto, de la resurekto de tradicioj, ktp. El Espronceda elstarigas la influon de Béranger kaj Byron, la skeptikismon kaj malesperon krom klopodon por demokratiigi la poezion. En «Romances históricos del duque de Rivas» indikas la lertan priskribarton kaj la novklasikan influon. Li profitas la okazon por aludi al eraroj de El moro expósito. Li faris ankaŭ reviziojn de teatraĵoj kaj de libroj kiaj pri Juan Luis Vives kaj ties reformisman senton kun atakoj al Rousseau, kaj "De la literatura de Estados Unidos, por A. Vail" (pri usona literaturo).

Li iĝis rakontisto per «El anochecer de la Florida» (El Nacional 1838), novelo pri rekupero de malespera junulo, kaj «El lago de Carucedo» (Semanario Pintoresco, 1840), rakonto pri tertremo kiu laŭ legendo formis la lagon.

En 1844 aperis en Madrido lia historia romano El señor de Bembibre, kiu ege sukcesis. Gil y Carrasco inspiriĝis en historioj de Juan de Mariana kaj Jerónimo Zurita, en la Crónica anónima de Fernando IV, la Historia genealógica de la casa de los Lara, de Salazar y Castro, kaj Disertaciones históricas de la Orden de los Templarios de Campomanes. Liaj literaturaj modeloj estas: Bride of Lammermoor de Walter Scott; I promessi sposi, de Alessandro Manzoni, pro la morala kaj religia fono, kaj El templario y la villana de Juan Cortada, kun kiu koincidas en variaj ĝeneralaj aspektoj.

La historia fono de la romano estas konstituita, de la politikaj kaj militaj luktoj ĉirkaŭ la malapero de la templanoj dum la regado de Fernando la 4-a de Kastilio. La temo interesis al Gil y Carrasco pro sia amo al sia regiono Bierzo, la forta romantismo de la afero, kun mezepoka etoso kaj dolora fino kaj simileco kun la desamortización de Juan Álvarez Mendizábal, samtempa afero kun la epoko de la verkado.

La historio interrompita per referencoj al la historio de la templanoj, baziĝas sur malfeliĉa amo de Beatriz kaj Álvaro. La patro de Beatriz rompas la destinon, kun aliaj cirkonstancoj malfavoraj kiuj donas la malfeliĉan junulinon al Grafo Lemos. Malesperega, Álvaro fariĝas templano, dum Beatriz malsaniĝas. Mortinta la Grafo Lemos lukte kontraŭ Álvaro, la vidvino malesperiĝas pro la religia dediĉo de ŝia amato. Kiam la Papo akceptis ties nuligon kaj feliĉo estis atingebla, Beatriz mortiĝas tutjuna, Álvaro monaĥiĝas kaj enterigas ŝin. Kiel ĉe aliaj romantikaj historioj la junaĝo kaj la amo estas malhelpita de la socio: ĉu patra aŭtoritato ĉu interesoj aŭ politikaj aŭ religiaj.

Menciindas la gravo de la naturo, kies priskribo estis unika en la epoko: montoj, vilaĝetoj kaj kasteloj, sunsubiroj kaj mateniĝoj, ŝanĝoj de la sezonoj, ĉio konata de la aŭtoro. La ritmo lantas: la agado estas minima kaj simpla, malgrava antaŭ la analizo de la sentoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español. Madrid, Cátedra, 1982 (3a eld.)
  • Germán Bleiberg kaj Julián Marías, Diccionario de literatura española. Madrid: Revista de Occidente, 1964 (3a eld.).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]