Tri-Episkoplandoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tri-Episkoplandoj
Plena origina nomo:
Trois-Évêchés
15521790
malnova provinco de Francio
Geografio
Mapo de Tri-Episkoplandoj.
Mapo de Tri-Episkoplandoj.
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Antaŭaj ŝtatoj:
Imperia urbo Metz ("respubliko Metz") Imperia urbo Metz ("respubliko Metz")
Imperia urbo Toul Imperia urbo Toul
Imperia urbo Verduno Imperia urbo Verduno
Princepiskoplando de Metz Princepiskoplando de Metz
Princepiskoplando de Toul Princepiskoplando de Toul
Princepiskoplando de Verduno Princepiskoplando de Verduno
Duklando Luksemburgo Duklando Luksemburgo
Postsekvaj ŝtatoj:
Meurthe Meurthe
Meuse Meuse
Moselle Moselle
Vosges Vosges
Elstaraj historiaj eventoj
1552 Protektorato de Metz, Toul kaj Verduno kaj de ties epsikoplandoj de Henriko la 2-a
1648 Aneksado fare de Francio ratifita per la traktatoj de Vestfalio
1790 Divido de Francio en departementojn
Guberniestro
1727-1761 Karlo Ludoviko Aŭgusto Fouquet de Belle-Isle
1770(?)-1790 Viktoro-Francisko de Broglie (1718-1804)
Intendanto
1778-1790 Johano Samuelo de Pont de Monderoux
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Tri-Episkoplandoj (france Les Trois-Évêchés [le: trŭa ze:veŝe:]) estis provinco de la reĝlando Francio en la Malnova Reĝimo, kiu ekzistis de 1552/1648 ĝis 1790. La provinco situis en la nordoriento de Francio, en la hodiaŭa teritorio de la regiono Loreno. Ĝi estis kreita sekve de la paco de Vestfalio, per teritorioj kiuj dependis laŭleĝe ĝis la traktato de Monastero (1648), de la Sankta Romia Imperio : la tri liberaj regnaj urboj Metz, Toul kaj Verduno, okupitaj laŭ la traktato de Ĉambordo (1552), kaj la princepiskopujoj de la episkopoj de Metz, Toul kaj Verduno, okupitaj en 1631-1632. Ĉiuj tri urboj kaj princepiskopujoj estis iam antaŭe partoj de la duklando Loreno antaŭ ol ili sukcesis akiri imperian senperecon. Ili pligrandiĝis poste per la franca Luksemburgo, parto de la duklando Luksemburgo cedita al reĝlando Francio per la traktato de Pireneoj (1659), poste de koridoro, cedita al Francio per la traktato de Vincennes (1661). Tiuj teritorioj kaj la duklandoj Bar kaj Loreno konsistigis ĝis tiam kompleksan teritorian mozaikon, temo de ripetiĝaj konfliktoj.

Historia kunteksto[redakti | redakti fonton]

En 1551, la germanaj protestantaj princoj sub gvido de princo-elektisto Morico de Saksio, batalante kontraŭ Karlo la 5-a, petis subtenon de la reĝo de Francio. En Lochau, apud Torgau, estis subskribita interkonsento, kiu antaŭvidis financan kaj militan partoprenon de Francio en ilia agado. En la kastelo de Ĉambordo, la 15-an de januaro 1552, estis subskribita traktato, kiu indikis ke la franca reĝo Henriko la 2-a okupos, pro strategiaj kialoj, kiel vikario de la Sankta Romia Imperio, la urbojn Metz, Toul kaj Verduno, « kaj aliajn urbojn de la Imperio ne parolantajn germanlingve ». La subskribintaj germanaj princoj havis neniun rajton fordoni teritoriojn de la Imperio al ekstera potenco, tamen la fordono estis eĉ konfirmita pli poste en la Vestfalia Paco.

Milita konkero[redakti | redakti fonton]

La «Vojaĝo al Germanio» estis kondukata de la reĝo Henriko la 2-a, « defendanto de la germanaj liberecoj », subtenata de Francisko la 1-a de Loreno (Francisko de Guise) kaj de la kardinalo Karlo de Loreno (1524-1574)). La tagon de la palmofesto 1552, la francaj trupoj, sub komandado de la konestablo Anno de Montmorency, alvenis ĉe la muregoj de Metz, kaj okupis per surprizo la pordegojn de la urbo. La 13-an de aprilo 1552, la reĝo kun armeo aliris Toul, kie li estis akceptita de la episkopo Toussaint de Hocédy, la skabeno estis foririnta el sia urbo por protesti al Pont-Saint-Vincent[1]. Li iris poste al Nancy, kie li arbitre eksigis la regentan dukinon kaj forkondukis la duketon Karlo la 3-a de Loreno, ankoraŭ neplenaĝa, por edukigi lin en la kortego de Francio. Henriko la 2-a faris poste « ĝojan eniron » en Metz, la 18-an de aprilo 1552. La urbo estis fakte submetita perforte, sub firma regado de la soldatoj de Montmorency. La 22-an de aprilo, Henriko la 2-a pluiris direkte al Rejno, lasante en Metz 3 400 soldatojn. En ĉ. la 20-a de majo, ne sukcesante konkeri Strasburgon, li retroiris, okupis Verdunon, kie li eniris la 12-an de junio 1552, antaŭ ol reveni al Francio.

Por viŝi la ofendon de la luteranaj princoj kaj de la reĝo de Francio, Karlo la 5-a marŝis al la tri episkopaj urboj, la 1-an de septembro 1552. Li komencis sieĝi la urbon Metz, proksima la siaj luksemburgaj posedaĵoj. Fortikigita kaj defendata de la duko de Guise, Francisko la 1-a de Loreno, Metz restis posedaĵo de la francaj trupoj post memorinda sieĝo[2]. Kun bedaŭro, Karlo la 5-a ĉesigis la sieĝon la 2-an de januaro 1553 rezignante rekonkeri la aliajn episkoplandojn. La franca okupo vere komenciĝis en Tri-Episkoplandoj.

Integriĝo en la reĝlando Francio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1552, la urboj ricevis konstantan francan soldataron, sed la imperiestro oficiale konservis suverenecon sur la urboj.

En 1648, la traktatoj de Vestfalio findecidis pri la cedo de Tri-Episkoplandoj fare de la Imperio.

La episkopujo de Saint-Dié, kreita en 1777, estas foje nomita la Kvara Episkopujo en Loreno, sed ne rilatas al la historia nocio de la "Tri-Episkoplandoj". Hodiaŭ, nur la episkopujo de Metz, kies la episkopo estas nomumita de la Prezidanto de la Franca Respubliko, estas koncernata per la konkordata reĝimo de Alzaco-Mozelo.

Teritoria estiĝo[redakti | redakti fonton]

Tri-Episkoplandoj enhavis la tri urbojn Metz, Toul kaj Verdun kaj ties respektivajn posedaĵojn, kaj la bienojn de la episkopoj de tiuj tri urboj kaj la bienojn de la katedralaj kanonikaroj.

Tri-Episkoplandoj en ties limoj meze de la 18-a jarcento kaj la nunaj komunumoj kaj departementoj.

Tri-Episkoplandoj estis dividita en kvar prefektolandoj.

La princepiskoplando de Metz[redakti | redakti fonton]

Maparo de Trudaine (farita inter 1745 kaj 1780) por la gubernio Metz, Naciaj arkivoj de Francio.
  • La prefektolando de Metz enhavis la urbon Metz kaj ties dependaĵoj :
  • La senjora prefektolando de Vic, konsistanta el ok kastellandoj : Albestroff, Baccarat, Rambervillers, Fribourg, Haboudange, Lagarde, Moyen kaj Vic, dependantaj de la episkopo de Metz.

La princepiskoplando de Toul[redakti | redakti fonton]

La princepiskoplando de Verdun[redakti | redakti fonton]

Homoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vito Cabourdin: Les temps modernes, de la Renaissance à la guerre de Trente ans, Encyclopédie illustrée de la Lorraine, Histoire de Lorraine, eld. "Presses universitaires de Nancy", Nancy, 1991, paĝoj : 67-73).
  2. «La plej bela sieĝo kiu neniam okazis» laŭ la verkisto Brantomo.