Estragolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Estragolo
Plata kemia strukturo de la Estragolo
Tridimensia strukturo de la Estragolo
Alternativa(j) nomo(j)
  • Ŝavikol-metil-etero
  • Alila anizolo
Kemia formulo
C10H12O
CAS-numero-kodo 140-67-0
ChemSpider kodo 13850247
PubChem-kodo 8027
Fizikaj proprecoj
Aspekto
  • blankaj ĝis flavaj kristaloj
  • Senkolora ĝis flava likvaĵo
    kun anizodoro.
Molmaso 148.20 g·mol−1
Denseco 0.946 g cm−3
Mortiga dozo (LD50) 1230 mg/kg
Bolpunkto 216 °C (421 ; 489 K)
(95–96 °C sub 12 mmHg)
Ekflama temperaturo 81 °C (178 )
Refrakta indico  1,5195
Solvebleco Akvo:25 °C is 0.178 g/L
(preskaŭ nesolvebla).
Ĝi estigas azeotropan
miksaĵon[1] kun la akvo.
Sekurecaj Indikoj
Risko R22 R36/37 R40 R68
Sekureco S26 S36/37
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco 08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H317, H341, H351
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P261, P264, P270, P272, P280, P281, P301+312, P302+352, P308+313, P321, P330, P333+313, P363, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Estragolo estas aromata terpenoida etero, izomero de la anetolo, natura organika kemiaĵo enhavanta en la centro la strukturon de la fenilpropreno. Ĝi estas forta oksidigagento kaj gia kemia strukturo komponiĝas per iu nukleo de benzeno ligita en la pozicioj 1,4 al unu grupo metokso kaj alia grupo propenilo.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en pluraj arboj kaj plantoj, inklude de la terebintino aŭ pinoleo, anizo, Foeniculum vulgare, laurus nobilis, Artemisia dracunculus, Syzygium anisatum, Clausena anisata[3] kaj Ocimum basilicum. Ĝi uzatas por preparado de odoraĵoj. La estragolo estas volatila substanco vaste trovata en plantoj el la familio lamiacoj, apiacoj, magnoliacoj krom aliaj. La estragolo ĉeestas en la ĉefaj partoj de la esencoleo kie li troviĝas kune kun vasta gamo da aliaj konstituantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikvaj herbalistoj tia kia Plinio la Maljuna kredis ke la fenkolo, kiu enhavas estragolon, estas bona por la vidado. Multaj herbalistoj laŭdis la fenkolon pro ĝia kapableco helpi la homojn perdi pezon, kaj la antikva greka nomo por la planto "marathon" (kiu signifas maldikiĝi) atestas tion. Por la grekoj, fenkolo donis longvivecon, forton kaj kuraĝon.

La romianoj kultivis fenkolon pro ĝiaj ŝosoj, kiuj estis uzataj kiel vegetaloj ofte akompanataj de fiŝo, kaj la aromaj semoj, kiuj estis aprezataj kiel spicaĵoj kaj kuraciloj. La fenkolo baldaŭ akiris bonan reputacion kiel helpilo por vidado, ĉar Plinio konstatis ke la serpentoj manĝadis ĝin dum forpelo de la propra haŭto, kaj ili plibonigas la vidadon kun la suko kiun ili estigas per frotado kontraŭ la plantoj.[4]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Kunrilataj kemiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Azeotropio estas fizika kondiĉo kie ambaŭ kemiaĵoj bolas je konstanta temperaturo kaj kondutas sin kvazaŭ ili estus unu sola komponaĵo.
  2. PubChem
  3. Citrus Genetics, Breeding and Biotechnology, Iqrar A. Khan
  4. Fragrance and Wellbeing: Plant Aromatics and Their Influence on the Psyche, Jennifer Peace Rhind