George Buchanan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Buchanan
(1506-1582)
"Rerum Scoticarum Historia ..." verko de George Buchanan eldonita en (1594).
"Rerum Scoticarum Historia ..." verko de George Buchanan eldonita en (1594).
Persona informo
George Buchanan
Naskiĝo 1-a de februaro 1506
en Killearn, Stirlingshire, Anglio
Morto 28-a de septembro 1582
en Edinburgo, Skotlando
Tombo Greyfriars Kirkyard vd
Etno skotoj vd
Lingvoj latinaskotaangla vd
Ŝtataneco Skotlando vd
Alma mater Universitato de Parizo
Universitato St. Andrews
Universitato de Koimbro
Kolegio de Boncourt (Francio)
Familio
Patro Thomas Buchanan vd
Patrino Agnes Heriot vd
Profesio
Okupo lingvisto • poeto • historiistotradukistodramaturgoverkistofilozofo • preceptor vd
Verkado
Verkoj De jure regni apud Scotos vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
George Buchanan
Persona informo
George Buchanan
Naskiĝo 1-an de februaro 1506 (1506-02-01)
en Killearn
Morto 28-an de septembro 1582 (1582-09-28) (76-jaraĝa)
en Edinburgo
Tombo Greyfriars Kirkyard vd
Etno skotoj vd
Lingvoj latinaskotaangla vd
Ŝtataneco Skotlando vd
Alma mater Universitato St. AndrewsUniversitato de Parizo vd
Familio
Patro Thomas Buchanan vd
Patrino Agnes Heriot vd
Profesio
Okupo lingvisto • poeto • historiistotradukistodramaturgoverkistofilozofo • preceptor vd
Verkado
Verkoj De jure regni apud Scotos vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George Buchanan (1506-1582) estis skota humanisto, filozofo, erudiciulo, historiisto, latinisto, poeto kaj profesoro. Li estis instruisto de la reformisto Teodoro Beza (1519-1605) kaj de la humanisto Michel de Montaigne (1533-1592). En la Universitato St. Andrews li estis lernanto de John Major (1467-1550), profesoro pri Logiko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro, la plej juna el antikva familio kaj farmposedanto en la Paroĥo de Killearn, "Stirlingshire", mortis juna, lasante siajn vidvinon kaj infanojn en malriĉeco. En 1520 lia onklo, James Heriot, sendis lin al la Universitato de Parizo, kie, kiel li rakontis en aŭtobiografia skizo, li dediĉis sin al poezio "parte pro plezuro, parte pro devo".

En 1522 lia onklo mortis, kaj Buchanan, kiu ne povis daŭrigi sen rimedoj en Parizo, revenis al Skotlando. Post resaniĝo de grava malsano, li aliĝis al la francaj helpunuoj kiuj estis alportitaj de John Stewart, la duko de Albany, por partopreni en malsukcesa ekspedicio en Anglion.

La sekvan jaron li eniris la Universitaton de Saint Andrews, kie li diplomiĝis je Bakalaŭro pri Artoj en 1525. Li estis veninta por partopreni la logikajn klasojn de John Major kaj kiam lia profesoro translokiĝis al Parizo, Buchanan sekvis lin.

En 1528 li gradiĝis ĉe Parizo kaj la sekvan jaron li estis nomumita profesoro ĉe la Universitato de Sainte-Barbe[1]. En 1529 li estis elektita prokuroro de la "Germana Nacio" en la Universitato de Parizo, kaj reelektiĝis kvar fojojn. Li eksiĝis en 1531, iĝante privata instruisto de Gilbert Kennedy 3-a Grafo de Cassilis (1515-1558), kun kiu li revenis al Skotlando.

Li akceptis la samajn vidpunktojn de Erasmo de Roterdamo antaŭ la katolika eklezio kaj, kvankam li ne neis la Vatikanan doktrinon, li tamen sentis sin libera por kritiki ĝin. Li direktis sarkasmajn poemojn kontraŭ la franciskanojn kaj monaĥan vivon ĝeneralforme. Ĉi tiu sinteno ne malplaĉis al Jakobo la 5-a el Skotlando (1512-1542), kiu dungis lin kiel privatan instruiston al unu el siaj naturaj filoj, James Stewart, la 1-a Grafo de Moray (1531-1570).

Bildo de Georg Buchanan gravuraĵo de Jacobus Houbraken (1698-1780).

Sub ĉi tiuj cirkonstancoj li verkis la poemojn "Palinodia" kaj "Franciscanus et Fratres", kaj, kvankam ili restis neeldonitaj dum multaj jaroj, la aŭtoro esprimis sian abomenon al la franciskana ordo kaj al ties defendantoj. En 1539 okazis granda persekutado kontraŭ la luteranoj kaj oni arestis Buchanan inter aliaj.

Li sukcesis eskapi kaj rifuĝi en Londono, por poste iri al Parizo. Ĉi tie li tamen renkontis sian malamikon, la kardinalon David Beaton (1494-1546), kiu loĝis en la franca ĉefurbo kiel ambasadoro. Kun la subteno de André de Gouveia (1497-1548) li translokiĝis al Bordozo, kie li ricevis postenon kiel latina instruisto.

En Bordozo li faris iujn el siaj plej bonaj verkoj: la tradukojn de "Medea kaj Alcestis", kaj li finis du dramajn verkojn, "Jephthes (Votum sive)" kaj "Baptistes (Calumnia sive)". La renesanca verkisto kaj pensulo Michel de Montaigne estis studento de Buchanan en Bordozo kaj partoprenis en liaj tragedioj.

Montaigne klasifikis Buchanan en sia "De Presumption" kune kun la plej elstaraj latinaj poetoj de sia tempo kiel Jean Daurat (1508-1588), Teodoro Beza (1519-1605), Michel de L'Hospital (1505-1573), Pierre de Montdoré (1505-1570), kaj Adrianus Turnebus (1512-1565). Ĉi tie Buchanan ekis fortan amikecon kun Julio Cezaro Scaliger (1484-1558).

En 1542 aŭ 1543 li revenis Parizon, kaj en 1544 li estis nomumita direktoro ĉe la Universitato de la Kardinalo Lemoine. Liaj kolegoj inkluzivis la famajn Marko Antono Mureto|Marcus Antonius Muretus (1526-1585) kaj Adrianus Turnebus.

En 1547, kune kun aliaj francaj kaj portugalaj humanistoj, li estis invitita al la Universitato de Koimbro. La franca matematikisto Elie Vinet (1509-1587) kaj la portugala historiisto, Hieronymus Osorio (1506-1580), estis inter liaj kolegoj, ĉiuj sub la protekto kaj patroneco de Johano la 3-a de Portugalio (1502-1557).

Tamen la morto de lia ĉefa subtenanto, André de Gouveia, povus konduki lin al forlaso kaj klarigi, laŭ liaj biografoj, la kreon de enketkomisiono fare de la Inkvizicio en 1549, kie la verkaro de Buchanan estis ekzamenita. Ili akuzis lin pri protestantaj kaj judaj praktikoj. Buchanan defendis sin per lerteco, kuraĝo kaj sincereco, konfesinte, ke iuj el la akuzoj veras.

En junio 1551 li estis kondamnita, estante malliberigita en la monaĥejo de Sankta Benedikto[2] en Lisbono. Ĉi tie ili devigis lin aŭskulti edifajn paroladojn de la monaĥoj. En sia libertempo li komencis traduki la psalmojn en la latinan verson. Post sep monatoj li estis liberigita, kun la kondiĉo ke li restu en Lisbono, ĝis li finplenumos sian punon en 1552.

Liberigita, Buchanan tuj foriris al Anglujo, sed baldaŭ alvenis en Parizo, kie li estis nomumita reganto ĉe la "Universitato de Boncourt", kie li restis dum du jaroj. Pli malfrue li konsentis esti privata instruisto de la Marŝalo de Brissac (1505-1563). Ĝuste en tiu tempo Buchanan ekfamiliariĝis kun la kalvinismo.

En 1560 aŭ 1561 li revenis al Skotlando, kaj en aprilo 1562 ni trovas lin instalita kiel gvidinstruisto (mentoro) de la juna reĝino Maria la 1-a de Skotlando (1542-1587). Estis ĉe tiu tempo ke Buchanan malkaŝe ĉirkaŭbrakis Protestantismon kaj en 1566 li estis nomumita kiel lernejestro de la Kolegio de Sankta Leonardo[3].

Lia ekonomia situacio estis prospera ricevinte la enspezojn de abatejo kiu la reĝino lin estis doninta sub ŝia regado. Lia proksimeco al la krono kaj liaj skribaĵoj igis lin influa kaj prestiĝa persono, atinginte gravajn poziciojn en la administrado.

Buchanan akompanis la reganton James Stewart al Anglio, kaj lia "Detectio" (publikigita en 1572) estis uzita por mendaĵoj aranĝitaj ĉe la Palaco de Westminster. En 1570, post la murdo de James Stewart, li estis nomumita unu el la gardistoj de reĝo Jakobo la 1-a (1566-1625).

Funkciante kiel mentoro, Buchanan iĝis Gardanto de la Privata Sigelo de Skotlando kaj parlamentano, ŝajne ĝis sia morto la 28-an de septembro, 1582.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Kolegio de Sankta Barbara estis fondita en Parizo, en 1460.
  2. Mosteiro de São Bento, en la portugala.
  3. angle: Saint Leonard's College.