Itzik Manger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Itzik Manger
Persona informo
איציק מאַנגער
Naskiĝo 30-an de majo 1901 (1901-05-30)
en Ĉernivco
Morto 21-an de februaro 1969 (1969-02-21) (67-jaraĝa)
en Gedera
Tombo Nahalat Yitzhak Cemetery vd
Lingvoj jido vd
Loĝloko IașiVarsovioLondonoNov-JorkoIsraelo vd
Ŝtataneco CislajtioRumanioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)Israelo vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • literaturkritikisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • literatura kritiko vd
Aktiva en Aŭstrio-HungarioBukovino vd
Aktiva dum 1921– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Itzik MANGER (jide איציק מאַנגער; 30-a de majo 1901, Ĉernivco, tiam aŭstri-hungara imperio21-a de februaro 1969, Gedera, Israelo) estis eminenta poeto kaj dramisto, memproklamita folklora bardo, viziulo kaj 'mastra tajloro' de la skriba vorto. Judo deveninta de Bukovino, Manger vivis en pluraj landoj: Rumanio, Pollando, Francio, Anglio, Usono (Nov-Jorko) kaj fine Israelo.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Manger naskiĝis al juda familio de la juda komunumo de Ĉernivco en Czernowitz, Aŭstrio-Hungario (poste Cernăuți, Rumanio kaj nun Ĉernivco, Ukrainio) en 1901.[1] Lia patro, Hillel Manger, estis kvalifikita tajloro enamiĝinta kaj de alkoholaĵo kaj de literaturo, kiun li referencis kiel literatojreh (Vortokunfando de la jidaj vortoj literatura kaj Tojreh). Kiel adoleskanto, Manger ĉeestis la Kaiserlich-Königliches III. Staatsgymnasium en Czernowitz, kie li studis germanlingvan literaturon ĝis li estis elpelita pro petoloj kaj malbona konduto.[2] Li interŝanĝis ĉi tiun tradician edukadon por la malantaŭsceneja etoso de la jida teatro.

Juna poeto[redakti | redakti fonton]

Studante en Kolomeo, kun la eksplodo de la Unua Mondmilito li fuĝis al Rumanio, al Iasi, kie li reunuiĝis kun sia familio. En 1918 li komencis verki poezion en la jida, kiu estis influita de germana poezio (laŭ formuloj, melodio kaj ortografio), kaj faris kontakton kun figuroj de la jida intelektularo, kiel ekzemple Jaakov Sternberg. Li membriĝis en la rumana armeo, kaj post kompletigado de sia servo en Ĉernivco, vivis bohemiisme en la ĉefurbo Bukareŝto kaj poste revenis al Iasi. Li verkis por la jida ĉiutaga gazetaro en Ĉernivco.

En 1921, Manger komencis eldoni siajn fruajn poemojn kaj baladojn en pluraj novaj literaturaj revuoj fonditan en la sekvo de la Unua Mondmilito, lia unua poemo, 'מיידל פארטרעט', aperis en la ĵurnalo Kultur (קולטור) de Eliezer Steinberg. Baldaŭ poste, li establiĝis en Bukareŝto kaj skribis por la lokaj jidaj ĵurnaloj dum donis fojajn lekciojn pri naciaj kaj Cigana folkloroj.[3]

En 1927, Manger venis al Varsovio, la spirita kaj intelekta centro de aŝkenaza judaro kaj "la plej inspiranta urbo en Pollando."[4] Manger vivis en la ĉefurbo de la jida kultura mondo por la sekvanta jardeko, kiu fariĝis la plej produktivaj jaroj de lia tuta verkanta kariero. En 1929, Manger eldonis sian unuan libron de poezio, Ŝtern afn daĥ (שטערן אויפ'ן דאך ,Steloj sur la Tegmento), kritike aklamite, kie li miksis novigajn kaj malnovajn literaturajn tradiciojn - modernismajn elementojn (formallingvaj, metaforoj kaj temoj) kun klasikaj formoj kiel balado kaj sonato - unu el la trajtoj karakterizaj al la verkado de Manger; kaj kombinis eŭropajn elementojn kun judaj elementoj (laŭ tradicioj kaj elektitaj temoj). Rezulte de sia sukceso, ekde la sekvanta jaro Manger estis tiel bone konata ke li estis agnoskita al la elektita jida P.E.N. Klubo, kune kun Isaac Bashevis Singer, Israel Rabon kaj I. Papiernikov.[5]

Literatura sukceso[redakti | redakti fonton]

Inter 1929 kaj 1938, Manger eniris en varsovian literaturan mondon. Li donis oftajn legadojn de sia propra poezio ĉe la Klubo de la Verkistoj, estis intervjuita de ĉiuj gravan varsoviaj jidaj ĵurnaloj, eldonis artikolojn en la prestiĝa revuo Literarishe Bleter (Literaturaj Paĝoj), eldonis sian propran literaturan revuon nomitan Elektitaj Vortoj (געציילטע ווערטער) kiu estis plenigita per lia poezio, fikcio kaj artismaj manifestoj. Samtempe, Manger daŭris eldoni siajn proprajn verkojn, inkluzivante serion da modernismaj poemoj inspiritaj de la Parola Torao (Midraŝo de Itzik, 1935), kaj dramecan reverkadon de la Purima rakonto de la Libro de Ester (Kantoj de la Megillah, 1936), malstreĉa adaptaĵo de La Sorĉistino de Botoşani de Abraham Goldfaden (Ŝpiel de Hotzmaĥ, 1937), serio de fikciaj vinjetoj pri la historio de jida literaturo (Konataj Portretoj, 1938) kaj tri pliaj volumoj de poezio (Lanterno en la Vento, לאמטערן אין ווינט), 1933; Velvl Zbarzher Skribas Leterojn al Malkele la Bela, 1937; kaj Sunsubiro en la spegulo, 1937).

Verkado kun Bibliaj temoj[redakti | redakti fonton]

La verkoj de Manger Itzik-a Midraŝ (חומש לידר, lideroj de Ĥumaŝ) kaj Kantoj de la Megillah meritas specialan mencion, ĉar ili reprezentas liajn unuajn provojn al re-verko de la malnova, konata materialo de la Biblio, sed tiu ĉi tra modernisma lenso. En Midraŝ de Itzik, Manger prezentas modernan raportadon pri la klasikaj Bibliaj rakontoj de ekstertempo (anakronisme) lokante iliajn rolulojn en nuntempa Orienta Eŭropo. La ludema sinteno de Manger al la originala teksto estas mem-evidenta; en la enkonduko li skribis, "Kiam mi verkis ĉi tiun libron, la kaskedo de la kanajlo de la jida Purima teatraĵo ŝvebis ĉiam antaŭ miaj okuloj."[6] Inspirita de la Purimŝpiel genro, kiu uzis la tradician rakonton por moki la normojn kaj atendojn de Juda religia vivo de la antaŭaj jarcentoj, Midraŝ de Manger radikale revizias tradiciajn portretadojn de Bibliaj roluloj, postulante ilin pravigi siajn agojn laŭ modernaj normoj kaj valoroj. Kvankam tradicie altvalorataj roluloj kiel la geprapatroj Abraham kaj lia edzino Sara estas severe kritikitaj, interalie prezentitaj kiel stereotipaj judoj de la ŝtejtel, tamen nesufiĉe-reprezentitaj roluloj en la biblia origino, kiel Hagar kaj Iŝmael, ricevis respektindan voĉon por sinespirimo de kiu ili vere estas.

En ĉi tiu verko li atingis ian kulminon. Ekde la komenco de sia kariero li konsciis, ke li prenas ĉion, kion li volas preni, kaj transformas ĝin en formon, kiu ŝajnis simpla kaj populara, miksante anakronisme malnovan kaj novan kvazaŭ ili okazus nun. Anakronisma uzo de materialoj estas fenomeno karakteriza por juda literaturo, kaj Manger estis influita de tiuj iloj ne kritike sed intuicie, relative senkonscie; sed kiel artisto li tute konscie uzis ĝin: li povis preni modernismajn bildojn de germanaj poetoj kaj ligi ilin kun aferoj, kiujn li konis de la Biblio, de popola poezio en la jida aŭ en la rumana - kaj muldi en ilin laŭ ekzistadismaj praktikoj.

En 1951 li kompilis ĉiujn siajn biblipoemojn, "Midraŝ Itzik", kiu estis publikigita en Parizo. La poemoj traktas la Biblion (ĝi komenciĝas per la Pentateŭko, kaj daŭras kun la Megilah (judlingve por volvolibro) kaj aliaj libroj de la Biblio; tial li nomos ilin "Midraŝ Itzik"); la plej multaj el iliaj verkadaj karakterizoj estas de baladoj (kaj kelkaj sonas kiel baladaj popolkantoj); li ĉiam traktas problemojn, kaj kiel la Midraŝo rakontas la nerakontitan psikologian rakonton - ekz. la timon de Sarah kiam ŝi vidas Abrahamon akrigi la tranĉilon preparante al la ofero de ilia ununura filo, kaj la psika doloro de Hagar kiam ŝi estas forsendita en la dezerton. Manger estas interesita pri la psikologia dramo, kaj tiel li estas daŭriganto de Icĥok Lejbuŝ Perec. Tiu verko estigis veran polemikon inter la judoj, sed eĉ inter la nejudoj ĝi estigis aprezon, aplikante ilojn de ironio kaj ekzamenante la psikologiajn dimensiojn traktante la biblian rakonton. Verkado pri bibliaj temoj permesis al li esti kaj juda poeto kaj, nemalpli grave, universala poeto, elemento kiu estis tre grava al Manger.

En Kantoj de la Megillah, Manger uzas similan teknikon por aktualigi kaj de-religiigi la Biblian tekston kiu estas legita altvoĉe dum la festotago de Purim. Ankoraŭfoje, la enkonduko de Manger klasifikas la libron kiel "speco de petolo-faranta laŭ la modelo de Purim-aktoroj de ĉiu tempperiodo."[7] Kiel Midraŝ de Itzik, Kantoj de la Megillah estas moderna, radikala rerakonto de la rakonto de Ester refiksita en tiatempa Orienta Eŭropo. Manger eĉ enkondukis novan rolulon en la rakonto: Fastrigosso, energiplena amanto de Ester kaj membro de la sindikata laborista unio de Nadlaj kaj Fadenaj Tajloroj, kiu konspiras murdi la persan imperiestron Aĥaŝveroŝ por regajni la amikecojn de Ester. Kombinita kun lia 1937 teatraĵo Ŝpiel de Hotzmaĥ, ĉi tiuj tri reviviĝaj tekstoj sekurigis al Manger lian internacian reputacion kiel "la majstra kombinisto de la plej malnovaj kaj la plej novaj literaturaj tradicioj."[8]

De Varsovio al Tel-Avivo[redakti | redakti fonton]

Manger neniam akiris polan civitanecon kaj pro tio estis devigita foriri la landon kaŭzite de laŭleĝaj malfacilaĵoj, kiam lia denaska rumania civitaneco eksiĝis. Manger decidis vojaĝi al Parizo en 1938, ekzilinte for de lia kreiva hejmlando. Tamen, post mallonge estis klare ke Parizo ne estas sekura por longe. En 1940, Manger fuĝis al Marsejlo, Tunizio, Liverpool kaj fine Londono, kie li fariĝis brita civitano kaj restis en malfeliĉaj vivcirkonstancoj por la sekvantaj dek unu jaroj.[9] Seniluziigita kaj malproduktiva, Manger elmigris al Israelo en 1958, kie li restis ĝis sia morto en Gedera en 1969.

Aklamo en Israelo kaj aliloke[redakti | redakti fonton]

Malkiel plejparto de alia ekzilitaj jidlingvaj verkistoj, Manger estis kapabla atingi gravan sukceson en la israelaj literaturaj kaj teatraj cirkloj. En 1965, Dov Seltzer reĝisoris tre popularan produktadon de la Kantoj de la Megillah de Manger, rompanta la israelan tabuon pri la jida teatro. Kantoj de la Megillah estis granda sukceso, fiksanta novan rekordon en israela teatro kun ties pli ol 400 surscenejigoj. Eminentaj membroj de israela socio, inkluzivante politikistojn Levi Eŝkol, Golda Meir kaj Teddy Kollek, faris tre publikajn aperojn ĉe la teatroj. Kiam li mortis en 1969, Manger estis funebrita kiel israela nacia poeto.

Rumana juda dramisto Israil Bercovici adaptis kolekton de la poemoj de Manger en du-akta surscenejaĵo, Mangheriada, kiu premieris la 6an de Aprilo 1968 ĉe la rumana Ŝtata Juda Teatro en Bukareŝto. La poemo de Manger "Ojfn veg ŝtejt a bojm" ("Sur la Vojo Staras Arbo") estis fiksita al muziko kaj eniris la repertuaron de la jida kantaro. Por multaj la interpreto de tiu poemo estas kiel antaŭaverto de la Holokaŭsto.

La verkoj de Manger estis tradukitaj en multajn lingvojn, inkluzive de la germana, la nederlanda, la angla kaj pli. Multaj el liaj verkoj estis tradukitaj en la hebrean.

Itzik Manger Premio[redakti | redakti fonton]

Abrupte antaŭ lia morto, la Itzik Manger Premio por elstara jida verkado estis establita. La inaŭgura premio estis donita al Manger mem ĉe bankedo je la 31-a de oktobro 1968. La bankedo estis ĉeestita de Golda Meir, tiam la ĉefministro de Israelo kaj de Zalman Ŝazar, tiam prezidanto.[10] Poste, la premio estis premiita ĉiujare ĝis 2000.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • (ISBN 3-633-54198-5) ייִדיש: איציק מאַנגער, טונקל־גאָלד, לידער, ייִדיש און דײַטש, צונויפֿגעשטעלט, איבערגעזעצט און מיט אַ נאָכװאָרט פֿאַרצאָרגט פֿון אפֿרת גל־עד, מיט טראַנסקריפּציע, מיט בילדער און מיט צעדע, ייִדישער פֿאַרלאַג אינעמ זורקאַמפּ פֿאַרלאַג  [ɪtˢɪk mɑŋɡɛʁ, tʊŋkl̩ɡɔld, lidɛʁ, yidɪʃ ʊn dɑjtʃ, tˢʊnɔjfɡɛʃtɛlt, ibɛʁɡɛzɛtˢt ʊn mɪt ɑ nɔxvɔʁt fɑʁtˢɔʁɡt fʊn efʁɑt ɡɑl ed, mɪt tʁɑnskʁɪptˢyɛ, mɪt bildɛʁ ʊn mɪt tˢɛdɛ, yidɪʃɛʁ fɑʁlɑɡ inɛm zʊʁkɑmp fɑʁlɑɡ] - lit.: Itzik Manger, Dark Gold, Poems, jida and German, compiled, translated and with an afterword by Efrat Gal-Ed. Jüdischer Verlag im Suhrkamp Verlag, 2004. Dua eldono 2016, kun aldona, antaŭe nepublikigitaj poemoj. Kun transliteruma (latinigo) kaj KD ("Itzik Manger reading Itzik Manger", registrita el 1966).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Trompisto ĉe koro, Manger ŝatis krei fikciajn biografiojn por li mem kaj pasigi ilin kiel vero. En lia plej fama falsa biografio, alsendita al la redaktistoj de la "Leksikono de la jida teatro", presita kiel fakto, kaj vaste kredita, Manger skribis, ke li estis naskita en Berlino en 1900 kaj ne lernis la jidan ĝis la aĝo de dek kvar. A. A. Roback, The Story of Yiddish Literature (La historio de Jida Literaturo) (New York: Yiddish Scientific Institute, 1940), 329.
  2. David Roskies kaj Leonard Wolf, Introduction to Itzik Manger, The World According to Itzik: Selected Poetry and Prose. Tradukita kaj eldonita de Leonard Wolf (New Haven, CT: Yale University Press, 2002), xiii.
  3. Manger, The World According to Itzik, xix
  4. Itzik Manger, Shriftn in proze (Tel Aviv: Farlag Y.L. Peretz, 1980), 445.
  5. Manger, La Mondo Laŭ Itzik, xx. Estis ĉirkaŭ tiu tempo ke Manger ŝanĝis sian nomon de la formala sona Yitzkhok al la infaneca diminutivo Itzik, tiel fakte farante sian mem-transformiĝon de poeto ĝis popolbardo.
  6. Manger, The World According to Itzik, 3.
  7. Manger, The World According to Itzik, 30.
  8. David G. Roskies, The Last of the Purim Players: Itzik Manger. Prooftexts 13 (1993), 232.
  9. Manger, The World According to Itzik, xxi.
  10. ISBN=9781480440777, Anthology of Manger's writing.