Aknīste

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aknīste
germane Oknist, litove Aknysta
Urbo
Katolika preĝejo.
Blazono
Lando Latvio Latvio
Municipo Jēkabpils
Historia regiono Selonio
Rivero Dienvidsusēja
Koordinatoj 56° 09′ 44″ N 25° 44′ 28″ O / 56.16222 °N, 25.74111 °O / 56.16222; 25.74111 (mapo)
Areo 3,4 km² (340 ha)
Loĝantaro 1 011 (29.01.2021)
Denseco 297,35 loĝ./km²
Urborajtoj 1991
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-5208
Vikimedia Komunejo: Aknīste
Retpaĝo: www.akniste.lv

Aknīste - jen latve, historie ankaŭ germane Oknist kaj litove Aknysta - estas urbo en Latvia historia regiono Selonio, en la sudoriento de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Jēkabpils kaj situas en suda parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 44 km de Jēkabpils, 74 km de Daugavpils kaj 145 km de Rigo.[1] Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 940 personoj sur areo de 3,43 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 274 loĝantoj/km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 13-a jarcento, Aknīste landoj situis in malgranda selona - antikva balta tribo - ŝtato Kalve. Aknīste unue estis menciita en 1298 en skribaĵo. Post la lukto de Litovio kaj Livonio por ĉi tiuj teroj, Aknīste iĝis parto de Livonio, regata de la Livonia Ordeno, kiu ekde 1236 estis parto de la Ordeno de germanaj kavaliroj.

En 1560 Aknīste trovis sin en la Pola-Litova ŝtato. En 1795 Aknīste estis aneksita al la Rusia Imperio kaj ĝi integrigis ĝin en la Kaunan provincon. Ĉiam en la regiono plu vivis germanaj baltoj, ne nur kiel bienaj posedantoj, sed plejparte kiel normalaj civitanoj (ĝis ili estis devige deportitaj okcidenten pro la sekreta aldona protokolo de la pakto Ribbentrop-Molotov post septembro 1939).

Post la Latvia Sendependiĝa Milito (1918-1920), Aknīste estis inkludita en la lastatempe establita Respubliko Litovio, tamen, ĉar latvoj havis etnan superregon en la regiono, Aknīste estis transdonita al Latvio en 1921 per la decido de la Lima Komisiono, anstataŭe Litovio ricevis la urbon Palanga kun aliro al la maro.

En 1925 ĝi ricevis la statuson de dense loĝata loko (vilaĝo), ekde 1950 ĝi estis urbvilaĝo,[2] en 1991 Aknīste akiris la urborajtojn.

En 1935, 42% de la populacio de la vilaĝo estis judoj. La 18-an de julio 1941, la plej multaj el la judoj de la vilaĝo estis pafmortigitaj fare de membroj de la german-organizita Ilūkste memdefenda unuo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en la suda parto de la Orienta Latvia malaltebenaĵo. La rivero Dienvidsusēja fluas tra la urbo.[3]

Averaĝa temperaturo estas -6,5°C en januaro kaj +17,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 650-700 mm jare.[3]

Transporto[redakti | redakti fonton]

En 1916, dum la Unua Mondmilito, la germana armeo konstruis etŝpuran fervojreton al Jēkabpils kaj Rokiškis, kaj la linio Jēkabpils-Aknīste ekzistis ĝis 1964.

La ĉefa aŭtovojoj de urbo estas P73 (Vecumnieki-Subate) kaj P74 (Jēkabpils-Siliņi-Aknīste), lokaj vojoj estas V774 (Aknīste-Litovia limo), V774 (Aknīste-Mežalauki) kaj V709 (Aknīste-Ausmas).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Ŝanĝo de loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj[2][4]
1920 259
1935 474
1965 2600
2000 1379
2021 1001

Etna strukturo[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj kune Latvoj Rusoj Belorusoj Ukrainoj Poloj Litovoj La cetero[4]
2000 1379 1087 (79%) 153 (11%) 11 (1%) 7 (1%) 13 (1%) 102 (7%) 6 (0%)
2021 1001 839 (84%) 78 (8%) 8 (1%) 3 (0%) 12 (1%) 51 (5%) 10 (1%)

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Katolika preĝejo
  • Selona parko
  • Loka muzeo

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mazais Latvijas autoceļu atlants - Latva Malgranda voja atlaso
  2. 2,0 2,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 46.
  3. 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  4. 4,0 4,1 stat.gov.lv

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]