Aknīste

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aknīste
litove Aknysta
Urbo
Aknīstes katoļu baznīca - panoramio (2).jpg
Katolika preĝejo.
Akniste.png
Blazono
Lando Latvio Latvio
Distrikto Jēkabpils
Historia regiono Selonio
Rivero Dienvidsusēja
Koordinatoj 56° 09′ 44″ N 25° 44′ 28″ O / 56.16222 °N, 25.74111 °O / 56.16222; 25.74111 (mapo)
Areo 3,4 km² (340 ha)
Loĝantaro 1 011 (29.01.2021)
Denseco 297,35 loĝ./km²
Urborajtoj 1991
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-5208
ButtonRed.svg
Europe relief laea location map.jpg
ButtonRed.svg
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Aknīste
Retpaĝo: www.akniste.lv

Aknīste estas urbo en Latvia historia regiono Selonio, en la sudoriento de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Jēkabpils kaj situas en suda parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 44 km de Jēkabpils, 74 km de Daugavpils kaj 145 km de Rigo.[1] Laŭ la stato de la jaro 2022 en la urbo vivis 969 personoj sur areo de 3,43 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 283 loĝantoj/km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 13-a jarcento, Aknīste landoj situis in malgranda selona - antikva balta tribo - ŝtato Kalve. Aknīste unue estis menciita en 1298 en skribaĵo. Post la lukto de Litovio kaj Livonio por ĉi tiuj teroj, Aknīste iĝis parto de Livonio, subjekto al Livonia Ordeno.

En 1560 Aknīste trovis sin en la Pola-Litova ŝtato. En 1795 Aknīste estis aneksita al la Rusia Imperio kaj ĝi integrigis ĝin en la Kaunan provincon.

Post la Latvia Sendependiĝa Milito (1918-1920), Aknīste estis inkludita en la lastatempe establita Respubliko de Litovio, tamen, ĉar latvoj havis etna superrego en la regiono, Aknīste estis transdonita al Latvio en 1921 per la decido de la Lima Komisiono, anstataŭ Litovio ricevis la urbon Palanga kun aliro al la maro.

En 1925 ĝi ricevis la statuson de dense loĝata loko (vilaĝo), ekde 1950 ĝi estis urbvilaĝo,[2] en 1991 Aknīste akiris la urborajtojn.

En 1935, 42% de la populacio de la vilaĝo estis judoj. La 18-an de julio 1941, la plej multaj el la judoj de la vilaĝo estis pafmortigitaj fare de membroj de la german-organizita Ilūkste memdefenda unuo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en la suda parto de la Orienta Latvia malaltebenaĵo. La rivero Dienvidsusēja fluas tra la urbo.[3]

Averaĝa temperaturo estas -6,5°C en januaro kaj +17,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 650-700 mm jare.[3]

Transporto[redakti | redakti fonton]

En 1916, dum la Unua Mondmilito, la germana armeo konstruis etŝpuran fervojreton al Jēkabpils kaj Rokiškis, kaj la linio Jēkabpils-Aknīste ekzistis ĝis 1964.

La ĉefa aŭtovojoj de urbo estas P73 (Vecumnieki-Subate) kaj P74 (Jēkabpils-Siliņi-Aknīste), lokaj vojoj estas V774 (Aknīste-Litovia limo), V774 (Aknīste-Mežalauki) kaj V709 (Aknīste-Ausmas).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Ŝanĝo de loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj[2][4]
1920 259
1935 474
1965 2600
2000 1379
2021 1001

Etna strukturo[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj kune Latvoj Rusoj Belorusoj Ukrainoj Poloj Litovoj La cetero[4]
2000 1379 1087 (79%) 153 (11%) 11 (1%) 7 (1%) 13 (1%) 102 (7%) 6 (0%)
2021 1001 839 (84%) 78 (8%) 8 (1%) 3 (0%) 12 (1%) 51 (5%) 10 (1%)

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Katolika preĝejo
  • Selona parko
  • Loka muzeo

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mazais Latvijas autoceļu atlants - Latva Malgranda voja atlaso
  2. 2,0 2,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 46.
  3. 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  4. 4,0 4,1 stat.gov.lv

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Aknīste en Vikimedia Komunejo