Flavbeka dikbekulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉina dikbekulo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavbeka dikbekulo

Flavbeka dikbekulo
Flavbeka dikbekulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Eophona
Specio: 'E. migratoria'
Eophona migratoria
(Hartert, 1903)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Eophona migratoria MHNT

La Flavbeka dikbekuloĈina dikbekulo (Eophona migratoria) estas specio de birdo de la familio de Fringedoj. Ĝi povas troviĝi en la jenaj landoj: Ĉinio, Japanio, Koreio, Laoso, Birmo, Rusio, Tajvano, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties habitato estas moderklimataj arbaroj.

Temas pri ĝenerale griza birdo kun klara seksa duformismo facile konstatebla pro la tre nigra kapo de la masklo. Ambaŭ seksoj havas vintre tre flavan bekon (kio nomigas la specion en la komuna nomo), mallonga, larĝega, konusecforma kaj fortika ĉebaze, kun fortegaj muskoloj, kio permesas al ili rompi malmolajn semo- aŭ fruktokernojn. Tiu beko akiras nigrecan pinton somere. Ili estas tre similaj al la plej proksima parenco, la aliaj samgenranoj, nome la Japana dikbekulo, sed diferenco estas ke tiuj havas nigran kapuĉon nur ĝis la okuloj, dum la Flavbeka dikbekulo havas pli etendan nigran kapuĉon kiu enhavas ankaŭ la orelareon.

La nuko estas grizeca kiu nuanciĝas al pli grizbruna en dorso. Ĝenerale la supraj partoj estas pli malhelgrizaj, dum la subaj partoj estas pli helgrizaj kun markataj helbrunaj ventroflankoj. Pugo kaj subpugo estas blankaj. Flugilplumoj estas nigraj kun malgrandaj blankaj markoj, ne tiom etendaj kiom la blankaj flugilzonoj de la Kokotraŭstoj. Ankaŭ la vosto estas nigreca. La irisoj estas malhelbrunaj kaj la kruroj ruĝecaj.

Ili manĝas ĉefe semojn, sed ankaŭ vermojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]