Flavbeka dikbekulo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() Flavbeka dikbekulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Eophona migratoria (Hartert, 1903) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||

La Flavbeka dikbekulo aŭ Ĉina dikbekulo (Eophona migratoria) estas specio de birdo de la familio de Fringedoj. Ĝi povas troviĝi en la jenaj landoj: Ĉinio, Japanio, Koreio, Laoso, Birmo, Rusio, Tajvano, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties habitato estas moderklimataj arbaroj.
Temas pri ĝenerale griza birdo kun klara seksa duformismo facile konstatebla pro la tre nigra kapo de la masklo. Ambaŭ seksoj havas vintre tre flavan bekon (kio nomigas la specion en la komuna nomo), mallonga, larĝega, konusecforma kaj fortika ĉebaze, kun fortegaj muskoloj, kio permesas al ili rompi malmolajn semo- aŭ fruktokernojn. Tiu beko akiras nigrecan pinton somere. Ili estas tre similaj al la plej proksima parenco, la aliaj samgenranoj, nome la Japana dikbekulo, sed diferenco estas ke tiuj havas nigran kapuĉon nur ĝis la okuloj, dum la Flavbeka dikbekulo havas pli etendan nigran kapuĉon kiu enhavas ankaŭ la orelareon.
La nuko estas grizeca kiu nuanciĝas al pli grizbruna en dorso. Ĝenerale la supraj partoj estas pli malhelgrizaj, dum la subaj partoj estas pli helgrizaj kun markataj helbrunaj ventroflankoj. Pugo kaj subpugo estas blankaj. Flugilplumoj estas nigraj kun malgrandaj blankaj markoj, ne tiom etendaj kiom la blankaj flugilzonoj de la Kokotraŭstoj. Ankaŭ la vosto estas nigreca. La irisoj estas malhelbrunaj kaj la kruroj ruĝecaj.
Ili manĝas ĉefe semojn, sed ankaŭ vermojn.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- BirdLife International 2004. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 5an de julio 2007.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|