Ĝabir ibn Hajjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĝabir Ibn Hajan)
Ĝabir
Abū Mūsā Ĝābir ibn Ḥajjān
La patro de la araba kemio
La patro de la araba kemio
Persona informo
جابر بن حيّان بن عبد الله الكوفي الأزدي
Naskiĝo 721
en Tuso, Persio, Umajida Kaliflando (nun Irano)
Morto 815
en Kufa (nun Irako)
Religio islamo vd
Lingvoj arabalatina vd
Ŝtataneco Abasida Kaliflando vd
Profesio
Okupo astronomofilozofo • matematikisto • kuracisto • alkemiisto • universala kleruloapotekisto vd
Laborkampo alkemiokemio vd
Verkado
Verkoj Book of the Composition of Alchemy vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĝabir, plennome Abū Mūsā Ĝābir ibn Ḥajjān (ابو موسی جابر ابن حیان, latinigite Geber; ankaŭ Jeber kaj Yeber; 721-815), ankaŭ konata kiel Gebero, estis araba alkemiisto, polimato, astronomo, astrologo, inĝeniero, geografo, filozofo, fizikisto, apotekisto kaj kuracisto. La unuaj arabaj skribaĵoj pri alkemio estas atribuitaj al li kaj al li oni kreditas pli ol 300 librojn pri filozofio, 1300 librojn pri mekanikaj rimedoj kaj milita maŝinaro, kaj pli ol unu cento da verkoj pri alkemio. Li aktivis kiel alkemiisto en urbo Bagdado.[1]

Li estis nomata la "patro de la araba kemio" de la eŭropanoj. Lia etna origino ne estas bone konata, kvankam la plejmulto el la fontoj atribuas al li la araba aŭ persa deveno. Gebero respondecas pri la enkonduko de la eksperimentoj en alkemio, tiel kiel la elpenso de pluraj procedoj uzataj en la Moderna Kemio, samkiel la sintezoj de la nitrata kaj klorida acidoj, la distilado kaj kristaliĝo. Krome li aparte konatas pro tio, ke li teorie postulis la ekziston de ia Ŝtono de la saĝuloj, mita objekto, kiu ŝanĝus nenoblajn metalojn en oron kaj ankaŭ donus senmortecon al la posedanto. La serĉado de tia postulata Ŝtono de la saĝuloj iĝis unu el la ĉefaj celoj de la mezepoka alkemio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Hayyan al-Azdi, apotekisto en la tribo de Azd[2], arabo kiu elmigris el Jemeno al Kufa, en la nuntempa Irako, dum la kalifa regno de Umajido. Lia patro Hayyan apogis la abasidojn, oponantojn de la Umajidoj, kaj estis sendita de ili al la Ĥorasana provinco, en la nuntempa Irano, por sukcesi la apogon de tiu gento por ilia kaŭzo. Kaptita de la Umajidoj li estis ekzekutita. Lia familio fuĝis al Jemeno, tie kie Geber naskiĝis kaj ekstudis la Koranon, matematikon kaj aliajn sciencojn per iu lernejestro konata kiel Harbi al-Himyari. Tuj kiam la Abasidoj ekprenis la povon, Gebero revenis al Kufa, tie kie li pasis la plejparton de sia kariero.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]