Łeba
Łeba, Esperante: Lebo | |||||
Flago | Blazono | ||||
havenurbo • urba municipo de Pollando • urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
Genitivo de la nomo | Łeby | ||||
Provinco | Pomerio (provinco de Pollando) | ||||
Distrikto | Distrikto Lęborski | ||||
Komunumo | Łeba | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Urborajtoj | 1357 | ||||
Koordinatoj | 54° 47′ N, 17° 33′ O (mapo)54.78333333333317.55Koordinatoj: 54° 47′ N, 17° 33′ O (mapo) | ||||
Areo | 14,8 km² | ||||
Loĝantaro | 3857 (en 2004) | ||||
Loĝdenso | 260,6 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 84–360 | ||||
Telefona antaŭkodo | 59 | ||||
Aŭtokodo | GLE | ||||
TERYT | 6222808021 | ||||
Estro | Halina Aniela Klińska | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul. Kościuszki 90 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 84–360 | ||||
Telefono de estraro | 59 866–15-13 | ||||
Fakso de estraro | 59 866-13-37 | ||||
Ĝemelaj urboj | (Svedio) Borgholm (Rusio) Zelenogradsk (Litovio) Neringa (Germanio) Hohnstorf (Italio) Parma | ||||
Komunuma retejo | http://www.leba.pl | ||||
Łeba (prononcu: ŭeba) (Esperante: Lebo, kaŝube: Łeba, germane: Leba) estas urbo en Pomerio en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Łeba en la distrikto Lęborski (prononcu: lenborski).
Historio
Prahistorio
La unuaj spuroj de homaj setlejoj en la ĉirkaŭaĵo de Lenborko / Lębork devenas de la naŭ miloj da jaroj a.K.. La Okcidenta parto de Gdanska Pomerio estis setligita malfrue pro la tiama glaciiĝo (en plejstoceno dum la glacia epoko) kaj malfekundaj grundoj. Komence la homoj okupiĝis pri ĉasado de rangiferoj tial ili migris post la gregoj de rangiferoj. La plej malnovaj arkeologiaj trovaĵoj en la Lenborka Tero devenas el mezolitiko. De tiu periodo oni trovis sagpintojn en nuna vilaĝo Lubowidz (prononcu: lubovidz). Tiamatempe la loka homaro krom la ĉasado kaj kolektado okupiĝis ankaŭ pri fiŝkaptado. La homoj komencis produkti ilojn kaj sukcenfaritaĵojn. Supozeble tiamaj homoj loĝis en la provizoraj tendaroj. La neolitiko (nova ŝtonepoko) en la Meza Pomerio komencis iom malfrue kompare kun la sudaj terenoj. Tiamatempe la homoj komencis vivi pli malnomade. Disvolviĝis tiam primitiva agikulturo. De tia periodo devenas la trovitaj apud Lenborko hakiletoj, pecetoj de argilaj ujoj, kaj ankaŭ la ŝtona ponardo. La trovaĵoj el la frua bronza epoko estas tre raraj. Oni trovis nur sceptron kaj hakileton.
Dum meza kaj malfrua bronza epoko okazis veno de praslavoj al tiuj terenoj. Oni establis la defend-burgojn en la meza Pomerio. De tiuj terenoj oni komencis eksporti sukcenon. Komencadis la entombigoj de la cindroj de mortinoj en urnoj. La historiaj monumentoj de la Luzacia Kulturo kaj Pomeria Kulturo estas tre oftaj. Ĉefe tio estas tumuloj (kurganoj) aŭ aliaj tombejoj kaj la ornamaĵoj trovata en ili, krome estas tie trovataj diversaj iloj kaj trezoroj kaŝitaj de la iamaj riĉaj posedantoj.
Antikva epoko
Ĉe la fino de antikva epoko la terenojn de la Lenborka Tero setligadis la slavoj, kiuj estis sub la forta influo de keltoj kaj romianoj. La tiama loka loĝantaro komercadis kun romianoj vendante la sukcenon kontraŭ la romiaj moneroj kiuj fariĝis la interna mono inter la slava kulturo. La slavaj triboj danke al la komerckontaktoj bone disvolviĝis. Tiam komenciĝis la feŭdismo, plena disvolviĝo de ĝi okazis en la komenco de Mezepoko.
Mezepoko
La plej malnova regiona centro de la Lenborka Tero estis setlejo Białogarda (prononcu: bjaŭogarda). Lenborko tiamatempe estis nur simpla vilaĝo ĉe la Rivero Lebo (Łeba) nomata Lewino (prononcu: levino). Tiu setlejo troviĝis probable aŭ en suda parto de la hodiaŭa urbo au sur la tereno de la Nowa Wieś Lęborska (prononcu: nova vjeŝ lenborska), do estas du malsamaj hipotezoj de la kreo de la urbo. Miasto powstało w celu skrócenia szlaku handlowego z Gdańska na zachód[1]. Założycielami miasta byli Krzyżacy[1]. Około 1123 ziemia lęborska została schrystianizowana i należała do biskupstwa włocławskiego. W 1140 tereny te zostały włączone do biskupstwa kamieńskiego[2].
Famuloj ligitaj kun la urbo
- Kazimierz Kleina, pola-kaŝuba entreprenisto kaj politikisto, municipano, parlamentano de Pola Sejmo de la 5-a oficperiodo 2005 - 2007, senatano de la 4-a, 7-a kaj 8-a oficperiodoj (de la unumandata balotregiono ĉirkaŭ Lębork kaj Łeba). Li loĝas en Łeba, li en Lębork finis la liceon de Stefan Żeromski kaj ĉiam ligita estas kun Lenborko / Lębork kaj Łeba. Li estas ano de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE). (Vidu la apudan foton)
Internacia kunlaboro
- Partneraj urboj
- Zelenogradsk, Rusio (Kaliningrada provinco)
- Neringa, Litovio
- Hohnstorf (Elbo), Germanio
- Parmo, Italio
Esperanto
En la urbo loĝas Kazimierz Kleina, granda amiko de Esperanto, pola-kaŝuba entreprenisto kaj politikisto, municipano, parlamentano de Pola Sejmo de la 5-a oficperiodo 2005 - 2007, senatano de la 4-a, 7-a kaj 8-a oficperiodoj (de la unumandata balotregiono ĉirkaŭ Lębork kaj Łeba). Li estas ano de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE).
Fine de marto 2014 venos de Lenborko / Lębork dum sia turneo tra Pollando la Esperanto-ekspozicio, kiu unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la Pola Senato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL), polaj parlamentanoj: senatanoj Edmund Wittbrodt, Kazimierz Kleina, Andrzej Grzyb kaj sejmanino Teresa Hoppe kun financa helpo de Mecenato de Esperanto el Japanio Etsuo Miyoshi. Post la Senato la E-ekspozicio estis en Malbork, Nowy Staw, Tczew, Gdynia, Pelplin, Wołów, Złotoryja, Vroclavo, Sosnowiec, Czeladź, Będzin kaj Lębork. Al Lenborko la ekspozicion invitis la loka esperantistino de EDE-PL Agnesa Jozefa Hagedorn kaj sinjorino Regina Szczupaczyńska (legu: Ŝĉupaĉinjska), la manaĝerino de la loka kaŝuba folklor-ensemblo "Ziemia Lęborska" (Lenborka Tero) kun la vic-prezidanto de EDE-PL Eduardo Kozyra (legu: Kozira), ĉio kunlabore kun Distriktestro / Starosto de distrikto Lęborski sinjoro Wiktor Tyburski (legu: Viktor Tiburski) kaj Vic-starosto Ryszard Wenta (legu: Rikardo Venta).