Ŝahnameo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŝahnameo (Libro de Reĝoj))
Ŝahnameo
Origine perse شاهنامه‎
Ŝahnameo
literatura verko • kreema verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Abol-Gasem Ferdousio
Lingvoj
Lingvo persa lingvo
Eldonado
Ĝenro epopeoepiko
vdr
Paĝo el manuskripta versio de la Ŝahnameo de Ferdousio. Broklina Muzeo
Ŝahnameo de Ferdousio (935–1020)

Ŝahnameo (perse شاهنامه‎, laŭvorte ŜahleteroŜahlibro aŭ Libro de Ŝahoj) estas la plej fama epopeo en la persa lingvo. Ĝin verkis Abol-Gasem Ferdousio, la plej granda epopeisto de la perslingva literaturo de PersioIrano. Temas pri la popola eposo por la Granda Irano. Ferdousio kreis ĝin dum 30-jara periodo pr. inter 977 aŭ 980 kaj 1010 p.K. en urbo Tuso en provinco Ĥorasano en la nordoriento de nuna Irano.

La epopeo entenas 60 000 versduojn[1] pro kio Ŝahnameo estas la plej longa epopeo de la mondo verkita de unusola poeto. Ĝi temas pri la antikvaj reĝoj, aŭ ŝahoj de Persio, iam mitecaj. Ĝi rakontas ĉefe la persan mitologion kaj je ioma etendo ankaŭ la historian pasinton de la Persa Imperio el la kreado de la mondo ĝis la Islama konkero de Persio en la 7a jarcento. Nuntempaj Irano, Afganio kaj la ampleksaj regionoj influitaj de la persa kulturo (kiaj Kartvelio, Armenio, Turkio, kaj Dagestano) omaĝas tiun nacian epopeon.

La lingva kaj historia valoroj de Ŝahnameo estas tre gravaj rilate al la persa lingvo kaj Irano. Ferdousio poemis ĝin en la persa lingvo, kiam la araba lingvo regis la landon - ekpost la alveno de la Islamo en Iranon en la 7-a jc p.K. Ŝahnameo per sia interesa enhavo kaj alloga poezia formo epopeeca kaj revivigis la persan lingvon kaj bele re-prezentis la diversajn loĝantojn de Irano - konsistantaj el tre diversaj kaj multaj gentoj - ilian komunan historion kaj identecon.

Tiu verko estas de centra gravo en la persa kulturo, konsiderata literatura majstroverko, kaj definitiva montro de etna kaj nacia kultura identeco de modernaj Irano, Afganio kaj Taĝikio.[2] Ĝi gravas ankaŭ por la nuntempaj aliĝantoj de Zoroastrismo, je tio ke ĝi markas la historiajn ligilojn inter la komenco de la religio kun la morto de la lasta sasanida reganto de Persio dum la islama konkero kaj la finon de la Zoroastra influo en Irano.

La parkerindaj versoj de la verko ĉiam aperas en popolparoloj kaj aŭtoraj tekstoj fierigante kaj la dirantojn kaj la diratojn.

Faramarz, filo de Rostam, ploras la morton de sia patro, kaj de sia onklo, Zavareh.

Kompono[redakti | redakti fonton]

La murdo de Kosro la 2-a en manuskripto de mogola epoko en 1535

Ferdousio ekverkis Ŝahnameon en la jaro 977 kaj kompletigis ĝin la 8an de Marto 1010.[3] Ŝahnameo estas monumento de poezio kaj historiografio, nome la ĉefa poezia memoro pri tio, kion Ferdousio, liaj samtempuloj kaj liaj antaŭuloj konsideris la resuma rakonto de la iama historio de Irano. Jam ekzistis tiaj rakontoj en prozo, kiel ekzemple la Ŝhahnameo de Abu-Mansur Dakiki. Malgranda parto de la verko de Ferdousio, en eroj disaj tra la tuta Ŝahnameo, estas entute de lia propra komponado.

Ŝahnameo estas eposa poemo de ĉirkaŭ 50,000 duversoj, verkitaj en frua Moderna persa. Ĝi estas bazita ĉefe sur samnoma proza kompilaĵo farita en la komenca vivo de Ferdousio en ties naskiĝoloko Tuso. Tiu prozaĵo Ŝahnameo estis siavice plejparte tradukaĵo de Pahleva (Mezpersa lingvo) verko, konata kiel Xwadāynāmag ("Libro de reĝoj"), malfrua sasanida kompilaĵo de la historio de reĝoj kaj herooj de Persio el mitaj tempoj ĝis la regado de Ĥosro la 2-a (590–628). La Xwadāynāmag enhavis historian informaron pri la lasta sasanida periodo, sed ŝajne ĝi ne uzis historiajn fontojn por la komenca sasanida periodo (de la 3a kaj 4a jarcentoj de nia erao).[4] Ferdousio aldonis materialon pluigante la historion al la elpovigo de sasanidoj fare de araboj meze de la 7a jarcento.

La unua kiu entreprenis la versigon de la Pahlevia kronikaro estis Abu-Mansur Dakiki, samtempulo de Ferdousio, poeto de la kortego de la Samanidoj, kiu subite finigis ĝin post kompleti nur 1,000 versojn. Tiuj versoj, kiuj temas pri la elstarigo de la profeto Zoroastro, estis poste aligitaj fare de Ferdousio, dankinte, en sia propra poemo. La stilo de Ŝahnameo montras karakterojn kaj de verkita kaj de parola literaturo. Kelkaj fakuloj plendas ke Ferdousio uzis ankaŭ Zoroastrajn nask, kiaj tiuj de la nune perdita Ĉihrdad kiel fontoj.

Multaj aliaj Pahleviaj fontoj estis uzataj por komponi la eposon, kaj ĉefe la Kar-Namag i Ardashir i Pabagan, kiu estis origine verkita dum la fino de la sasanida epoko kaj donas rakontojn pri kiel Ardaŝiro la 1-a enpoviĝis kio, pro ties historia proksimeco, ŝajne estas tre verŝajna. Krome la teksto estas verkita en la malfrua mezpersa, kio estis la tuja antaŭaĵo de moderna persa. Tiele, granda parto de historiaj kronikoj el Ŝahnameo estas bazitaj sur tiu eposo kaj estas fakte variaj frazoj kaj vortoj kiuj povas kongrui inter tiuj du fontoj laŭ Zabihollah Safa.[5]

Laŭ unu rakonto de la fontoj, perso nome Dehqan en la kortego de la reĝo Anuŝehraŭan Dadgar estis komponinta enorman libron en prozo, konata kiel Ĥodaj Nameh. Post la falo de la Irana Imperio, Ĥodaj Nameh venis al ekposedo de la reĝo Jakub-i Laith Safari kaj poste la samania reĝo Nuh ordonis al la poeto Dakiki kompletigi ĝin, sed Dakiki estis mortigita de sia sklavo. Ferdousio akiris la libron danke al amiko.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Kai Ĥorso enpoviĝis tenanta la glavon per kiu li ekzekutos Afrasijab pro la murdo de Sijavaŝ

Sahnameo havigas poezian rakonton de prahistorio kaj historio de Irano, komence el la kreado de la mondo kaj la enkonduko de la artoj de civilizo (fajro, kuiraarto, metalurgio, juro), kaj fine ĉe la Islama konkero de Persio. La verko ne estas precize kronologia, sed estas ĝenerala movo tra tempo. Kelkaj el la roluloj vivas centojn da jaroj sed plej el ili havas normalajn vivodaŭrojn. Estas multaj ŝahoj kiuj venas kaj iras, same kiel herooj kaj malbonuloj, kiuj same venas kaj iras. La nuraj longdaŭraj bildoj estas tiuj de Granda Persio mem, kaj sukcedo de sunleviĝoj kaj sunsubiroj, el kiuj ne estas eĉ du ekzakte similaj, kvankam ili ilustracias pri la paŝado de tempo.

La verko estas dividata en tri sukcedaj partoj: nome epokoj "mita", "heroa", kaj "historia".

Patro Tempo, saturneca figuro, estas rememoro de la tragedio de morto kaj perdo, kvankam la venonta sunleviĝo venas, kunportante la esperon de nova tago. En la unua ciklo de kreado, malbono estas ekstera (nome la diablo). En la dua ciklo, estas la komencoj de la familia malamo, malbona konduto, kaj malbono poluanta la homan naturon. La du plej aĝaj filoj de la Ŝaĥo Frejdun sentas malavaron kaj envion al sia senkulpa pli juna frato kaj, pensante ke ilia patro favoras lin, ili murdas lin. la filo de la murdita princo venĝas la murdon, kaj ĉiuj estas enmetitaj en la ciklo de murdo kaj revenĝo, sango kaj plia sango. En la tria ciklo, aperas serio de malbonaj ŝaĥoj. Estas fedreca historio de Ŝaĥo Kaj Kavus, lia edzino Sudabeh, kaj ŝia pasio kaj malakcepto fare de ŝia duonfilo, Sijavaŝ. En venonta ciklo, ĉiuj ludantoj estas nesimpatiaj, egoistaj kaj malicaj. Tiu eposo ĝenerale estas pli malhela ol plej aliaj epopeoj, plej el kiuj havas ioman specon de rezolucio kaj katarso. Tiu tono ŝajnas respeguli du aferojn nome la konkero de la Sasanida Irano, kaj la lastaj tagoj de Persia Zoroastrismo.

Inter la roluloj de la verko estas multaj figuroj, kaj masklaj kaj inoj, kiuj venas tra la originala vidpunkto de la homa kondiĉo fare de Zoroastro. Tiu emfazis la gravon de la homa libera volo. Ĉiuj el la roluloj de Ferdousio estas komplikaj; neniu estas arketipo aŭ marioneto. La plej bonkarakteraj roluloj havas makulojn, kaj la plej malbonajn havas momentojn de humaneco.

Tradicia historiografio en Irano postulas ke Ferdousio bedaŭris la falon de la Sasanida Imperio kaj la sekva regado fare de "Araboj" kaj "Turkoj". Ŝahnameo estas tiele lia klopodo por konservi la memoron de la oraj tagoj de Persio kaj transmiti ĝin al novaj generacioj tiele ke ili povu lerni kaj klopodi konstrui pli bonan mondon.[6] Kvankam la konservado de antaŭ-islama mit-histora heredo ŝajnas esti inter la ĉefaj celoj de Ferdousio, tamen nombraj fakuloj formale kontraŭis tiujn vidpunktojn.[7]

Ŝahnameo
Ŝahnameo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . A thousand years of Firdawsi’s Shahnama is celebrated. The Ismaili (13a de Majo 2010). Alirita 24a de Majo 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-08-05. Alirita 2015-06-04.
  2. Ashraf, Ahmad. Iranian Identity iii. Medieval Islamic Period. Encyclopædia Iranica (30a de Marto 2012). Alirita Aprilo 2010.
  3. Khaleghi-Motlagh, Djalal. Ferdowsi, Abu'l Qāsem i. Life. Encyclopædia Iranica (26a de Januaro 2012). Alirita 27a de Majo 2012. “the poet refers... to the date of the Šāh-nāma’s completion as the day of Ard (i.e., 25th) of Esfand in the year 378 Š. (400 Lunar)/8 March 1010”.
  4. Zaehner, Robert Charles. (1955) Zurvan: a Zoroastrian Dilemma. Biblo and Tannen, p. 10. ISBN 0819602809.
  5. Safa, Zabihollah. (2000) Hamase-sarâ’i dar Iran, Tehran 1945.
  6. Shahbazi, A. Shapur. (1991) Ferdowsī: A Critical Biography. Costa Mesa, Calif.: Mazda Publishers, p. 49. ISBN 0939214830.
  7. Khatibi, Abolfazl. (1384/2005) Anti-Arab verses in the Shahnameh. 21, 3, Aŭtuno 1384/2005: Nashr Danesh.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]