Administra divido de Brazilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Brazilaj federecieroj

La Federacia Respubliko Brazilo estas dividita en 26 federacierojn kaj unu rekte federacieran distrikton (Distrito Federal do Brasil). Kiel malsupra memstara administra nivelo sub federacieroj ekzistas la municipoj. La federacia distrikto konsistas esence el la urbo Braziljo.

Federacieroj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Subŝtatoj de Brazilo.
Flago Subŝtato Oficiala nomo Mallongigo Ĉefurbo Areo (km²) Loĝantaro (2005) Loĝantardenso (2005)
Bandeira do Acre.svg Akro Acre AC Rio Branco 152.581,4 656.043 4,30
Bandeira de Alagoas.svg Alagoaso Alagoas AL Maceió 27.767,7 3.015.912 108,61
Bandeira do Amapá.svg Amapao Amapá AP Makapao 142.814,6 594.587 4,16
Bandeira do Amazonas.svg Amazonio Amazonas AM Manaŭo 1.570.745,7 3.232.330 2,05
Bandeira da Bahia.svg Bahio Bahia BA Salvador de Bahio 564.692,7 13.815.334 24,46
Bandeira do Ceará.svg Cearao Ceará CE Fortalezo 148.825,6 8.097.276 54,40
Bandeira do Espírito Santo.svg Espirito-Santo Espírito Santo ES Vitória 46.077,5 3.408.365 73,97
Bandeira do Distrito Federal (Brasil).svg Federacia Distrikto Distrito Federal DF Braziljo 5.801,937 2.562.963 441,74
Flag of Goiás.svg Gojaso Goiás GO Goiânia 340.086,7 5.619.917 16,52
Bandeira do Maranhão.svg Maranjo Maranhão MA San-Luiso 331.983,3 6.103.327 18,38
Bandeira de Mato Grosso.svg Mato-Groso Mato Grosso MT Cuiabá 903.357,9 2.803.274 3,10
Bandeira de Minas Gerais.svg Minas-Ĝerajso Minas Gerais MG Belo Horizonte 586.528,3 19.237.450 32,79
Bandeira do Rio Grande do Norte.png Norda Rio-Grando Rio Grande do Norte RN Natalo 52.796,8 3.003.087 56,88
Bandeira da Paraíba.svg Paraibo Paraíba PB Ĵoan-Pesoo 56.439,8 3.595.886 63,71
Bandeira do Paraná.svg Paranao Paraná PR Kuritibo 199.314,9 10.261.856 51,48
Bandeira do Pará.svg Parao Pará PA Belemo 1.247.689,5 6.970.586 5,58
Bandeira de Pernambuco.svg Pernambuko Pernambuco PE Recife 98.311.6 8.413.593 85,58
Bandeira do Piauí.svg Piaŭio Piauí PI Teresina 251.529,2 3.006.885 11,95
Bandeira do estado do Rio de Janeiro.svg Rio-de-Ĵanejrio Rio de Janeiro RJ Rio-de-Ĵanejro 43.696,1 15.383.407 352,05
Bandeira de Rondônia.svg Rondonio Rondônia RO Porto Velho 237.576,2 1.153.459 6,46
Bandeira de Roraima.svg Rorajmo Roraima RR Boa Vista 224.299,0 391.317 1,74
Bandeira de Santa Catarina.svg Sankta Katarino Santa Catarina SC Florianópolis 95.346,2 5.866.568 61,53
Bandeira do estado de São Paulo.svg San-Paŭlo São Paulo SP San-Paŭlo 248.209,4 40.442.795 162,93
Bandeira de Sergipe.svg Serĝipo Sergipe SE Arakaĵuo 21.910,3 1.967.761 89,81
Bandeira de Mato Grosso do Sul.svg Suda Mato-Groso Mato Grosso do Sul MS Campo Grande 357.125,0 2.264.468 6,34
Bandeira do Rio Grande do Sul.svg Suda Rio-Grando Rio Grande do Sul RS Porto-Alegro 281.748,5 10.845.087 38,49
Bandeira do Tocantins.svg Tokantinso Tocantins TO Palmas 277.620,9 1.305.728 4,70

Municipoj[redakti | redakti fonton]

La municipoj (portugae Municípios) transprenas la esencajn administrajn taskojn. Entute nun (2015) ekzistas 5570 tiaj municipoj. La federaciero Minas-Ĝerajso havas per 853 la plej multajn municipojn.

Aparte grandaj urboj, ekzemple San-Paŭlo kaj Rio-de-Ĵanejro, estas subdividitaj en subprefektujoj (subprefeituras). San-Paŭlo disponas pri 31, Rio-de-Ĵanejro pri 7 subprefektujoj.

La urboj Braziljo kaj Rio-de-Ĵanejro estas pokaze subdividitaj en administrajn regionojn, je kio la 33 administraj regionoj de Rio-de-Ĵanejro fakte estas subprefektujoj.

Historia evoluo[redakti | redakti fonton]

Statistika subdivido[redakti | redakti fonton]

Ne al la administraj unuoj apartenas la regionoj (ankaŭ nomataj grandregionoj) formitaj pro statistikaj kaŭzoj. Tiuj ĉi estas subdividitaj en mezoregionojn kaj etregionojn. Tiuj ĉi ne estas teritoria korporacio. Ekzistas nun kvin grandregionoj en Brazilo.

Nordo (Região Norte)[redakti | redakti fonton]

Nordo

La Nordo konsistigas 45,27 elcentojn de la brazila teritorio. Samtempe ĝi estas la regiono kun la dua plejmalmultaj loĝantoj, nome 15.864.454 dum la popolcenso de 2010.

La okcidento de la norda regiono estas industrie malmulte evoluinta kaj ne bone malfermita. Anstataŭe ĝi hejmigas per la amazona baseno la plej grandan ekologian sistemon de la mondo.

Al la Regiono Nordo apartenas la federacieroj:

Nordoriento (Região Nordeste)[redakti | redakti fonton]

Nordoriento

Proksimume kvarono de la brazilanoj, precize 53.081.950 loĝantoj, vivas en la Regiono Nordoriento. La regiono estas kulture multvaria. Ĝin stampis la portugala kolonia regado, la afrika kulturo de la iamaj sklavoj kaj ne laste indianaj influoj.

Mezokcidento (Região Centro-Oeste)[redakti | redakti fonton]

Mezokcidento

La regiono, per 14.058.094 loĝantoj, la plej malriĉa je loĝantoj dankas sian gravecon precipe al sia riĉeco je krudmaterialoj. La Regiono Mezokcidento tamen ne estas bone malfermita, sed oni klopodas fortikigi ĝin. Unu rimedo tiucela estis inter alie la translokado de la ĉefurbo al Braziljo.

Sudoriento (Região Sudeste)[redakti | redakti fonton]

Sudoriento

En la Regiono Sudoriento vivas per 80.364.410 loĝantoj proksimume 42 % de la brazilanoj kaj pli homoj ol en ĉiu alia latinamerika lando. Per la aglomeraĵoj San-Paŭlo kaj Rio de Janeiro ĉi tiu regiono estas la ekonomia motoro de la lando.

Sudo (Região Sul)[redakti | redakti fonton]

Sudo

La Regiono Sudo estas la plej malgranda regiono de Brazilo. La klimataj kondiĉoj similas al tiuj de suda Eŭropo. La regiono montras klare kulturajn influojn de germanaj kaj italaj enmigrintoj, kiuj prefere ekloĝis en ĉi tiu regiono. Proksimume 85 elcentoj de la 27.386.891 loĝantoj estas blankuloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]