Afrika malfermbekulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Afrika anastomo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afrika anastomo
Afrika anastomo
Afrika anastomo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Cikoniedoj Ciconiidae
Genro: Anastomus
Specio: A. lamelligerus
Anastomus lamelligerus
(Temminck, 1823)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Fotita ĉe Entebbe, Ugando.

La Afrika anastomoAfrika malfermbekulo (Anastomus lamelligerus) estas specio de cikonio de la familio de Cikoniedoj kaj genro de Malfermbekuloj, kiu havas nur du speciojn, nome tiun ĉi kaj azian parencon.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri granda cikonio 80 ĝis 94 cm longa kaj kun pezo de 1 ĝis 1,3 kg. La plumaro estas ĉefe nigreca kun pli senbrilaj nigraj kapo kaj kolo, kaj fortaj brilaj irizecoj en brusto (malhelverdecaj), dorso kaj flugiloj (purpuraj). La irisoj estas malhelbrunaj, estas nigreca ĉirkaŭokula haŭta ringo kaj brida senpluma haŭtaĵo pli malhelgriza ĝis la bekobazo. La beko estas tre fortika kaj kornokolora al nigreca; ĉefa trajto estas ke ĉe plenkreskulo la bordo de la makzeloj ne kongruas, formas bekotruon kaj kuniĝas nur pinte, kio ŝajne helpas al la manĝado de helikoj kaj aliaj moluskoj. Tiun karaktero kunhavas la parenca azia nome Azia anastomo, sed tiu ne havas la ebenajn filtrilojn (“lamellae”) kiujn havas tiu ĉi afrika cikonio, kio aperas ankaŭ en la latina scienca nomo. La kruroj estas malhelgrizaj al nigrecaj.

Junuloj ne estas tiom malhelaj, kaj havas rektan bekon, kiu kurbiĝos laŭ aĝo.

Habitato kaj distribuado[redakti | redakti fonton]

Tiu afrotropisa specio troviĝas en subsahara Afriko nome en Angolo, Benino, Bocvano, Burkino, Burundio, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Eritreo, Etiopio, Gabono, Ganao, Kenjo, Liberio, okcidenta Madagaskaro, Malavio, Malio, Maŭritanio, Mozambiko, Namibio, Niĝero, Niĝerio, Ruando, Senegalio, Sieraleono, Somalio, Sudafriko, Sudano, Tanzanio, Togolando, Ugando, Zambio, kaj Zimbabvo.[1]

Ĝi loĝas en arbaroj kaj humidejoj.

Listo de subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Anastomus lamelligerus lamelligerus Temminck, 1823
  • Anastomus lamelligerus madagascariensis Milne-Edwards, 1880

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas akvajn senvertebrulojn (helikoj kaj duvalvuloj) kaj ranoj.

La reprodukta sezono daŭras el aŭgusto al majo, sed ĉefe el januaro al marto. La nesto estas konstruita en arbo proksime de akvo. Eloviĝo okazas post 25 al 30 tagoj kaj elnestiĝo post pluaj 50 ĝis 55.

Temas pri silenta specio kiu bekofrapadas por la pariĝadaj ceremonioj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. iucn

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Josep del Hoyo et al.: Handbook of the Birds of the World, Band 1 (Ostrich to Ducks). Lynx Edicions, 1992, ISBN 84-87334-10-5
  • Guide vert du Oiseaux du monde, Solar

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]