Alain Finkielkraut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Alain Finkielkraut
Okcidenta Filozofio
Filozofio de la 20-a kaj 21-a jarcentoj

Alain Finkielkraut en junio 2013.

Alain Finkielkraut en junio 2013.
Plena nomo Alain Finkielkraut
Naskiĝo la  30-an de junio 1949(nun 1949-06-30)
Skolo/tradicio Edukado, politika filozofio
Ĉefaj interesoj Transmisio de tradicio, laikeco,
v  d  r
Information icon.svg

Alain Finkielkraut (naskita la 30-a de junio 1949) estas franca eseisto kaj publika intelektulo. Li skribis librojn kaj eseojn pri larĝa gamo da temoj, multaj pri la ideoj de tradicio kaj perforto kontraŭ identeco, inkluzive juda identeco kaj antisemitismo, franca koloniismo, la misio de la franca eduksistemo ĉe enmigrinto-asimilado kaj la Jugoslavaj Militoj. Li aliĝis al la Fako de la Franca literaturo en la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley kiel lektoro en 1976 en la aĝo de 27, kaj de 1989 ĝis 2014, li estis profesoro de Historio de Ideoj en la École Polytechnique, Fako de klasikaj studoj kaj sociaj sciencoj. Li estis elektita membro de la Franca Akademio (seĝo 21) la 10-an de aprilo 2014. Li ofte aperas en Francio sur intervjuspektakloj. Kiel pensulo, Finkielkraut difinas sin kiel esti "samtempe klasika kaj romantika". En simila vejno al iuj usonaj fak-opinioj kiel la kritiko de la Lernejo de Rankoro de Harold Bloom, kaj de la La Fermo de la amerika Menso de Allan Bloom, Finkielkraut bedaŭras, kion li vidas kiel la difekto de Okcidenta tradicio tra plurkulturismo kaj relativismo . En 2010, li estis implicita en fondado de JCall, maldekstrema cionisma lobiada grupo bazita en Eŭropo por premi al la Eŭropa Parlamento sur eksteraj politikaj aferoj koncerne la Mezoriento. Li estas forta subtenanto de Israelo kaj la Duŝtata solvo.

Lia vivo[redakti | redakti fonton]

Finkielkraut estas filo de pola judo fabrikanto de fajn-ledaj varoj, kiuj estis deportitaj al la Auschwitz koncentrejo kaj postvivis.

Lia laboro[redakti | redakti fonton]

Finkielkraut studis modernan literaturon en la École normale supérieure de Lyon. Tra ĝenerala vido, liaj ideoj povas esti priskribitaj kiel estantaj en la samaj trajtoj kiel tiuj de Emmanuel Lévinas kaj Hannah Arendt, tiun filecon li multfoje evidentigis.

Finkielkraut unue venis al publikatento, kiam li kaj Pascal Bruckner kunverkis kelkajn mallongajn sed polemikajn eseojn intencante pridubi la ideon, ke nova emancipiĝo estis survoje; inter tiuj estis "La nova amo-malordo" (1977) (Le Nouveau Désordre amoureux). La libro traktas pri la "mito de la seksa revolucio", kiu originus de majo 68 kaj teorioj de Gilles Deleuze kaj Félix Guattari, Guy Debord kaj la situaciistoj. Laŭ la legado de Finkielkraut kaj Bruckner, Deleuze kaj Guattari neas amon aŭ, almenaŭ, diras, ke amo kiel abstrakta valoro estus "malnobla" afero. Finkielkraut kaj Bruckner certigas inverse la ekziston de amo kaj ĝian neeblan reformon: «Amo ne pretiĝas al la revolucio"; ili vidas virinojn kiel viktimojn de ĉi tiu ideologio. Post la sukceso de la ĉi-lasta libro, kune kun Pascal Bruckner, li verkis ankaŭ: "En la angulo de la strato (1978) (Au Coin de la rue), same kiel "La aventuro" (1979) (L'aventure). Finkielkraut tiam komencis eldoni unuope aŭtoro-verkojn pri la publika perfido de memoro kaj nia malcedemo antaŭ okazaĵoj, kiuj, li argumentis, devus movigi publikon. Tiu pripenso kondukis Finkielkraut-n trakti post-holokaŭstan judan identecon en Eŭropo: "La imaginara judo") (1983) (Le Juif imaginaire). Serĉante promocii, kion li nomas "devon de memoro", Finkielkraut ankaŭ publikigis "La estonton de iu neado: pripenso pri la genocida temo" (1982) (Avenir d'une négation: réflexion sur la question du génocide) kaj poste liajn komentojn pri la juĝo de Klaus Barbie, "Memorante vane" (La Mémoire Vaine).

Finkielkraut sentas sin aparte ŝuldanta al Emmanuel Lévinas. En "La saĝo de amo" (La Sagesse de l'amour), Finkielkraut pridiskutas ĉitiun ŝuldon en terminoj de moderneco kaj ties miraĝoj. Finkielkraut daŭrigas sian pripenson pri tia subjekto en "La malvenko de la menso" (1987) (La Défaite de La pensée), "La sendankeco: interparolado pri nia epoko" (1999) (Ingratitude: conversation sur notre temps).

En 2000, li fondis kun la du juddevenaj filozofoj, Benny Lévy kaj Bernard-Henri Lévy, instituton pri levinasaj studoj en Jerusalemo[1][2][3].

Premioj kaj distingoj[redakti | redakti fonton]

  • 1984, premiito de la eŭropa premio Charles Veillon pri eseo "La saĝo de amo" (La sagesse de l'amour)
  • 1999, premiito de la premio Aujourd'hui por "La sendankeco" (L'ingratitude)
  • 2009, oficiro de la Honora Legio
  • 2010, premiito pri eseo por "Inteligenta koro" (Un coeur intelligent)
  • 2014, akceptita membro de la Franca Akademio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alain Finkielkraut en la angla Vikipedio. (parte)