Alejandro Rojas-Marcos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alejandro Rojas-Marcos
Persona informo
Alejandro Rojas-Marcos de la Viesca
Naskiĝo 2-an de septembro 1940 (1940-09-02) (83-jaraĝa)
en Sevilo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Sevilo vd
Partio Andaluzisma Partio vd
Familio
Gefratoj Luis Rojas-Marcos vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en MadridoSevilo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alejandro ROJAS-MARCOS de la Viesca (naskiĝis la 2-an de septembro 1940, Sevilo, Hispanio) estas andaluza politikisto.

Li studis en la lernejo de la Jezuitoj en Sevilo. 15-jaraĝa li vojaĝis en Brition por lerni la anglan lingvon kaj tie li decidis agadi estontece kiel politikisto. Li studis juron en la Sevila Universitato kaj tie li partoprenis en la ne-leĝaj demokratiaj universitataj asocioj. Li estis arestita unuafoje en la astura urbo Oviedo kiam li estis 20-jaraĝa. Krom la jura kariero li ĉeestis kursojn pri Filozofio, Komerco kaj Politikaj Sciencoj en Madrido. Li ankaŭ studis la germanan, francan kaj anglan lingvojn en Hamburgo, Marsejlo kaj Londono.

Post fini la jurajn studojn en la Universitato en la jaro 1962 li decidis krei politikan grupon, en la tiutempa Hispanio tio estis kontraŭ-leĝa. Tiel en la jaro 1965 li organizis la “Compromiso Político de Andalucía” (Politika Kompromiso de Andaluzio), kie kunlaboris ankaŭ Diego de los Santos, Luis Uruñuela, Guillermo Jiménez, Juan Carlos Aguilar kaj Angel Tarancón, inter aliaj personoj. En la jaro 1966 la grupo decidis partopreni en la municipaj balotadoj, ĉi tiel oni nomumis Alejandro Rojas-Marcos magistratanon en la Sevila Urbodomo, tamen li demisiis post kelke da tempo pro la manko de demokratio en la tiutempaj hispanaj urbodomoj.

En la jaro 1968 li partoprenis en la starigo de la "Mesa Democrática de Sevilla" (Demokratia Buroo de Sevilo), kune kun Alfonso Fernández (de la Hispana Socialisma Laborista Partio PSOE), Manuel Benítez Rufo (de la Hispana Komunisma Partio PCE), Eduardo Saborido (de la maldekstra Sindikato CC.OO.) kaj Alfonso de Cossio, katedratiko de la Sevila Universitato. Dum la sekvantaj jaroj li estis arestita du-foje kaj komdamnita al 2-jara malliberigo, sed finfine la tribunalo komutis la malliberigan punon al tri-jara ekzilo.

En la jaro 1971 la Mesa Democrática de Sevilla fariĝis "Alianza Socialista de Andalucía"(Socialisma Alianco de Andaluzio), kaj en 1974 Alejandro Rojas Marcos estis la reprezentanto de tiu organizo en la konstituo en Parizo de la "Junta Democrática de España" (Demokratia Hispana Kunveno).

Post la forpaso de la hispana diktatoro Francisco Franco kaj la demokratiigo de Hispanio la Alianza Socialista de Andalucía nomiĝis "Partido Socialista de Andalucía" (Socialisma Partio de Andaluzio). Li partoprenis en la balotadoj por la Hispana Parlamento kaj li estis nomumita parlamentano el la jaro 1979 ĝis 1982 kaj poste ekde la jaro 1989 ĝis 1991. Li poste estis parlamentano en la Andaluza Parlamento inter la jaroj 1994 kaj 1996 ene de la "Partido Andalucista", tiutempa nomo de la eksa "Partido Socialista de Andalucía".

En la jaro 1991 li partoprenis en la municipaj balotadoj de Sevilo kaj danke al pakto de la "Partido Popular" (Popola Partio) kun la "Partido Andalucista" Alejandro Rojas Marcos estis nomumita Urbestro de Sevilo ĝis la jaro 1995.

En junio de 2004 li partoprenis en la balotadoj por la Eŭropa Parlamento kiel membro de la "Partido Andalucista", tamen li ne atingis la sid-lokon en Strasburgo. Fine de la jaro 2004 li forlasis ĉiujn postenoj en la "Partido Andalucista" kaj li forlasis la politikan agadon.