Alexander Langer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Alexander Langer (1946-1995) estis ĵurnalisto, pacaktivulo, politikisto, tradukisto, kaj instruisto el Sudtirolo norda Italio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Langer naskiĝis la 22-an de februaro 1946 en Sterzing, Sudtirolo en germanlingva familio. Lia patrino estis apotekisto kaj la patro kuracisto. Li vizitis gimnazion en Bolzano-Bozen kaj en 1964 estis inter la plej sukcesaj abiturientoj de tuta Italio. Sekve li komencis studadon de juro en Florenco kaj doktoriĝis en 1968. Tiam li proksimiĝis al eksterparlamenta maldekstra politika movado Lotta Continua (daŭra lukto) kaj iĝis ĉefredaktoro de ĝia ĵurnalo. Post plua studadado de sociologio en Trento, ek de 1972 li laboris kiel instruisto en Bolzano-Bozen kaj Merano kaj ek de 1975 en Romo.

En 1978 Langer revenis al Sudtirolo, kie li daŭrigis sian politikan agadon. Li celis plibonigi la interkompreniĝon inter la etnaj grupoj de la provinco kaj klopodis komprenigi al siaj kuncivitanoj, ke paco, socia justeco kaj medipoluado estas problemoj kiuj tuŝas ĉiuj homoj, nedepende de ilia lingva aparteno.

En novembro de 1978 li estis elektita kiel membro de la regiona konsilio de Trentino-Sudtirolo en la listo Nuova Sinistra/Neue Linke kaj en 1983 li estis reelektita en la "Alternativa Listo". Dum la 1980-aj jaroj li estis grava kunfondinto de la nacia Verda Partio kaj de la loka partio Verduloj de Sudtirolo. En 1989 li iĝis membro de la Eŭropa Parlamento kaj prezidanto de la Verduloj/EFA grupo en la Eŭropa Parlamento .

Langer estis profunde engaĝita en paciniciatoj en Eŭropo kaj la Proksima Oriento, kaj en kreskigado de la dialogo inter la alternativaj maldekstraj partioj, la maldekstremaj kristanoj kaj aliaj pacifistaj kaj ekologiaj grupoj. Li funkciis kiel reprezentanto de la Eŭropa Parlamento en Israelo, Rusio, Brazilo, Argentino, Libio, Egiptujo, Kipro, Malto, kaj estis precipe engaĝita kampanjante por paco en iama Jugoslavio, dum la etnaj militoj de la 1990-aj jaroj.

Rezistema al truditaj etnaj limoj, li rifuzis dufoje deklari sian etnan apartenon dum la censoj en 1981 kaj 1991. Tio igis lin neelektebla en la komunumaj balotoj de 1995, kie li intencis kandidatiĝi kiel urbestro.

Alexander Langer faris memmortigon en Florenco la 3-an de julio 1995.

Alexander Langer Premio[redakti | redakti fonton]

Ek de 1997, la "Fondaĵo Alexander Langer", memore al Langer, donas jarpremion al pacaktivulo aganta en malpaca regiono.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Aufsätze zu Südtirol. 1978-1995. Alpha&Beta, Meran 1996. (eld. de Siegfried Baur kaj Riccardo Dello Sbarba)
  • Die Mehrheit der Minderheiten. Warum wird unsere Welt von ethnischem Sauberkeitswahn und vom grundlosen Vertrauen in Mehrheiten beherrscht?. Verlag Klaus Wagenbach, Berlin 1996. (eld. de Peter Kammerer).
  • Fare la pace. Scritti su 'azione non-violenta'. 1984-1995, Cierre, Sommacampagna/Verona 2005. (eld. de Mao Valpiana)
  • Vie di pace/Frieden schließen. Rapporto dall’Europa. Nuovi movimenti e vecchi conflitti: tra autodeterminazione e cooperazione, federalismo e nazionalismo, convivenza e razzismo, Edizione Arcobaleno, Milano 1992.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Scuola di Barbiana/Lorenzo Milani: Die Schülerschule. Briefe an eine Lehrerin/Scuola di Barbiana. Lettera a una professoressa, Wagenbach, Berlin 1973. (gemeinsam mit Marianne André, mit einem Vorwort von Peter Bichsel)

Literaturo (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Gaia Carolli und Davide Dellai (Hrsg.): Fare ancora/Weitermachen. Ripensando a Alexander Langer/Nachdenken über Alexander Langer. Alpha&Beta, Meran 2011.
  • Florian Kronbichler: Was gut war – Ein Alexander-Langer-abc. Edition Raetia, Bozen 2005, ISBN 978-88-7283-227-1
  • Elfriede Niederkofler: Alexander Langer als Landtagsabgeordneter. phil. Diplomarbeit, Innsbruck 1989

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]