Argentina Liberecana Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Argentina Liberecana Federacio
partio
Komenco 1935 vd
Lando(j) Argentino vd
Sidejo Bonaero
Ideologio

anarkiismo

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Argentina Liberecana Federacio (en hispana, Federación Libertaria Argentina, FLA) estas liberecana anarĥikomunisma [1] federacio kiu funkcias en Argentino, ĉe Bonaero, San Pedro, Pampa Provinco, kaj Rosario. Fondita en Oktobro 1935 kun la nomo de Anarki-Komunisma Federacio de Argentino (FACA, Federación Anarco-Comunista Argentina) kaj FLA adoptis sian nunan nomon en 1955.

Ekde 1985, la FLA publikigis la socipolitikan gazeton El Libertario. Antaŭ tio, FLA publikigis Acción Libertaria.[2] La FLA estas membro de la Internacio de Anarkiistaj Federacioj (IAF-IFA), nome la anarkiisma internacio kiu inkludas membrajn organizojn el Italio, Hispanio, Granda Britio kaj Irlando, Francio, Germanio kaj aliaj landoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Woodcock, George. (1a de novembro 2004) Anarchism: a history of libertarian ideas and movements, 1‑a eldono, UTP Higher Education, p. 358. ISBN 978-1-55111-629-7.
  2. Meaker, Gerald H.. (Novembro 1974) The revolutionary left in Spain, 1914-1923. Stanford University Press, p. 28. ISBN 978-0-8047-0845-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]