Armeo de Barato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armeo de Barato
armitaj fortoj
Komenco 1949 vd
Lando(j) Barato vd
vdr

La Barataj Armitaj Fortoj (BAF, devanagari hindie भार्टिया शास्तर सेनाअं, Bhāratīya Saśastra Sēnāēn, angle The Indian Armed Forces, akronime konata IAF) estas la nomo de ĉiuj militfortoj de la Respubliko Barato. La BAF estas gvidita fare de la Ĉefkomandanto, la Prezidento de la lando, kaj administrita fare de la Defendministro [1].

La fortoj konsistas el tri ĉefaj grupoj: la terarmeo, la aerarmeo kaj la mararmeo, krome, la armetrupoj de Barato estas subtenataj de la barataj polictrupoj, la barata marbordogardistaro kaj la speciala landlima forto, diversaj komandoj kaj institucioj [2].

Ĝenerala priskribo[redakti | redakti fonton]

Bildo montranta ekvivalentajn rangojn kaj insigno de BAF. (klaku por vastigi)

La Barataj Armitaj Fortoj estas inter la plej grandaj militfortoj en la mondo, kun konstanta armeo de proksimume 1,32 milionoj da aktivaj, tute-volontulaj, soldatoj kaj rezerva trupo de 2,14 milionoj da soldatoj [3], kiu aktuale en 2006 igas Baraton la tria plej granda aktiva personaro de la mondo post la Popola Liberiga Armeo kaj la Usonaj Armitaj Fortoj [4].

Helpservoj inkluzivas la Baratan Marbordogardistaron, la Central Paramilitary Forces (CPF) kaj la Strategic Forces Command. La oficiala defendbuĝeto de Barato por fiskjaro 2011 staras je 36.03 miliardoj USD (aŭ 1.83% de MEP), sed fakta defenda elspezo estas taksita esti multe pli alta ol tio. La Barata Defendtrupo rapide disetendiĝas kaj modernigas, kaj havas planojn establi aktivan kosmoprogramon por armeaj aplikoj [5]. Ĝi nuntempe disvolvas raketŝildon kaj atomtriadon (atombomba triopo) [6]. La armetrupoj de Barato estas en posedo de nukleaj armiloj kaj funkciigas mallongdistancaj kaj mezdistancaj balistikaj misiloj same kiel ĉasaviadilojn kaj marameajn ŝipojn kiuj povas porti atombombojn [7].

Kun la tria plej granda defendbuĝeto en la mondo [8], Barato estas la plej granda importisto de armiloj en la mondo, respondecante pri 9% de tutmondaj importado, sed la lando ankaŭ estas vicigita inter la supraj 30 armileksportantoj. Aktuale en 2011, Barato importis proksime al 70% de siaj armiloj, kun Israelo, Rusio kaj Usono kiel siaj plej grandaj armeaj provizantoj [9]. La defenda elspezo de la lando estos proksimume 112 miliardoj USD$ antaŭ 2016.

La nacia tago de la armitaj fortoj estas festata la 7-an de decembro.

Armeservo ĉiam estis libervola kaj deviga militservo neniam okazis en la lando. Tio igas la armeon tielnomita profesia armeo. La armeo havas multan sperton en malsamaj specoj de tereno, ĉar Barato kaj ĝiaj najbaraj areoj havas tre varian terenon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historie, Barato havas unu el la plej longaj militaj historioj, devenanta de pluraj miloj da jaroj. La unua referenco al armeoj troviĝas en la Vedoj kaj la Epopeoj, klasikaj barataj tekstoj pri arkpafado aparte, kaj luktosporto ĝenerale [10].

Barato havas longan militan historion ĝis la Bronzepoko. Tamen, la modernaj armetrupoj aperis en la 19-a jarcento dum la tempo kiam Brita Hindio estis kolonio de la Brita Imperio. Barato partoprenis ambaŭ mondmilitojn kaj havis decidan rolon en la Dua Mondmilito kiam ili batalis kontraŭ la akspotencoj, ĉefe kontraŭ la Japana Imperio kaj ankaŭ en Nordafriko kontraŭ Italio.

Notindas ke en 1955 la Konstitucio de Barato estis ŝanĝita tiel ke la Prezidanto de Barato estis la Ĉefkomandanto de la Armitaj Fortoj de Barato.

Ne malofte okazis krizostato ĉe unu el la landlimoj de Barato. Post 1947, la lando batalis plurajn militojn kontraŭ Pakistano kaj Ĉinio, same kiel intervenis en Srilanko (vidu Srilanka Enlanda Milito). La intervena barata trupo de 60,000 soldatoj estis finfine retirita de Srilanko en 1990 [11]. Specife, La BAF batalis en ĉiuj la plej gravaj armeaj operacioj de la lando - inkluzive de la tri barat-pakistanaj militoj de 1947, 1965 kaj 1971 respektive, la Ĉin-barata-Milito ĉe la Linio McMahon en 1962 kaj 1967, same en la ĉin-barataj bataletoj de 1987 (en), la Kargila Milito en 1999, kaj en aliaj konfliktoj. La venko de la BAF kontraŭ Pakistano en la 1971 milito, helpis liberigi Bangladeŝon kaj krei la sendependan najbaran ŝtaton. Ekde 2003, Barato kaj Pakistano daŭrigis batalhalton kaj en stato de malvarma paco [12].

La BAF ankaŭ havas eminentan historion kiam temas pri partopreno en packonservaj operacioj de UN. Inter la pacmisioj en kiuj trupoj de la BAF ĉeestis oni povas mencii tiujn en Kipro, Libano, Kongo - Kinŝaso, Angolo, Kamboĝo, Vjetnamio, Namibio, Salvadoro, Liberio, Mozambiko kaj Somalio. La armeo ankaŭ kontribuis unuojn por medicina prizorgo dum la Korea milito .

Doktrino[redakti | redakti fonton]

La armetrupoj de Barato havas ses ĉefajn misiojn: [13]

  1. Por konservi la teritorian integrecon de Barato.
  2. Defendi la landon se ĝi estos atakata de fremda nacio.
  3. Sendi propran amfibian militekipaĵon por alporti la batalon al la marbordoj de la malamiko.
  4. Malvarma starto, kio signifas, ke la barata defendo devus povi mobilizi kaj preni ofensivajn agojn rapide, sen devi transpasi la sojlon de la malamiko por la uzo de nukleaj armiloj.
  5. Subteni la civilan socion dum katastrofoj (kiel inundojtertremoj).
  6. Partopreni UN- pacoperaciojn laŭ la engaĝiĝo de Barato al UNo.

Ekzistas duonoficiala libro nomita Customs and Etiquette in the Services, verkita fare de emerita generalmajoro Ravi Arora, kiu pliprofundigas kiel barata personaro estas atendita konduti ĝenerale [14]. Arora estas la Ĉefredaktisto de la barata Armea Revizio [15].

Aktualaĵoj[redakti | redakti fonton]

La barataj armefortoj estas konsideritaj modernaj kaj spertas akcelitan modernigon kun konstante kreskantaj investoj tra la jaroj en moderna ekipaĵo kaj disvolviĝo. Interalie, ekzistas ampleksa kunlaboro kun la Rusa Aera Forto, kiu inkluzivas la komunan disvolviĝon de kvin-generacia ĉasaviadilo kaj universala kargoaviadilo nomita " UAC/HAL Il-214 ". Ankaŭ estas granda investo en sistemoj kiel: aktiva defenda sistemo kontraŭ misiloj kaj nukleaj armiloj.

Milita akiro de eksterlandaj fontoj estas taksita je pli ol 25 miliardoj da dolaroj jare, ĉefe de Usono, Israelo, Rusio kaj Francio. Eksportaĵoj estas signife pli malgrandaj - ĉirkaŭ 180 milionoj da dolaroj jare [16].

Barato estas nuntempe en procezo de konstruado de diligenta optika fibro-reto kun la plej nova teknologio kaj tre alta sekureco por uzo de sia armeo, aerarmeo kaj mararmeo - je kosto de 9 970,16 kroroj rupioj (USD 2,2 miliardoj). Ĉi tio estos la plej granda fermita reto de la mondo por la ekskluziva uzo de la granda personaro en la barata defendo.

Aktuale de 2021, la procentoj de virinoj servantaj trans ĉiuj rangoj en la Armeo, Mararmeo kaj Aera Forto estas 0.59%, 6.0% kaj 1.08%, respektive. Virinoj povas servi ĉe ajna rango en la Armeo kaj Aera Forto, sed nur povas servi en la Mararmeo kiel komisiita oficirojn [17].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ABOUT THE MINISTRY | Ministry of Defence. Alirita 31 March 2022.
  2. Indian Armed Forces. NIC, GoI. Arkivita el la originalo je 25 September 2015. Alirita 17 September 2015.
  3. Indian Army : Largest Volunteer Army in The World (16 October 2014). Alirita 10 March 2023.
  4. Press Information Bureau. Arkivita el la originalo je 15 September 2016. Alirita 15 September 2016.
  5. Rabinowitz, Gavin, "India's army seeks military space program", The San Francisco Chronicle, 18 June 2008.
  6. Now, India has a nuclear triad. Arkivita el la originalo je 24 September 2015. Alirita 17 October 2016.
  7. "2020 Military Strength Ranking", Global Fire Power (GFP). (angle)
  8. Trends in World Military Expenditure, 2019. Stockholm International Peace Research Institute (27 April 2020). Alirita 27 April 2020.
  9. End of an era: Israel replaces Russia as India's top military supplier. World Tribune. Arkivita el la originalo je 13 August 2011. Alirita 18 March 2011.
  10. Interesting facts about India Arkivigite je 2007-12-06 per la retarkivo Wayback Machine and Maritime trade with the west Arkivigite je 2008-06-11 per la retarkivo Wayback Machine
  11. (9 July 1988) “Ethnic Politics and Constitutional Reform: The Indo-Sri Lankan Accord”, International & Comparative Law Quarterly 37 (3), p. 551–587. doi:10.1093/iclqaj/37.3.551. 
  12. Cold Peace between India and Pakistan - NEXT (angle). Alirita 3 July 2023.
  13. Redoctrinisation of the Indian Armed Forces. Slideshare.net (16 July 2009). Arkivita el la originalo je 28 November 2009. Alirita 1 August 2010.
  14. Book on Customs & Etiquettes in the Services Released. Press Information Bureau, Government of India (3 September 2007). Arkivita el la originalo je 17 January 2016. Alirita 10 March 2011.
  15. About Us. Indian Military Review. Arkivita el la originalo je 13 July 2011. Alirita 10 March 2011.
  16. Indigenisation in Defence (2 March 2021). Alirita 24 April 2021.
  17. Representation of Women In Defence Forces (15 August 2021). Alirita 11 December 2021.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]