Arthur Conan Doyle
Sir Arthur Conan DOYLE [ˈɑːr.θər ˈkoʊ.nən ˈdɔɪl], esperantigite Arturo Konano Dojlo, (naskiĝis la 22-an de majo 1859, mortis la 7-an de julio 1930) estis brita kuracisto kaj verkisto.
Doyle naskiĝis en Edinburgh. Post sia studo pri medicino en la universitato de sia hejmurbo, Doyle en 1880 komencis labori kiel ŝipkuracisto. Ekde 1882 li praktikis en Southsea (proksime al Portsmouth). Por gajni pli da mono, li komencis verki kaj publikigis en 1887 sian unuan krimrakonton A Study in Scarlet, kun Sherlock Holmes kiel detektiva protagonisto. Post pluraj literaturaj sukcesoj, li en 1891 finis la laboron kiel kuracisto kaj dediĉis sin plene al la verkado.
La legantaro ŝategis liajn Holmes-seriojn en Strand Magazine. Sed Arthur Conan Doyle verkis ne nur krimliteraturon, fakte li fieris pli pri siaj historiaj romanoj. Plurfoje, li klopodis liberigi sin de Holmes, sed devis cedi al la volo de la legantoj kaj daŭrigi ĝin. En 1912, li en sia aventura verko La perdita mondo priskribis la malkovron de vivantaj dinosaŭroj kaj antaŭhistoriaj estaĵoj en Sudameriko. Lia protagonisto, la kolerema "Profesoro Challenger", aperos ankoraŭ en pluraj sekvaj verkoj, sed neniam gajnis tiom da famo kiel "Sherlock Holmes kaj D-ro Watson". La historiaj romanoj de Doyle (ekz. Rodney Stone, Sir Nigel, The White Company) apenaŭ estas konataj.
Ekde 1887 li okupiĝis ankaŭ pri spiritismo[1]. Li intencis konvinki Harry Houdini pri ties realeco. Doyle mortis en Crowborough/East Sussex.
Doyle en Esperanto
[redakti | redakti fonton]Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 46an ĉapitron "Faktoj iĝas fantazioj, fantazioj iĝas faktoj" al komentoj pri la fakto ke la verkisto metis verajn faktojn en la intrigon de la ŝerlokaj intrigoj, dum la sekvantoj de la detektivo metis en sia reala vivo la fantazion de la detektivaj rakontoj.[2]
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]- A Study in Scarlet (1887)
- The Sign of Four (1890)
- The Adventures of Sherlock Holmes (1891)
- The Memoirs of Sherlock Holmes (1893)
- The Hound of the Baskervilles (1902)
- The Return of Sherlock Holmes (1903/1904)
- The Case Book of Sherlock Holmes (1927)
- The Lost World (1912)
- The Poison Belt (1913)
- The Land of Mist (1926)
- The History of Spiritualism (1926)
- The New Revelation: My Personal Investigation of Spiritualism (1918)
Mallongaj rakontoj
[redakti | redakti fonton]- The case of Lady Sannox (1893)
- The new catacomb (1898)
- The Brazilian cat (1898)
- The leather funnel (1902)
- The nightmare room (1922)
Kolektoj
[redakti | redakti fonton]En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Ĉerpaĵo el Studo en Skarlato (A Study in Scarlet) (fino de ĉapitro 2, tradukis W. D. B. Hackett, aperis en Canadian Holmes, volumo 6, numero 4, p. 23-25, 1983)
- El The Adventures of Sherlock Holmes ("Sezonoj" indikas la libron La aventuroj de Ŝerloko Holmso eldonitan de Sezonoj en 2013):
- A Scandal in Bohemia: Skandalo en Bohemio (tradukis Darold Booton); Skandalo en Bohemujo (tradukis Sten Johansson, Sezonoj)
- The Red-Headed League: La Ligo de la ruĝkapuloj (tradukis Darold Booton); La Ruĝhara Ligo (tradukis Russ Williams, Sezonoj)
- A Case of Identity: Kazo de identeco (tradukis James Alan Smith); Kazo de identigo (tradukis Trevor Steele, Sezonoj)
- The Boscombe Valley Mystery: La mistero de valo Boscombe (tradukis James Alan Smith); La mistero de la valo Boskamo (tradukis Paul Gubbins, Sezonoj)
- The Five Orange Pips: La kvin oranĝ-semoj (tradukis Darold Booton); La kvin oranĝsemoj (tradukis Trevor Steele, Sezonoj)
- The Man with the Twisted Lip: La viro kun la tordita lipo (tradukis Sylvan Zaft, 1996); La viro kun tordita lipo (tradukis Edmund Grimley Evans, Sezonoj)
- The Adventure of the Blue Carbuncle: La aventuro de la blua karbunkolo (tradukis James Alan Smith); La blua karbunkolo (tradukis Russ Williams, Sezonoj)
- The Adventure of the Speckled Band: La bendo makulita (tradukis Gerold D. Jervis, aperis en Angla Antologio II, Londono: Esperanto-Asocio de Britio, 1987, p. 305-326); La aventuro de la makulita bendo (tradukis Darold Booton); La makulita bendo (tradukis Hoss Firooznia, Sezonoj)
- The Adventure of the Engineer's Thumb: La dikfingro de la inĝeniero (tradukis Reinhard Fössmeier, Sezonoj)
- The Adventure of the Noble Bachelor: La aventuro de la nobela fraŭlo (tradukis James Alan Smith); La nobela fraŭlo (tradukis István Ertl, Sezonoj)
- The Adventure of the Beryl Coronet: La aventuro de la Berila Kroneto (tradukis James Alan Smith); La berila kroneto (tradukis Reinhard Fössmeier, Sezonoj)
- The Adventure of the Copper Beeches: La aventuro de la sangofagoj (tradukis Darold Booton); La Sangofagoj (tradukis Sten Johansson, Sezonoj)
- El La memoraĵoj de Sherlock Holmes (The Memoirs of Sherlock Holmes):
- La Musgrava rito (The Musgrava Ritual) (tradukis Darold Booton)
- La aventuro de la kriplulo Arkivigite je 2005-05-13 per la retarkivo Wayback Machine (The Crooked Man) (tradukis A. K. Beck, aperis en Monda Kulturo, somero 1965, p. 77-83)
- La greka interpretisto (The Greek Interpreter) (tradukis Darold Booton)
- La mararmea traktato (The Naval Treaty) (tradukis Dominik Cornice, 2002 (?))
- La fina problemo (The Final Problem) (tradukis Darold Booton)
- La ĉashundo de la Baskerviloj Arkivigite je 2007-01-03 per la retarkivo Wayback Machine (The Hound of the Baskervilles) (tradukis William Auld. - Jekaterinburg: Sezonoj, 1998)
- La triumfo de rezono, recenzo de Arikapalli Giridhar Rao, aperinta en Monato
- "Oni neniam tediĝas pri la erikejo", Arkivigite je 2010-12-16 per la retarkivo Wayback Machine recenzo de Wolfgang Kirschstein, aperinta en La Ondo de Esperanto, 1999, n-ro 3 (53)
- El The Return of Sherlock Holmes:
- La vaka domo (The Adventure of the Empty House) (tradukis Darold Booton)
- La aventuro de la dancantoj (The Adventure of the Dancing Men) (tradukis Darold Booton)
- La ses Napoleonoj (The Adventure of the Six Napoleons) (tradukis Darold Booton)
- La aventuro de la malaperinta trikvarono (The Adventure of the Missing Three-Quarter) (tradukis Darold Booton)
- Ombro antaŭenĵetita (tradukis UJEKI Ŝiger. - Tokio: Iogi, 1983).
Vidi ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Verkoj de Arthur Conan Doyle en la angla Vikifontaro
- Verkoj de Doyle en la Retbutiko
- Sir Arthur Conan Doyle mobile ebooks (el Retarkivo 2009)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Laǔ lia verko The New Revelation (vidi lian biografion Arkivigite je 2012-04-26 per la retarkivo Wayback Machine portugale)
- ↑ Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 361-365.