Asocio por Civilaj Rajtoj en Israelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asocio por Civilaj Rajtoj en Israelo
emblemo
organizaĵo • neprofitcela organizaĵo
Komenco 1972 vd
Lando(j) IsraeloPalestinaj teritorioj vd
Sidejo Tel-Avivo
Agareo

homaj rajtoj
civitanaj rajtoj
• international humanitarian law

Ĉefestro(j) Sami Michael vd
Membro de Internacia Reto de Organizaĵoj pri Civilaj Liberecoj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Asocio por Civilaj Rajtoj en Israelo (hebree האגודה לזכויות האזרח בישראל, HaAgudah LeZkhut HaEzrakh BeYisrael; arabe جمعية حقوق المواطن في اسرائيل, Jamʻīyat Ḥuqūq al-Muwāṭin fī Isrāʼīl, angle Association for Civil Rights in Israel, akronime ACRI) estas sendependa, politike neŭtrala neprofitocela organizaĵo fondita en 1972 kun la misio protekti homajn rajtojn kaj civilajn rajtojn en Israelo kaj la okupaciataj teritorioj sub ties kontrolo [1].

ACRI estas la plej malnova kaj plej granda homrajta organizaĵo en Israelo, kaj la ununura kiu traktas la plenan spektron de homaj rajtoj, kiel ekzemple: la rajto je vivo, la rajto je libereco de esprimo, ktp. Interalie ACRI antaŭenigas malkaŝemecon kaj respondigeblecon en la adago de registaro [2][3].

ACRI estas membro de la Internacia Ligo por Homaj Rajtoj (ILHR) ekde 1979 , la Internacia Federacio por Homaj Rajtoj (FIDH) ekde 1981, kaj la Internacia Reto de Organizaĵoj pri Civilaj Liberecoj (INCLO) ekde 2015.

Ĝia ĉefsidejo situas en Tel-Avivo, kun oficejoj en Jerusalemo kaj Nazareto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La establado okazis en 1972 fare de grupo de akademiuloj de la Hebrea Universitato de Jerusalemo kiuj vidis bezonon establi sendependan ekster-parlamentan organizaĵon por protekti homajn rajtojn. La principoj de la asocio havas sian bazon en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj de 1948 kaj la principoj de la Israela Deklaracio de Sendependeco.

La modelo de agado, kiun la fondintoj de la Asocio aspiris imiti, estas tiu de la Usona Unio de Civilaj Liberecoj (ACLU).

Agado[redakti | redakti fonton]

La ACRI protektas homajn rajtojn laborante pri projektoj de leĝo, en kiuj ĝi enkorpigas siajn principojn; tra la tribunaloj, per aŭdiencoj en diversaj okazoj, sed plej ofte antaŭ la israela Supera Kortumo; krome per edukaj rimedoj kaj publikaj rilatoj, ekz. skribante publikaĵojn, farante trejnajn programojn en la eduka sistemo kaj por oficiroj kaj soldatoj de la Israelaj Defendaj Fortoj kaj de la Israelaj Sekurecaj Taĉmentoj.

La asocio estas kunmetita de profesiaj membroj kaj volontuloj. Inter ili estas centraj figuroj de la kampoj de juro kaj eduko, la gazetaro-amaskomunikaro kaj la akademio. Notindas ke la asocio estas tute sendependa en ĉiuj siaj agadoj. Ĝi derivas siajn financajn rimedojn de membrokotizoj kaj donacoj de Israelo kaj la cetero de la mondo. Ĝi ne ricevas ajnan financadon de politikaj partioj aŭ la registaro.

ACRI fokusas speciale pri aferoj de malplimultaj rajtoj (do en la israela konteksto ĉefe temas de araboj, kaj arabaj israelanoj, kaj beduenoj kaj palestinanoj), LGBT-rajtoj, la speciala politika situacio en Orienta Jerusalemo, subteno al la laboro de homrajtaj defendantoj, kiuj laboras en la Okupataj palestinaj Teritorioj (OPT), kaj pli ĝenerale pri rajtoj de migraj laboristoj, infanrajtoj, rifuĝintoj kaj azilpetantoj, alirebleco al sanservo, virinaj rajtoj kaj la ĝenerala rajto al loĝado [3].

La ACRI ĉiujare aljuĝas la Emil Grünzweig Homrajtan-Premion al individua aŭ neregistara organizaĵo en rekono de unikaj kontribuoj al plibonigado de la homarajtaj situacio en Israelo. La premio estis establita en 1981 kaj nomita en 1983 laŭ Emil Grünzweig, aktivulo kiu estis mortigita per mangrenado ĵetita fare de ekstermdekstrulo dum maldekstra manifestacio kontraŭ la Libana Milito.

Ekde 2009, ACRI organizas ĉiujaran marŝadon por marki Internaciajn Homajn Rajtojn Tago (la 10an de decembro) en Tel-Avivo [4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "To Each His Own Justice (Al ĉiu sia propra justeco)", Ha'aretz.
  2. International Network of Civil Liberties Organizations, "The Association for Civil Rights in Israel Arkivigite je 2017-09-19 per la retarkivo Wayback Machine," retrieved 9 May 2018
  3. 3,0 3,1 Ĉiuj aferoj. Association for Civil Rights in Israel (12 June 2011). Alirita la 25an de decembro 2012.
  4. Thousands expected at fourth annual Human Rights March (November 26, 2012). Arkivita el la originalo je 30 November 2012. Alirita 10 January 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]