Batalo de Odžak

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Batalo de Odžak estis la lasta batalo de la Dua Mondmilito en Eŭropo.[1] La batalo komenciĝis la 19an de aprilo 1945 kaj daŭris ĝis la 25a de majo 1945,[2] 17 tagojn post la fino de la milito en Eŭropo. La batalantoj estis ustaŝoj komanditaj de Petar Rajkovačić kaj la Jugoslavaj Partizanoj komanditaj de Miloš Zekić. La batalo okazis en la urbo Odžak, tiam Jugoslavio, nun Bosnio. La batalo rezultis en venko por la partizanoj, post po miloj da mortoj ambaŭflanke kaj akra batalado.

La Batalo de Odžak estis poste forgesita en la Socialisma federacia respubliko Jugoslavio, plej verŝajne ĉar en tiu kontraŭstaris ĉefe kroatoj kaj bosnianoj kontraŭ serboj, kaj en la nova ŝtatoj oni klopodis forgesigi la naciajn diferencojn en federacia reĝimo. Informoj pri la batalo venis la 1an de junio 1975 en serba gazeto NIN.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bušić & Lasić 1983, p. 277.
  2. Đorić 1996, p. 169.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ðonlagić, Ahmet (1983). 27. ISTOČNOBOSANSKA DIVIZIJA. Beograd: Vojnoizdavački zavod. Alirita la 15an de februaro 2019.
  • Đonlagić, Ahmet; Kazazović, Ćamil (1981). ŠESNAESTA MUSLIMANSKA NOU BRIGADA. Sarajevo: Istorijski arhiv. Alirita la 15an de februaro 2019.
  • Samardžija, Stevo (1983). 14. SREDNJOBOSANSKA NOU BRIGADA. Banja Luka: Skupština opštine Prnjavor. Alirita la 15an de februaro 2019.
  • Vukosavljević, Mladen; Karasijević, Drago (1969). 53. SREDNJOBOSANSKA NOU DIVIZIJA. Sarajevo: Zadrugar. Alirita la 15an de februaro 2019.
  • Bušić, Bruno; Lasić, Vinko (1983). Jedino Hrvatska!: Sabrani spisi. ZIRAL.
  • Đorić, Marjan (1996). Bosanska Posavina: povijesno-zemljopisni pregled. Polion.