Batalo de la Barenca maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pentraĵo montranta la vrakigon de la germana destrojero Friedrich Eckoldt fare de la brita Sheffield dum la Batalo de la Barenca maro.

La Batalo de la Barenca maro estis marbatalo de la Dua Mondmilito kiu okazis la 31an de decembro 1942 inter militŝipoj de la Germana Ŝiparmeo (Kriegsmarine) kaj Britaj ŝipoj kiuj estis protektintaj la konvojon JW 51B al Kola en Sovetunio. La agado okazis en la Barenca maro norde de Norda Kabo, Norvegio. La malsukceso de la germanaj atakantoj okazigi gravajn perdojn al la konvojo kolerigis Hitler, kiu ordonis, ke la Germana marbatala strategio koncentriĝu en la U-boata floto pli ol en surfacaj ŝipoj. La perdoj estis iom similaj en ambaŭ flankoj: unu perdita kaj unu damaĝita ŝipoj, plus unu minforigilo brita; dum ĉe homoj 250 mortoj el britoj kaj 330 el germanoj.

73° 15′ Nordo 29° 00′ Oriento / 73.25 °N, 29 °O / 73.25; 29 (mapo)Koordinatoj: 73° 15′ Nordo 29° 00′ Oriento / 73.25 °N, 29 °O / 73.25; 29 (mapo)