Belulino kaj la Besto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustraĵo de Walter Crane (1874)

Belulino kaj la Besto estas tradicia folklora rakonto (tipo 425C—serĉado de perdita edzo—laŭ la klasifiko de AARNE-THOMPSON). La unua eldonita versio de ĉi tiu ferakonto, fare de Gabrielle-Suzanne Barbot De Villeneuve, publikiĝis en 1740. Kurtan version de ĝi, kun malpli da meandroj aŭ digresioj, faris en 1756 Jeanne-Marie Leprince De Beaumont.

Similaj rakontoj estas la helena mito de Psiĥo kaj Eroso (kiu troviĝis en La Ora Azeno de Apuleo, 2a jarcento KE), kaj Le Mouton (La virŝafo) fare de Madame D'Aulnoy.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Riĉa komercisto vivas ĉe biendomo kun siaj tri filinoj, kiuj ĉiuj estas tre belaj. La juna virino estas bonkora dekkvarjara knabino nomita Belle ("bela virino" en la franca, Belulino en esperanto); ŝiaj fratinoj, aliflanke, estas prezentitaj kiel malbonaj kaj egoismaj. Post tempo, la komercisto perdas sian investon kiam ŝiparo perdiĝas en ŝtormo sur maro, kaj sekve li estas devigita vivi kun siaj filinoj ĉe malgranda bieno por fari porvivaĵon. Kelkajn jarojn poste, la komercisto aŭdas ke unu el liaj ŝipoj revenis en la havenon, savita de la supozata detruo de lia investo, tiel ke li revenas al la grandurbo por malkovri ĉu iu el lia posedaĵoj konserviĝas. Antaŭ ol li foriras, li demandas siajn filinojn ĉu ili volas ke li alportu al ili iun donacon je lia reveno. Liaj du plej aĝaj filinoj petas juvelaĵojn kaj robojn, opiniante ke lia riĉaĵo revenis; Belulino kontentiĝis je rozo. La komercisto, al sia teruro, malkovras ke lia kargo jam estis konfiskita por pagi for ŝuldojn kiujn li postlasis, kaj li estas forlasita sen la monsumo kiu permesos al liaj filinoj aĉeti iliajn donacojn.

Survoje hejmen, li perdiĝas en la arbaro. Serĉante ŝirmejon, li eniras grandiozan palacon kaj trovas tablojn ŝarĝitajn je manĝaĵo kaj trinkaĵo, kiuj estis ŝajne forlasitaj fare de la nekonataj posedantoj de la palaco. La komercisto ricevas tion kion estas fronte al li kiel donacon kaj tranoktas tie. La venontan matenon, preparante foriri, li vidas rozĝardenon kaj memoras sian filinon Belle, kiu petis simplan rozon. Post elektado de la plej bela rozo, subite li trovas sin fronte al minaca bestaĉo. La bestaĉo sinprezentas kiel la rajta posedanto kaj akuzas la komerciston de ŝtelado de sia plej valora posedaĵo post esti gastigita fare de li. La bestaĉo havas magiajn fortojn kaj povas punegi la ofendantojn. Pro tiu malbona ago la bestaĉo decidas ke la komercisto devas esti mortigita. La komercisto petegas esti liberigita, asertante ke li prenis nur folion kiel donaco al sia juna filino. Finfine la bestaĉo decida ŝpari lian vivon kaj jesas doni al li la folion por Belle, nur se ankaŭ lia filino revenos al la palaco viziti ĝin.

La komercisto estas ŝokita, sed akceptas la verdikton. La bestaĉo sendas lin al lian vojon, kun belaj juvelaĵoj kaj vestaĵoj por siaj filinoj, substrekante ke Belle devas veni al la palaco de ŝia propra volo. Revenante hejmen, la komercisto provas kaŝi la sekreton de Belle, sed ŝi tiras ĝin el li kaj decidas iri al la palaco libervole kiel ordigita. La bestaĉo akceptas ŝin afable kaj informas al ŝi ke ŝi estas la sinjorino de la palaco, kaj la besto servas ŝin. Ĝi donas al ŝi luksajn vestaĵojn kaj bongustegajn manĝaĵon, kaj havas longajn konversaciojn kun ŝi koralkore. Ĉiun nokton, la bestaĉo petas al Belle geedziĝi kun ĝi, sed ŝi rifuzas ĉiun fojon. Post ĉiu peto kaj rifuzo, dormante Belle sonĝas pri bela princo kiu petegas esti respondita de ŝi per jes al geedziĝo. La bestaĉo scivolas kial ŝi daŭre rifuzas ĝin, kaj Belle respondas ke ŝi ne povas geedziĝi ĉar ŝi amas lin nur kiel proksima amiko. Belulino ne ligas la belan princon al la besto kaj opinias, ke la besto tenas princon kaptita ie en la palaco. Ŝi serĉas lin kaj malkovras multajn magiajn ĉambrojn, sed ne la princon de ŝiaj sonĝoj.

Dum pluraj monatoj, Belle vivas luksan vivon en la palaco, kaj estas afable servita fare de la nevideblaj palaclaboristoj. Sed finfine, ŝi sopiras al ŝiaj familianoj kaj petegas ke la besto permesu al ŝi iri vidi ilin. Li permesas ĝin, kondiĉe ke ŝi revenos ĝuste unu semajnon poste. Belle konsentas kaj iras hejmen kun magia spegulo kaj fingroringo: La spegulo permesas al ŝi vidi kio okazas en la palaco, kaj la ringo permesas al ŝi reveni al la palaco en palpebrumo de okulo kiam ŝi rotacias ĝin tri fojojn ĉirkaŭ la fingro. Ĉe ŝia familihejmo, ŝiaj pli maljunaj fratinoj estas surprizitaj trovi ke Belle vivas en lukso kaj ili estas ĵaluza pri ŝia feliĉa vivo en la palaco, kaj kiam ili aŭdas ke ŝi devas reveni al la bestaĉo en certa tago, ili petas al ŝi resti plian tagon, eĉ metante suko de cepo en iliajn okulojn por ŝajnigi ploranta de malfeliĉo. Ruze Ili faras tion por ke la bestaĉo estos kolera kun Belle pro malobeo de la promeso kaj punos ŝin. Sed Belle estas simplanima, konvinkiĝas kaj jesas resti.

Belulino sentas kulpa por malobservo de ŝia promeso al la bestaĉo kaj uzas la magian spegulon por vidi ĝin en ĝia palaco. Ŝi estas ŝokita por malkovri ke la bestaĉo kuŝas korŝirita apud la rozarbustoj kiujn ŝia patro ŝtelis por ŝi, kaj ŝi tuj uzas la ringon por reveni al la palaco.

Belle trovas la bestaĉon preskaŭ morta kaj entenante ĝin en ŝia manoj ŝi ploras pri ĝi, murmurante ke ŝi amas ĝin. Kiam larmoj gutadas malsupren sur ĝi, la besto fariĝas bela princo. La princo rakontas al Belle ke antaŭ longe feino igis lin bestaĉon post kiam li rifuzis doni al ŝi ŝirmejon, kaj ke nur tiam kiam li trovas veran amon, malgraŭ lia malbelegeco, li povos rompi la malbenon. Li kaj Belle estas edziĝintaj kaj ili vivas kune en feliĉo kaj riĉaĵo.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Plej konata estas la franca versio La Belle et la Bête, en 1946, kun Jean Cocteau kiel reĝisoro, kaj la aktoroj Jean Marais kiel la Besto kaj Josette DAY kiel Belulino.

En 1991 Disnejo produktis la desegnofilmon Beauty and the Beast. En ĝi Belulino ricevas nomon (Belle), tamen ne ankaŭ la Besto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]