Ciganoj
Ciganoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Flago de ciganoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
etno • Eŭropaj nomadaj gentoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Hindarja grupo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Suma populacio | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
15 milionoj aŭ pli | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtatoj kun signifa populacio | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Lingvo(j) | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
cigana lingvo, lingvoj de konkretaj regionoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Religio | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Romanipen, kombinita kun asimilo el lokaj religioj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ciganoj estas komuna nomo por tri etnoj kun komuna heredaĵo: romaoj, sintioj kaj kaleoj. La ciganoj venis origine el Hindio (Barato). Tradicie ili estis nomadoj, sed nuntempe ili jam fiksloĝas, precipe en Eŭropo kaj Ameriko.
Eŭropanoj en la mezepoko kredis, ke ciganoj venis el Egiptio (la greka nomo tsiganos, la angla gipsy kaj la hispana gitano devenas el tiu supozo), sed la lingvistika analizo pruvis, ke ilian prapatrujon necesas serĉi en Hindio, probable apud la rivero Induso aŭ Sindh. Ilia nomada vivmaniero kaŭzis problemojn en eŭropaj landoj kaj vekis grandan malamon kontraŭ ili, sekve ankaŭ persekutadon kaj pogromojn. La esprimo "cigano" estas de ili mem ofte konsiderata kiel ofenda insulto kaj rifuzata. Tamen en la monda kulturo ekzistas multaj gravaj literaturaj kaj historiaj verkoj uzantaj la terminon "cigano", tial la vorton ne eblas forigi.
Ciganoj parolis dialektojn de cigana lingvo, sed, dum la malnomadiĝo, plurlande pasis al cigana ĵargono aŭ parolis nur la landan lingvon.
La ciganoj en la orienta Eŭropo nomas sin roma (romaoj), en la ĝermanaj landoj sintí (sintioj) kaj en hispanlingvaj landoj kalé (kaleoj).
Malgraŭ la ĝenerala malamo kaj persekutado, la ciganoj konservis sian identecon, lingvon kaj originalecon, kio aliflanke vekis ankaŭ admiron aŭ almenaŭ atenton de gravaj artistoj. Sed ili havas ankaŭ propran kulturon (cigana muziko estas la fonto de flamenko). Ili estas muzikemaj kaj amas fabelojn.
La naziismo provis ekstermi ciganojn. Multaj mezeŭropaj kaj orienteŭropaj ciganoj mortis en naziaj ekstermejoj. La nazian ekstermon ciganoj titolis Porajmos.
En Brazilo, estas du ciganaj "gentoj", la unuaj estas kaleoj kiuj venis el Portugalio kaj Hispanio en fruaj eraoj kaj vivas laŭ tradiciaj nomadaj moroj, ili almozpetas, faras cirkaj prezentaĵoj, leĝas la bon-hazardon. Ili estas tre malriĉaj kaj vivas en tre malbonaj kondiĉoj. Fizike ili estas nigr-haŭtaj. La dua estas la romaoj kiuj venis el orienta eŭropo en 20-a jarcento post Dua mondmilito. Ili, ĝenerale, vivas en grandaj urboj, kiel Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo kaj tendaras nur pro ceremoniaj kaj festaj aferoj. Ili estas blank-haŭtaj kaj ĝenerale vivas kiel komercistoj. Brazilaj romaoj neis al kaleoj nomon "ciganon" kaj ne agnoskas al ili apartenon al sia komunumo.
En 1998 ciganaj naciistoj kongresis en Prago, kie ili kreis senteritorian civiton Ciganio.
Ankaŭ la termino bohemiano pri artisto malŝatanta sociajn konvenciojn estas inspirita de vivmaniero de ciganoj, kiuj venis al Francio el Bohemio.
Trafan priskribon de ciganoj donas Marjorie Boulton en sia lernolibro "Faktoj kaj fantazioj".
Ciganaj muziko-ĝenroj
- Flamenko
- Ciganaj fanfaroj de Serbio, Makedonio, kaj Bulgario
Ciganoj en aligentaj kulturoj
Ni menciu almenaŭ kelkajn verkojn, en kiuj rolas ciganoj:
Literaturo
- Nikolaus Lenau: poemo "Die drei Zigeuner"
- Karel Hynek Mácha: "Ciganoj"
- Victor Hugo: Notre-Dame de Paris
- J. Vrchlický: "La violono de cigano"
- Federico García Lorca: "Cigana Romancaro"
Muziko
- J. Strauss: "Cigana barono"
- Georges Bizet kaj Prosper Mérimée: Carmen
- F. Lehár: "Cigana amo"
- E. Kalmán: "Cigana muzikestro"
- A. Dvořák: "Ciganaj melodioj"
- B. M. Ravel: "Cigano"
Filmo
Scienco
- August Fraser: The Gypsies ("Ciganoj"), Oxford/Cambridge 1995
Eksteraj ligiloj
- pri romaa historio kaj kulturo (angle, france kaj germane)
- (angle) pri ekstermado far la nazia reĝimo
- RomNews Society
- Europako Romano thaj Travelerengo Forumo
- Specalized Library with Archive "Studii Romani" (English)
Rilataj temoj
Bildoj
-
Migrado de la ciganoj en Eŭropo
-
Kvoto de la ciganoj je la loĝantoj de eŭropaj landoj
-
Henri Rousseau: La dormanta ciganino, 1897
-
Hispanaj ciganinoj (1917)