Ekde la 22-a de novembro2004 ĝis julio 2009 ŝi membris en la Eŭropa Komisiono Barroso, kiu gvidas la Eŭropan Union ekde tiu dato. En la Eŭropa Komisiono ŝi prezidis la fakon regiona politiko. Jam dum la ofico de la antaŭa Eŭropa Komisiono Prodi, ŝi estis membro ekde la 1-a de majo2004, kiam Pollando iĝis membroŝtato de la Unio, kaj kune kun alia komisionano el la "malnovaj" membroŝtatoj prezidis la fakon komerco. En julio 2009 ŝian postenon en la Komisiono transprenis la samlandano Paweł Samecki.