Dia (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dia
Natura satelito de Jupitero
Aliaj nomoj S/2000 J 11
Historio
Malkovrintoj Scott S. Sheppard
David C. Jewitt
Jan Kleyna
Yanga R. Fernández
Eugene A. Magnier[1]
Dato de malkovro 5-a de decembro 2000 (unuaj observoj)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 12 570 585 km[2]
Discentreco 0,208[2]
Klinangulo 28° (rilate al la jupitera ekvatoro)
Periodo 287,93 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 4 km[2]
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 22,4
Information icon.svg
vdr

Dia (maldaŭra nomo S/2000 J 11) estas neregula satelito de Jupitero.

Ĝiaj malkovrintoj ĉirkaŭkalkulis ĝian grandon al 4 km.

Ĝi estis malkovrita la 5-an de decembro 2000 de Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Jan Kleyna, Yanga R. Fernández kaj Eugene A. Magnier, de la Universitato de Havajo, kiuj anoncis la malkovro la 5-an de januaro 2001, kiuj maldaŭre nomis ĝin S/2000 J 11 : dekunua jupitera satelito trovita en 2000.

Sed oni ne sukcesis revidi ĝin, ĝia orbito nz estis precize determinata kaj portempe oni ne plu rigardas ĝin kiel ebla satelito. Oni eĉ hipotezis, ke ĝi kolizius kun Himalio[3], kreante maldensan ringon.

Ĝi estis retrovita en 2010 kaj 2011 kaj ricevis la nomon de Dia, filino de Ioneo kaj edzino de Iksiono en la helena mitologio.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Ĝi iam estis supozita ano de la himalia grupo, grupo de kvin satelitoj, kies orbitoj havas grandan duonakson inter 11 160 000 kaj 12 555 000 km, kaj inklinacion inter 25,8° kaj 30,7° rilate al la jupitera ekvatoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. IAUC 7555: Sats OF JUPITER; 2001B; 2001C(angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 Orbitaj elementoj de jupiteraj satelitoj, jaro 2000 (angle)
  3. Luna edziĝo eble naskis jupiteran ringon (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]