Distrikto Olt
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: OLT |
Distrikto Olt | |
---|---|
distrikto | |
Ĉefurbo | Slatina |
Regiono | Valaĥio |
mallonge | OT |
Telefono | +40×49... |
Areo |
5 498 km² (18-a rango) |
Loĝantaro | 383 280 (stato de 2021, 22-a rango) |
Loĝdenso | 70/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Olt estas distrikto (rumane județ) en la suda Rumanio, en Valaĥio. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 383 280 loĝantoj sur areo de 5 498 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 70 loĝantoj/km².
Najbaroj: oriente: distrikto Teleorman; sude: Bulgario; okcidente: distrikto Dolj; nord-okcidente: distrikto Vâlcea; nord-oriente: distrikto Argeș. Ĉefurbo: Slatina
Ĉar la rivero Olt, kiu dividas Valaĥion en okcidentan (Oltenio) kaj orientan (Muntenio) Valaĥion, trafluas la distrikton, tiu ĉi proksimume duone apartenas al ambaŭ sub-regionoj. La mapo montras la oltenian parton en ruĝa, la muntenian en verda koloro. La tuta danuba bordo de la distrikto, kun la grava haveno Corabia, situas en Oltenio. En sud-oriento la distrikta limo je ĉirkaŭ 30 km sekvas la riveron Olt, tamen ne laŭ la mezo aŭ la bordo, sed en distanco de 1 ĝis 3 kilometroj.
Urboj
[redakti | redakti fonton]- Slatina, municipo, ĉefurbo de distrikto Olt
- Caracal, municipo, eksa ĉefurbo de distrikto Romanați
- Balș
- Corabia
- Drăgănești-Olt
- Piatra-Olt
- Potcoava
- Scornicești
Transporto
[redakti | redakti fonton]La Fervojlinio Podu Olt – Piatra Olt estas duaranga fervojlinio en Rumanio. Ĝi havas la numeron 201 kaj ligas la linion inter Sibiu kaj Braŝovo al la transkarpataj distriktoj Vâlcea kaj Olt.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la distrikta konsilio (rumane)