Distrikto Rastatt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Baden-Virtembergo
distriktaro: Karlsruhe
regiona ligo: Meza Supra Rejno
administra sidejo: Rastatt
areo: 738 km²
enloĝantoj: 228.321 (fine de junio 2006)
aŭtokodo: RA (Rastatt)

La distrikto Rastatt [raŝtat] situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Rastatt. La distrikto estas parto de la distriktaro Karlsruhe kaj de la regiona ligo Meza Supra Rejno. La distrikto kovras parton de la rejna valo kaj de la norda Nigra Arbaro; la rivero Rejno estas ĝia okcidenta limo kaj dividas Germanion oriente kaj Francion okcidente.

Najbaras la distriktoj Karlsruhe norde, Calw oriente, Freudenstadt sudoriente kaj Ortenau sude, krome en nordokcidento kun mallonga komuna limo la distrikto Germersheim de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. En la okcidento, la rivero Rejno konsistigas naturan limon al la najbara ŝato Francio kun siaj arondismentoj Wissembourg kaj Haguenau ene de la departemento Bas-Rhin. La eksterdistrikta urbo Baden-Baden komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto.

Administra divido

La distrikto konsistas el 23 komunumoj, el kiuj 6 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.

Urboj:

  1. Bühl (29.499)
  2. Gaggenau (29.579)
  3. Gernsbach (14.621)
  4. Kuppenheim (7.617)
  5. Lichtenau (5.144)
  6. Rastatt (47.645)

Neurbaj komunumoj:

  1. Au am Rhein (3.362)
  2. Bietigheim (6.047)
  3. Bischweier (3.187)
  4. Bühlertal (8.148)
  5. Durmersheim (12.132)
  6. Elchesheim-Illingen (3.273)
  7. Forbach (5.520)
  8. Hügelsheim (4.698)
  9. Iffezheim (4.931)
  10. Loffenau (2.703)
  11. Muggensturm (6.234)
  12. Ötigheim (4.357)
  13. Ottersweier (6.347)
  14. Rheinmünster (6.526)
  15. Sinzheim (11.166)
  16. Steinmauern (2.908)
  17. Weisenbach (2.638)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Partneraj regionoj

Partneraj regionoj en Eŭopo estas

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)

Esperanto en la distrikto

La distrikta Esperanto-grupo inkluzivas plurajn familiojn movade aktivajn - aparte el la urbo Rastatt kaj la iom pli norda komunumo Durmersheim. En seminariejo de la distrikta ĉefurbo okazis pluraj kongresoj de Germana Esperanto-Asocio, Germana Esperanto-Junularo kaj la Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo, inkluzive de la Germana Esperanto-Kongreso de la movade "jubilea jaro" 1987, dum kiu la internacia lingvo centjariĝis. La distrikta grupo inter alie ankaŭ organizis la tradukon kaj eldonon de la inter germanlingvaj infanoj tre konata libro La malgranda sorĉistino de la aŭtoro Otfried Preussler en Esperanto.