Dua Kabineto Imre Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dua Kabineto Imre Nagy
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 24-a de oktobro 1956 - 3-a de novembro 1956
Antaŭulo Kabineto Hegedüs
Sekvanto Tria Kabineto Imre Nagy
vdr

Dua Kabineto Imre Nagy (politikisto) [nadj] estis la unua registaro dum la Hungara revolucio de 1956. Tiu kabineto gvidis la landon dum la revolucio pli ol semajnon. Spite la okazintaĵojn, tiu kabineto ne portis signifajn ŝanĝojn.

Imre Nagy
Afiŝo pri la Dua Kabineto Imre Nagy

Historio[redakti | redakti fonton]

Vespere de la 23-an de oktobro komenciĝis la revolucio. En la sekva tago la prezidanta konsilio nomumis denove Imre Nagy prezidanto de ministera konsilio (komprenu ĉefministro), ĉar la popolamaso postulis forigon de Kabineto Hegedüs kaj diversajn demokratajn ŝanĝojn. Nagy komence transprenis la Hegedüs-ministrojn, signifa ŝanĝo okazis nur post tagoj. Nagy volis atingi hejmenvenon de la Ruĝa Armeo, kiu estis en Hungario senrajte, li denove volis krei reformojn, sed lia plej grava tasko estis fini la armilajn batalojn. Radio Libera Eŭropo akre kritikis tiam laboron de Nagy, tiam la radio ne estis ĵamita kaj ĝi estis la plej grava informa fonto.

Imre Nagy prenis pakaĵon kaj forlasis la familion diranta: kelkajn tagojn mi pasas en la parlamentejo. Tie li konstante debatis kun la revoluciuloj, neniam plu li hejmenvenis.

Listo de membroj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]