Dufluoroacetata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dufluoroacetata acido
Difluoroacetic acid.svg
Kemia strukturo de la
Dufluoroacetata acido
Difluoroacetic acid3D.png
3D Kemia strukturo de la
Dufluoroacetata acido
Alternativa(j) nomo(j)
Hidrogena dufluoroacetato
Kemia formulo
F2HC-COOH
CAS-numero-kodo 381-73-7
ChemSpider kodo 1020042
PubChem-kodo 9788
Fizikaj proprecoj
Aspekto Senkolora klara likvaĵo
Molmaso 96,036 g mol−1
Denseco 1,526 g/cm3
Refrakta indico  1,3470
Fandopunkto -0,4 °C
Bolpunkto 134,2 °C
Solvebleco Akvo:solvebla
Acideco (pKa) 1.34
Ekflama temperaturo 78 °C
Sekurecaj Indikoj
Risko R35 R36 R37
Sekureco S26 S36/37/39 S45 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 06 – Venena substanco
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa
GHS Deklaroj pri damaĝoj H300, H314, H400
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P273, P280, P301+310, P305+351+338, P310
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)

Dufluoroacetata acido, hidrogena dufluoroacetatoF2HC-COOH estas organika kemiaĵo de fluoro, derivita el acetata acido tie kie du hidrogenatomoj de la metila grupo (-CH3) estas anstataŭataj de fluoratomoj. Ĝenerale la fluoroacetatoj prepareblas per hidrolizo de fluoroacetataj esteroj aŭ traktado de fluorida jono kaj kloroacetatabromoacetata acidoj. Ĝi estas treege toksa kaj ĝiaj natriaj saloj estas unu el la plej efikaj kontraŭ roduloj.

Dufluoroacetata acido suferas reakciojn tipe de karboksilatajn acidojn kaj estas acido modere forta pro la facila elektronaretiriĝo de la fluoratomoj. Ĝi estas malpli toksa ol la fluoroacetata acido kaj estas pli bone preparata per reakcio inter la kvarfluoroetileno kaj amonio, sekvata de alkala hidrolizo de la intera triazino.[1]

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Dufluoroacetata acido estas senkolora klara likvaĵo, kiu estas alte toksa por mamuloj. En Usono kaj Nov-Zelando ĝi uzatas kiel pesticido kontraŭ ronĝuloj aŭ por preventi ke kojotoj damaĝu ŝafojn kaj kaprojn en pasteĵoj kun bariloj. La toksa naturo de la fluoroacetataj acidoj estis malkovrita en plantejoj de Sudokcidenta Aŭstralio kiam okazis akcidentaj venenigoj. La unuaj esploroj pri fluoroacetata acido estis faritaj en 1896 de iu belga sciencisto, Frédéric Swarts.[2][3]. En 1944, Marais publikigis ke la fluoroacetata acido estis la ĉefa toksaĵo de la Dichapetalum cymosum.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Halogenidaj derivaĵoj de acetata acido[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]