Dukloroacetata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dukloroacetata acido
Dukloroacetata acido
Kemia strukturo de la

Dukloroacetata acido

Dukloroacetata acido
3D Kemia strukturo de la

Dukloroacetata acido

Alternativa(j) nomo(j)
Hidrogena dukloroacetato
Kemia formulo
Cl2HC-COOH
CAS-numero-kodo 79-43-6
ChemSpider kodo 10771217
PubChem-kodo 6597
Fizikaj proprecoj
Aspekto Senkolora likvaĵo
Molmaso 128,94 g mol−1
Smiles ClC(Cl)C(O)=O
Denseco 1.5634 (20 °C) g/cm3
Refrakta indico  1,466
Fandopunkto inter 9 kaj 11 °C (inter 48 kaj 52 ;
inter 282 kaj 284 K)
Bolpunkto 194 °C (381 ; 467 K)
Solvebleco Akvo:solvebla
Solvebla en
Acideco (pKa) 1,35
Merck Index
  • 14,3050
  • 15,3059
Sekurecaj Indikoj
Risko R35 R50
Sekureco (S1/2) S26 S45 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H314, H400
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P273, P280, P301+330+331, P305+351+338, P308+310
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)

Dukloroacetata acido, DKA, dukloroetanoata acidoCl2HC-COOH estas kemia kombinaĵo de kloro kaj acetata acido, kie du hidrogenatomoj de la metila grupo (-CH3) estis anstataŭataj de kloratomoj, senkolora aŭ iomete flava likvaĵo, solvebla en akvo, kiu povas malkomponiĝi sub varmigo. Ĝi estas neakordigebla kun fortaj bazoj, fortaj oksidigaj acidoj kaj fortaj reduktagentoj. Saloj kaj esteroj de la dukloroacetata acido nomatas dukloroacetatoj, kaj ili estas esploritaj kiel potencaj drogoj pro tio ke biologie ili inhibas la enzimon piruvata malhidrogenaza kinazo.[1][2]

Kvankam preparaj studoj elmontras ke DKA povas malakceligi kreskon da certaj kancertumoroj en pribestaj studoj kaj en laboratoriaj eksperimentoj, ekzistas nesufiĉa evidenteco por apogi la uzon de DKA en traktado kontraŭ kancero.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

  • Per traktado de trikloroetileno en akva solvaĵo:[3]

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

La kemio de la dukloroacetata acido estas tipa por la halogenaj organikaj acidoj. Ĝi estas membro de la familio de la kloroacetata acido. La dukloroacetata jono estiĝas kiam la acido miksiĝas kun akvo. Pura DKA estas tre koroda kaj treege detruiga por la histoj de la mukoza membrano kaj supera spirsistemo per inhalado.

DKA okazas nature en minimume unu maralgo, konata kiel Asparagopsis taxiformis. Ĝi uzatas en klorigo de la trinkakvo kaj produktiĝas per metabolo de pluraj klorenhavaj drogoj aŭ kemiaĵoj. DKA tipe prepariĝas per reduktigo de trikloroacetata acido; DKA same prepareblas ekde klorala hidrato[4] per reakcio kun kalcia karbonato kaj natria cianido en akva solvaĵo sekvata de acidigo per klorida acido.

YouTube[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Halogenidaj derivaĵoj de acetata acido[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Piruvata malhidrogenaza kinazo Arkivigite je 2015-11-21 per la retarkivo Wayback Machine estas kinaza enzimo kiu agas por senaktivigi la enzimon piruvatan malhidrogenazon per fosforilatigo uzante ATP-on.
  2. Kinaza enzimo[rompita ligilo] estas substancoj kiuj transdonas fosfatajn grupojn ekde altenergia, fosfatodonaj molekuloj al specifaj substratoj.
  3. Assessing the Human Health Risks of Trichloroethylene: Key Scientific Issues, Committee on Human Health Risks of Trichloroethylene,Board on Environmental
  4. Hidrato de kloralo estas senkolora kemia kombinaĵo kun sedativaj proprecoj uzata kiel hipnoza farmacia drogo.