Eŭropa Movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nova simbolo de la Eŭropa Movado ekde 2012

La Eŭropa Movado (angle European Movement) estas superpartia asocio por apogo de la Eŭropa ideo.

Malnova flago de la Eŭropa Movado, planita de Duncan Sandys

La Eŭropa Movado estis fondita en 1948 fare de la Eŭropa Kongreso de la Unio de Eŭropaj Federistoj (UEF) en Den Haag de Winston Churchill kaj Duncan Sandys. Krom partio, membras en ĝi ankaŭ la poreŭropaj organizaĵoj kaj asocioj.

La internacia organizaĵo estas malfermita por ĉiu politika, ekonomia, sociala kaj kultura movadoj de la civila socio. Celo estas unuiĝanta, federacia Eŭropo kun respekto pri la homaj rajtoj, paco kaj demokratiaj principoj de libereco, solidareco kaj civitana partopreno.

La Eŭropa Movado fondis la Europa college en Brugge kaj la European Centre of Culture en Ĝenevo.

Nuntempe, en la Eŭropa Movado membras 41 naciaj kunvenoj kaj 21 internaciaj organizaĵoj kiel asociitaj membroj (profesiaj asocioj, institutoj, fondaĵoj kaj partioj). Ĝia prezidanto estas ekde 2005 Pat Cox.

Eksteraj ligiloj