Eduard Werner
| Eduard Werner | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 21-an de aprilo 1966 (60-jaraĝa) en Bendorf |
| Lingvoj | suprasoraba • germana • malsuprasoraba • Esperanto • litova • latva • pola • rusa • kaŝuba • soraba |
| Familio | |
| Patro | Eduard Hugo Werner (mul) |
| Okupo | |
| Okupo | universitata instruisto tradukisto sorabist (en) |
Eduard Werner (sorabe Edward Wornar, litove Edvardas Verneris, naskiĝis la 21-an de aprilo 1966 en Bendorf) estas germana slavisto kaj administra direktoro de la Instituto por Sorabaj Studoj ĉe la Universitato de Lepsiko.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Eduard Werner kreskis en Rejnlando-Palatinato. Li unue studis paleontologion en la bonna universitato, poste transiris al slavaj studoj kaj hindeŭropaj studoj, lernis interalie la rusan kaj polan, litovan, latvan kaj Esperanton,[1] kaj fine specialiĝis en sorabistiko.[2] En tiu tempo li ankaŭ membris en la studenta Esperanto-grupo de la bonna universitato, samkiel Klaus Dahmann, Thomas Pusch, Remi Rudaitytė, Horst Gruner, Eva Formaggio kaj multaj aliaj. En 1991 li finstudentiĝis. Ekde 1993 li estis esplora asistanto en la lingvistika fako de la soraba instituto en Bautzen. Ekde 2003 li instruas Sorabajn Studojn en la Universitato de Leipzig kaj kiel tia ankaŭ estas la direktoro de la Instituto por Sorabaj Studoj.
Publikaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Jana Šołćina, Edward Wornar: Obersorbisch im Selbststudium. Hornjoserbšćina za samostudij. Bautzen 2000, ISBN 3-7420-1779-9.
- Eduard Werner: Die Verbalaffigierung im Obersorbischen. (= Schriften des Sorbischen Instituts. Band 34). Ludowe nakładnistwo Domowina Budyšin/Domowina-Verlag Bautzen, 2003. ISBN 978-3-7420-1940-0.
- Edward Wornar: English-Upper Sorbian Learner's Dictionary. Jendelsko-hornjoserbski šulski slownik. Ludowe nakładnistwo Domowina Budyšin, 2007. ISBN 978-3-742011-86-2.
- Eduard Werner: Traugott Xaverius Unruh, Von der Sorberwenden Wesenheit und Herkommen, eldonejo Reinecke & Voß, 2015. ISBN 978-3-942901-12-3.[3]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- DW-RADIO: Online: Gespräch Prof. Dr. Eduard Werner, Sorabistik Leipzig, en la retejo de la televida kaj radia kanalo Deutsche Welle, la 2-an de aŭgusto 2010
- artikolo Ministerinnen aus Brandenburg und Sachsen besuchen Institut für Sorabistik en la universitata retejo la 23-an de marto 2017
- Eduard Werner, en la retejo de la eldonejo Reinecke & Voß
- Eduard Werner ĉe YouTube, intervjuo kun li en la radia kanalo Radio Kaszëbë je titolo Prof. Edward Wornar – sorbskò-kaszëbskô zrzesz (kaŝube)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jörg Walser: artikolo "Einmalig, diese Professoren – Hochschullehrer, deren Lehrstühle in Deutschland einzigartig sind," '(germane: "Unikaj, ĉi tiuj profesoroj - universitataj instruistoj, kies katedroj estas unikaj en Germanio"), la 3-an de junio 2004, en la gazeto Die Zeit
- ↑ Heidrun Böger: artikolo "Lehrkräfte für Sorbisch" (same germane: "instruistoj por la soraba"), en la gazeto Der Tagesspiegel" la 24-an de julio 2017.
- ↑ artikolo "Fernöstliche Lausitz" - recenzo pri la libro pri la fikcia klerulo Traugott Xaverius Unruh en la retejo kreuzer-leipzig.de la 3-an de aŭgusto 2020

