Enrique Tierno Galván

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enrique Tierno Galván
Persona informo
Enrique Tierno Galván
Naskiĝo 8-an de februaro 1918 (1918-02-08)
en Madrido
Morto 19-an de januaro 1986 (1986-01-19) (67-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Almudena Cemetery vd
Religio agnostikismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato Centra de Madrido vd
Partio Hispana Laborista Socialista Partio • Popular Socialist Party vd
Subskribo Enrique Tierno Galván
Familio
Infanoj Enrique Tierno Pérez-Relaño vd
Profesio
Okupo politikistoverkisto • universitata instruisto • juristosociologo vd
Aktiva en Madrido vd
Doktoreca konsilisto Francisco Elías de Tejada y Spínola vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Statuo de Enrique Tierno Galván en samnoma parko madrida.

Enrique TIERNO Galván (Madrido, 8-a de februaro de 1918 – Samloke, 19-a de januaro de 1986) estis politikisto, sociologo, juristo kaj eseisto hispana.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en Madrido en 1918. Fariz mezlernajan studadon en la Instituto de Bachillerato Cervantes (Madrid). Post siaj junaj spertoj dum la Hispana Enlanda Milito, kie li luktis en la respublika flanko, komencis politikan karieron kiel kontraŭanto de la frankismo el la Universitato. Dum la 1950-aj jaroj al 1970-aj jaroj li estis simbolo de la malkontento unue kaj poste de la ribelo de parto de la universitata komunumo.

Doktoro pri Juro, Doktoro pri Filozofio kaj Beletro, Katedra Profesoro pri Politika Juro ekde 1948 ĝis 1953 en la Universitato de Murcio, kaj ekde 1953 ĝis 1965 en la Universitato de Salamanko, estis en tiu lasta kie li grupigis kernon de profesoroj kaj studentoj, kelkaj el kiuj —kiaj Raúl Morodo aŭ Fernando Morán— pasis el disĉiploj al politikaj kunlaborantoj. Ekde tiam oni konis lin kiel «viejo profesor» (olda profesoro), karesnomo kiu iĝis fama.

Li estis la unua kiu tradukis hispanen la Tractatus de Ludwig Wittgenstein kaj faris gravajn studojn pri la Pikareska romano, la Historia romano kaj la sociologio de homamasoj. Verkis interesajn Acotaciones a la historia de la cultura occidental en la Edad Moderna (1964) kaj tradukis la fundamentan verkon de Edmund Burke, nome en hispana lia traduko Reflexiones sobre la Revolución Francesa (pri franca revolucio). En Salamanko redaktoris Informan Bultenon de la Seminario de Politika Juro, kiun li uzis kiel platformo por opinilibero kaj kreis Asocion por la Funkcia Unuigo de Eŭropo, mallongdaŭra kaj kun politika idearo kiu miksis humanismon kaj eŭropismon kaj laŭdire socialista sen aparteni al socialisma partio PSOE. Pro tio ĉio li suferis enkarcerigon dum la frankismo en 1957.

Lia politika kaj intelektula prestiĝoj konsolidiĝis en la 1970-aj jaroj, post konfuza alixgo kaj forpelo de la Socialista Madrida Asocio — teorie ene de la PSOE historia (tiam estis disiĝo), kies estrarano estis en Tuluzo, Francio —, ties prezentado kiel marksista intelektulo sed ne «skolastika» (respektive oficiala) kaj ties forĉiama forpelo (kun aliaj universitataj profesoroj kiaj José Luis López Aranguren kaj Agustín García Calvo) el la hispana universitataro post la studentaj protestoj, iniciataj en Madrido en 1965, kontraŭ la diktatoreco frankista kaj kiujn li certe apogis. En 1966 li translokiĝis al Usono kie li estis profesoro en la Universitato Princeton (19661967), kaj iĝis estro de la Federación Socialista en Madrid — konata ankaŭ kiel «grupo de Marqués de Cubas», pro lia loĝloko ĉe tiu strato —, per kio li klopodis estir la hispanan socialismon interne de la lando (ekzilo aparte). Post intervjuo kun Rodolfo Llopis en Parizo en 1966, kaj post reveno al Hispanio, en 1968, li fondis la Partido Socialista del Interior (PSI), kiu poste, en 1974, iĝis Partido Socialista Popular (PSP). Samjare, kun la Partido Comunista de España (PCE), la Partido del Trabajo de España (PTE), la Partido Carlista (PC) kaj nombraj sendependuloj, formis la platformon Junta Democrática de España (JDE) cele al restarigo de la demokratio en Hispanio.

Dum la Hispana Transiro al la demokratio, kiu permesis lin reveni al la Universitato en 1976, devis fronti noven socialisman partion aŭ PSOE refondita ekde la interno de Hispanio fare de socialistoj eŭskaj, madridaj kaj sevilaj estrita de Felipe González, kiu prenis el li grandan parton de la estreco en la kampo de la socialista maldekstro. La membroj de tiu partio akuzis lin pro ideologia konfuzeco kaj politika oportunismo, kiam la politikaj manifestoj de González kaj lia grupo estis eksterordinare radikalaj kaj kontraŭmonarkiaj. La strategio de la PSOE estis krome kontraŭa al malfermeco de la PSP al la PCE, la monarkistoj aŭ Comisiones Obreras. Kvankam Tierno reafirmis en la 1a kongreso de la PSP en 1976, la marksisman kaj revolucian tendencon de sia politika partio, ĝi ne povis konkurenci kun la PSOE apogita, agnoskita kaj eĉ financata de la majoritato de la socialismaj partioj eŭropaj. En la unuaj demokratiaj balotadoj de junio de 1977, li akiris rangon de deputito el Madrido, en la listo de alianco Unidad Socialista, formita inter la PSP kaj la Federación de Partidos Socialistas, kiu akiris ses deputitojn. En aŭgusto samjare, li intervenis por solvi la retenon de ok ostaĝoj fare de membro de GRAPO.[1] Marĝenita politike fare de la PSOE, kiu malpermesis lian partoprenon en la redaktado de la Konstitucio, Tierno akceptis la integradon de la PSP en la PSOE en aprilo de 1978, kaj kun tiu partio reiĝis deputito en 1979 kaj 1982. Elektita honorprezidento de la PSOE kiel agnosko de lia prestiĝo aprile de 1978, abandonis tiun postenon pro malkonsento kun la estraranoj de González en 1979, tiam kondukita al abandono de marksismo kaj definitiva marĝenigo de la madrida socialismo.

En la unuaj municipaj elektoj de la demokratio (aprilo de 1979) li prezentiĝis al la urbestreco de Madrido. Kvankam lia partio ne ricevis plej voĉdonojn (tion ricevis la UCD), kunalianco kun la PCE donis al li la urbestrecon. Lia populareco kiel urbestro estis enorma, kaj estis reelektita en 1983 per absoluta majoritateco, nome, ĝis tiam, la unika socialisto kiu akiris tion. Madrid ĝuis tiujn jarojn spektaklan renaskiĝon de sia kultura, arta kaj socia vivo, endormiĝinta dum la frankismo, kio estis konata kiel «movida madrileña» (madrida movadumo) kaj kiu identigis fakte kun la figuro mem de la «viejo Profesor» kaj lia partikulara popolismo, kiu tiom konektis kaj kun la junularo kiom kun la maljunularo.

Li mortiĝis en januaro de 1986 en Madrido estante urbestro kaj esti adiaŭita de la popolo de Madrido per multnombrega funebra manifestacio kiu ŝtopis la tutan urbon. El tiu epoko famiĝis la kolekto de liaj ingeniaj municipaj Bandos redaktitaj de li mem per bonkvalita literatura stilo.

Dum preskaŭ sej estrojaroj, li plenumis gravajn reformojn, inter kiuj la jenaj:

- Malkonstruo de la haltigita trapasejo por aŭtoj, populare konata kiel Scalextric pro simileco kun aŭtoludejo samnoma, kiu troviĝis ege maltaŭge ĉe la vojkruciĝo Atoĉa. - Reordigo de la administra mapo de la urbo, kiu pasis el 18 al 21 distriktoj. - Rekonstruado de diversaj kvartaloj ĉefe en la zonoj de Orcasitas, Villaverde kaj Vallecas. Tiuj zonoj ege suferis pro la problemoj de ladurbo ekde la 1960-aj jaroj, kaj la domaĉoj unuetaĝaj estis anstataŭataj de altaj modernaj etaĝoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

El ampleksa bibliografio elstaras jenaj verkoj:

Grafitio omaĝa al Tierno Galván ĉe strato La Palma de Madrido.

Notoj[redakti | redakti fonton]