Eriapo (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Eriapo.
Eriapo
Natura satelito de Saturno (XXVIII)
Aliaj nomoj Saturno XXVIII
Historio
Malkovrintoj Brett J. Gladman kaj lia teamo[1]
Dato de malkovro 23-a de septembro 2000
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 17 604 000 km[2]
Discentreco 0,474
Klinangulo 34,692° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 871,2 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 9 km
Maso 7,6 × 1014kg
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 23
Information icon.svg
vdr

Eriapo estas neregula satelito de Saturno, ano de la kelta grupo.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 23-an de septembro 2000 de Brett J. Gladman, John J. Kavelaars kaj de ilia teamo. Ĝi ricevis maldaŭran nomon S/2000 S 11.

Orbito[redakti | redakti fonton]

La inklino kaj discentreco de ĝia orbito proksimas tiujn de la orbito de Albiorikso kaj aliaj lunoj de la kelta grupo.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ricevis, en 2003 la nomon Eriapo [3], laŭ Erriapus, pirenea dio de la kelta mitologio. En 2007 IAU rekomendis la nomon Erriapus[4] (nominativo) anstataŭ Erriapo (dativo).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. IAUC 7539: S/2000 S 10; OUTER Sats OF THE GIANT PLANETS (angle)
  2. Planetary Satellite Mean Orbital Parameters (averaĝaj satelitorbitparametroj)(angle)
  3. IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS (angle)
  4. Spelling of Saturn XXVIII Arkivigite je 2014-02-02 per la retarkivo Wayback Machine (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]