Fao (Irako)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fao
urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 105 080  (2005) [+]
Geografio
Geografia situo 29° 59′ N, 48° 28′ O (mapo)29.9848.47Koordinatoj: 29° 59′ N, 48° 28′ O (mapo) [+]
Fao (Irako)
Fao (Irako)
DEC
Fao
Fao
Situo de Fao

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Al-Faw [+]
vdr
Palaco de Fao

Fao,Faw, laŭ araba lingvo الفاو‎‎ estas marborda havenurbo, urbego en Gubernio Basra en sudorienta Irako. Ĝi estas la plej orienta urbego de la lando.

La sama palaco nokte
Ŝatt al-Arab apud Fao
Mapo de la Ŝatt al-Arab, kie estas videbla oriente Fao (Al Faw)
Ĉefvojo de Fao

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Fao etendiĝas sur ebenaĵo en duoninsulo same nomata Fao, proksime de komunaj deltoj de Eŭfrato kaj Tigriso (Ŝatt al-Arab) kaj proksime de Persa Golfo en la sudorienta landparto. Basra troviĝas 85, Zubajr 87, Amara (urbo) 242, Nasirija 244, Samava 339, Kut (Irako) 377, Divanija 406, Naĝaf 456, Hilla 475, Bagdado 538, Faluĝa 582, Ramadi 622, Sulejmanijo 683, Kirkuk 721, Mosulo 865, Dahuk 920 kilometrojn.

Palmoj apud Fao

Historio[redakti | redakti fonton]

Fao travivis konfliktojn dum la 1-a mondmilito, Iran–Iraka Milito (1980-1988), Golfa Milito kaj Iraka milito.

Dum la unua mondomilito la brita alteriĝo estis malfermo batalo de la mezopotamia operacio ĉe Fao. La brita armeo sukcese okupis fortikaĵon de Fao, kiu situis strategie en buŝo de la Ŝatt al-Arab. Precipe la grandurbo estis signife difektita dum la Iran–Iraka Milito, sed en 1989 ĝi estis rekonstruita dum kvar monatoj. En 1986 Irano okupis la urbegon, sed post 2 jaroj Irako reokupis ĝin. En la bataloj por la duoninsulo ĉ. 170.000 soldatoj falis ambaŭflanke. Dum la Iraka milito aŭ dum la Tria Golfa Milito en 2003 Fao falis en manojn de Usono kaj Britio post kelkaj tagoj.

Fao el la irana flanko

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Fao la plej grava estas la haveno. El la urbego kuras 2 vojoj al la norda kaj suda partoj de la duoninsulo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Jare pluvas en Fao inter 100–200 mm. Inter junio-septembro ne pluvas. La averaĝa temperaturo estas 24  °C. Inter junio-aŭgusto foje oni mezuras 50  °C, inter decembro-februaro malofte iomete frostas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]