Feminismaj movadoj kaj ideologioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Annie Kenney kaj Christabel Pankhurst petantaj virinajn balotrajtojn; ili famis en sufrageta faminismo.
Tiu kolekto de feminismaj insignoj el virina muzeo montras kelkajn mesaĝojn el feminismaj movadoj.
Clara Zetkin en 1897. Grava en marksisma feminismo.

Multaj koincidantaj aŭ preskaŭ koincidantaj feminismaj movadoj kaj ideologioj formiĝis tra la jaroj. Ili varias laŭ celoj, strategioj kaj aliĝoj. Multaj feministoj identigas sin mem kun kelkaj branĉoj de feminisma pensaro.

Tendencoj[redakti | redakti fonton]

Liberala feminismo estas individuisma formo de feminisma teorio, kiu koncentras sin al la kapablo de virinoj bonteni sian egalecon per siaj propraj agoj kaj elektoj. Liberalaj feministoj argumentas, ke la socio false kredas, ke virinoj estas nature malpli intelekte kaj fizike kapablaj ol viroj; tial ĝi tendencas diskrimini kontraŭ virinoj en la akademio, la forumo, kaj la merkato. Liberalaj feministoj kredas, ke "virina subordigo radikas en aro de kutimaj kaj juraj limigoj, kiuj obstruas la eniron kaj sukceson de virinoj en la tiel nomata publika mondo." Ili strebas al seksa egaleco per politikaj kaj juraj reformoj.[1]

Marksisma feminismo estas skolo de feminismo, kiu koncentras sin al la enketado kaj klarigado de la manieroj kiel virinoj estas subpremitaj per sistemoj de kapitalismo kaj privata proprieto. Laŭ marksismaj feministoj, la liberiĝo de la virino eblas nur per radikala rekonstruo de la hodiaŭa, kapitalisma ekonomio, en kiu la plimulto el la laboro de virinoj estas nekompensita.

Radikala feminismo estas vidpunkto en feminismo, kiu subtenas radikalan reordigon de la socio, kie vira supereco estas forigita en ĉiuj sociaj kaj ekonomiaj kuntekstoj. Radikalaj feministoj klopodas aboli patriarkecon per defiado de ekzistaj sociaj normoj kaj institucioj, anstataŭ per pure politika procedo. Tio inkludas defion al la nocio de tradiciaj seksaj roloj, kontraŭon al la seksa objektigado de virinoj, kaj plivastigon de la publika konscio pri aferoj, kiaj seksperforto kaj perforto kontraŭ virinoj. Radikalaj feministoj lokas la radikan kaŭzon de la subpremado de la virino en patriarkecaj seksaj rilatoj, kontraŭe al juraj sistemoj aŭ klaskonflikto.

Intersekcisma feminismo (aŭ pluraneca feminismo), kiu evoluis el kritiko de radikala feminismo nome la "reviziisma feminisma teorio," studas la efektojn de samtempaj formoj de diskriminado, precipe rilate al neblankaj virinoj. Tiu teorio elmerĝiĝis el la historia malinkludo de nigraj virinoj, ne nur de la feminisma movado sed ankaŭ de la movado por la civilaj rajtoj de afrik-usonanoj, kaj subtenas la pretendojn de neblankaj virinoj, ke ili apartenas al ambaŭ tiuj politikaj sferoj. Kiel lesbana feminismo, nigra feminismo, postkolonia feminismo, kaj transfeminismo, la intersekca skolo disputas la ideon, ke virinoj estas kategorio de samuloj esence kunhavante la samajn vivajn spertojn kaj radikas en la konstato, ke blankaj mezklasaj virinoj ne servas kiel aŭtentika reprezentaĵo de la tuta feministaro. Rekonante, ke la formoj de subpremado, kiujn spertas blankaj mezklasaj virinoj, malsamas al tiuj spertataj de nigraj, malriĉaj, aŭ handikapaj virinoj, intersekcismaj feministoj klopodas kompreni la manierojn kiel sekso, raso, kaj klaso kombiniĝas por "determini la virinan sorton."

En Esperantujo ekzistas ankaŭ Feminisma Esperanta Movado, ekde 2004.

Anarki-feminismo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Anarki-feminismo.
Emma Goldman, ofte konsiderita la fondinto de la anarki-feminismo.

Anarki-feminismo kombinas anarkiismon kaj feminismon. Ĝi ĝenerale vidas patriarkecon kiel manifestaĵo de nevolonta hierarĥio. Anarki-feministoj kredas, ke la lukto kontraŭ patriarkeco estas esenca parto de la klasbatalo, kaj de la anarkiisma lukto kontraŭ la ŝtato. Esence, la filozofio vidas anarkiisman luktadon kiel necesa ero de feminisma luktado, kaj renverse. Laŭ L. Susan Brown, "anarkiismo estas politika filozofio, kiu kontraŭas ĉiujn rilatojn de potenco, kaj estas defundamente feminisma". Anarki-feminismo aperas en individuisma kaj sociala formoj, kun pli da individuistoj en Usono, kaj pli da socialaj anarkiistoj en Eŭropo.

Anarki-feminismon inspiris aŭtoro kaj teoriantoj de la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, kiel la anarki-feministinoj Emma Goldman, Voltairine de Cleyre kaj Lucy Parsons. Dum la Hispana Enlanda Milito anarki-feminista grupo Mujeres Libres (Liberaj Virinoj) organiziĝis por defendi kaj anarkiismajn, kaj feminismajn ideojn.

Anarki-feministoj kritikas la vidojn de iuj el la tradiciaj anarkiistaj teoriantoj kiel Pierre-Joseph ProudhonMiĥail Bakunin, ĉar tiuj ĉi vidis patriarkecon kiel malgrava problemo integra nur al kapitalismo, kiu malaperus kun ĝi. Kelkaj eĉ subtenis patriarkecon. Proudhon, ekzemple, vidis la familion kiel la plej baza unuo de socio kaj sia moraleco, kaj pensis ke virinoj havis respondecon plenigi tradician rolon en ĝi.

Aliaj tendencoj[redakti | redakti fonton]

Kultura feminismo estas la ideologio de "ina naturo" aŭ "ina esenco" kiu klopodas revalidigi tion kion oni konsideras subvalorigitaj inaj atributoj.[2] Ĝi emfazas la diferencon inter viroj kaj virinoj sed konsideras ke la diferenco estas psikologia, kaj estas kulture konstruita pli ol biologie denaske.[3] Ties kritikistoj asertas, ke ĉar ĝi estas bazita sur esencisma vidpunkto de la diferencoj inter viroj kaj virinoj kaj defendas sendependecon kaj institucikonstruado, tio kondukis al feministoj retiriĝi el politiko al "vivo-stilo".[4] Kritikisto Alice Echols (feminisma historiisto kaj kultura teoriulo), konsideras, ke membro de Redstockings Brooke Williams estis kiu enkondukis la terminon "kultura feminismo" en 1975 por priskribi la senpolitikigo de radikala feminismo.[4]

Diferenca feminismo estis disvolvigita de feministoj en la 1980-aj jaroj, parte kiel reago al la "egaleca feminismo". Kvankam la diferenca feminismo ankoraŭ celas al egaleco, ĝi emfazas la diferencojn inter viroj kaj virinoj kaj argumentis, ke identeco aŭ sameco ne necesas por viroj kaj virinoj, kaj viraj kaj virinaj valoroj estu traktitaj egalece.[5] Kelkaj tendencoj de diferenca feminismo, por ekzemplo tiu de Mary Daly, argumentas, ke viroj kaj virinoj ne estas diferencaj kaj havas diferencajn valorojn aŭ diferencajn manierojn por sciaro, sed ke virinoj kaj iliaj valoroj estas superaj al tiuj de viroj.[6]

Ekofeminismo ligas ekologion kun feminismo. Ekofeministoj vidas la dominado al virinoj kiel esence el la samaj ideologioj kiuj kondukas al la dominado de la medio. Okcidentaj patriarkecaj sistemoj, en kiuj viroj posedas kaj kontrolas la teron, estas vidataj kiel responsaj pri la subpremado de virinoj kaj detruado de la natura medio. Ekofeministoj argumentas, ke povaj viroj kontrolas la teron, kaj tiele povas ekspluati ĝin por siaj propraj profito kaj sukceso. En tiu situacio, ekofeministoj konsideras virinoj kiel ekspluatitaj de povaj virinoj por siaj propraj profito, sukceso kaj plezuro. Tiele ekofeministoj argumentas, ke kaj virinoj kaj la medio estas ambaŭ ekspluatitaj kiel pasivaj peonoj en la kurkonkurenco al la dominado. Ekofeministoj argumentas, ke la povaj homoj kapablas havi avantaĝon el ili distinge ĉar ili estas vidataj kiel pasivaj kaj ankaŭ senhelpaj.[7] Ekofeminismo konektas la ekspluatadon kaj dominadon de virinoj kun tiu de la medio. Kiel vojo al la reparado de sociaj kaj ekologiaj maljustecoj, ekofeministoj sentas, ke virinoj devas labori al la kreado de sana medio kaj la finigo de la detruado de la teroj al kiuj plej virinoj devas fidi por vivteni siajn familiojn.[7]

Ekofeminismo argumentas ke estas konekto inter virinoj kaj naturo kiu venas el ilia komuna historio de subpremado fare de patriarkeca okcidenta socio. Vandana Shiva postulas, ke virinoj havas specialan konekton kun la medio tra sia ĉiutaga interagado kun ĝi kio estas ignorita. Ŝi diras, ke "virinoj en vivtenadaj ekonomioj, produktante kaj reproduktante riĉon en partnereco kun la naturo, estis espertuloj en sia propra rajto de holistika kaj ekologia sicaro de la naturaj procezoj. Sed tiuj alternativaj manieroj de sciaro, kiuj estas orientitaj al la sociaj profitoj kaj vivtenadaj necesoj ne estas agnoskitaj de la kapitalisma reduktisma paradigmo, ĉar ĝi malsukcesas percepti la interkonektecon de naturo, aŭ la konekton de la vivoj, laboroj kaj sciaroj de virinoj kun la kreado de riĉo."[8] Tamen, feminista kaj soci-ekologisto Janet Biehl kritikis ekofeminismon ĉar ĝi fokusis tro multe al mistikisma konekto inter virinoj kaj naturo kaj ne sufiĉe al la veraj kondiĉoj de virinoj.[9]

Postkolonia feminismotriamonda feminismo estas intersekcisma formo de feminismo, kiu evoluis kiel respondo al akuzita fokuso en la dominanta formo de feminismo nur pri la spertoj de virinoj en okcidentaj kulturoj. Postkolonia feminismo strebas inkludi en sia ekzamenado la manierojn, kiel rasismo kaj la longdaŭraj politikaj, ekonomiaj, kaj kulturaj efektoj de koloniismo tuŝas neblankajn, neokcidentajn virinojn en la postkolonia mondo. Postkolonia feminismo originis kiel kritiko de feminismaj teoriistoj en evoluantaj landoj, rimarkante la universaligan tendencon de popularaj feminismaj ideoj kaj argumentante, ke virinoj, kiuj loĝas en neokcidentaj landoj, estas misreprezentataj.

Postkolonia feminismo argumentas, ke kiam oni uzas la terminon "virino" kiel universalan grupon, virinoj iĝas difinitaj nur laŭ sia sekso kaj ne laŭ socia klaso, raso, etno, aŭ seksa prefero. Postkoloniaj feministoj ankaŭ klopodas inkludigi la ideojn de indiĝenaj kaj aliaj triamondaj feminismaj movadoj en popularan okcidentan feminismon. Postkolonian feminismon ofte kritikas anoj de la dominanta formo de feminismo laŭ la rezono, ke ĝi malfortigas la pli vastan feminisman movadon per divido de ĝi. Ĝi ofte estas kritikata ankaŭ en la postkolonia mondo pro akuzitaj propraj okcidentaj biasoj.[10]

Socialismo kaj Marksismo[redakti | redakti fonton]

Clara Zetkin kaj Rosa Luxemburg, 1910.

Socialisma feminismo konektas la subpremadon de virinoj al marksismaj ideoj pri ekspluatado, subpremado kaj laboro. Socialismaj feministoj vidas malegalecon stari kaj en la laborloko kaj en la hejma sfero kiu tenas virinojn suben.[11] Socialismaj feministoj vidas prostituadon, hejman laboron, filzorgon kaj geedzecon kiel vojoj en kiuj virinoj estas ekspluatataj de patriarkeca sistemo kiu senvalorigas virinojn kaj la substancan laboron kiun ili faras. Socialismaj feministoj fokusas siajn energiojn al malproksimaj ŝanĝoj kiuj tuŝas al socio kiel tuto, pli ol al individua bazo. Ili vidas la neceson labori kun ne nur viroj sed ankaŭ kun aliaj grupoj, ĉar ili vidas la subpremadon de virinoj kiel parto de pli granda modelo kiu tuŝas ĉiun enmetitan en la kapitalisma sistemo.[12]

Marx sentis, ke kiam klassubpremado estos superita, ankaŭ ĝenra subpremado foriros;[13] tio estas Marksisma feminismo. Kelkaj socialismaj feministoj, multaj de la feminisma movado "Radical Women" kaj de la "Freedom Socialist Party", indikas al la klasikaj marksismaj verkoj de Friedrich Engels[14] kaj de August Bebel[15] kiel forta klarigo de la ligilo inter ĝenra subpremado kaj klas-ekspluatado. Por kelkaj aliaj socialismaj feministoj, tiu rigardo al la ĝenra subpremado estas naiva kaj multo de la verkaro de socialismaj feministoj iris al separado de ĝenraj fenomenoj el klasfenomenoj. Kelkaj kontribuantoj al socialisma feminismo kritikis tiujn tradiciajn marksismajn ideojn ĉar estis ege silentaj pri ĝenra subpremado escepte por inkludi ĝin sub pli larĝa klasa subpremado.[16]

Fine de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a jarcento, kaj Clara Zetkin kaj Eleanor Marx estis kontraŭ la demonigo de viroj kaj subtenis proletaran revolucion kiu superis tiom multajn maskl-femalajn malegalecojn kiel eble.[17] Ĉar ilia movado jam havis la plej radikalaj postuloj de la egaleco de virinoj, plej marksismaj estroj, kiel Clara Zetkin[18][19] kaj Aleksandra Kolontaj[20][21] kontraŭmetis marksismon kontraŭ feminismo, pli ol klopodi kombini ilin.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tong, Rosemarie. 1989. Feminist Thought: A Comprehensive Introduction. Oxon, United Kingdom: Unwin Human Ltd. Ĉapitro 1
  2. Alcoff, Linda (Spring 1998). "Cultural Feminism Versus Post-Structuralism: the Identity Crisis in Feminist Theory". Signs. The University of Chicago Press. 13 (3): 405–436. doi:10.1086/494426. ISSN 0097-9740. JSTOR 3174166. Alirita la 13an de decembro 2019.
  3. Kramarae, Cheris; Spender, Dale (2000). Routledge international encyclopedia of women: global women's issues and knowledge. New York: Routledge. p. 746. ISBN 0415920906.
  4. 4,0 4,1 Taylor, Verta; Rupp, Leila J. (Autumn 1993). "# Women's Culture and Lesbian Feminist Activism: A Reconsideration of Cultural Feminism". Signs. The University of Chicago Press. 19 (1): 30. doi:10.1086/494861. ISSN 0097-9740. JSTOR 3174744.
  5. Voet, Rian (1998). Feminism and Citizenship. SAGE Publications Ltd.
  6. Tandon, Neeru. Feminism: A Paradigm Shift. p. 68.
  7. 7,0 7,1 MacGregor, Sherilyn. (2006) Beyond mothering earth: ecological citizenship and the politics of care. Vancouver: UBC Press, p. 286. ISBN 0-7748-1201-X.
  8. Shiva, Vandana (1988). Staying alive: women, ecology and development. London: Zed Books. ISBN 978-0-86232-823-8.
  9. Biehl, Janet (1991). Rethinking eco-feminist politics. Boston, Massachusetts: South End Press. ISBN 978-0-89608-392-9.
  10. Chatterjee, Sushmita (2016-02-01). “What Does It Mean to Be a Postcolonial Feminist? The Artwork of Mithu Sen”, Hypatia (en) 31 (1), p. 22–40. doi:10.1111/hypa.12225. 
  11. Monstrous Domesticity by Faith Wilding. Alirita 31a de majo 2007.
  12. Ehrenreich, Barbara. What is Socialist Feminism, en WIN Magazine, 1976.
  13. Marx, Karl, Capital tradukita de B. Fowkes (Penguin Classics, 1990), (ISBN 978-0-14-044568-8).
  14. Engels, Friedrich. (1972) The origin of the family, private property, and the state, in the light of the researches of Lewis H. Morgan. Nov-Jorko: International Publishers. ISBN 978-0-85315-260-6.
  15. Bebel, August. Woman Under Socialism. University Press of the Pacific. ISBN 978-1-4102-1564-2.
  16. (Summer 1986) “Feminism and Class Politics: A Round-Table Discussion”, Feminist Review (23), p. 17. doi:10.2307/1394718. 
  17. Stokes, John. (2000) Eleanor Marx (1855–1898): life, work, contacts. Aldershot: Ashgate. ISBN 978-0-7546-0113-5.
  18. Zetkin, Clara On a Bourgeois Feminist Petition (1895).
  19. Zetkin, Clara Lenin on the Women's Question.
  20. Kollontai, Alexandra The Social Basis of the Woman Question (1909).
  21. Kollontai, Alexandra Women Workers Struggle For Their Rights (1919).