Francesco Guccini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Francesco Guccini
Guccini
Guccini
Bazaj informoj
Kromnomo Guccio
Naskiĝo 14-an de junio 1940 (1940-06-14) (79-jara)
en Modeno
Deveno Italio Bolonjo, Italio
Ĝenroj kantaŭtoro
Aktivaj jaroj 1960 — nuntempo
Eldoninto EMI
Parencaj
temoj
Fabrizio de André
Retejo francescoguccini.it
v  d  r
Information icon.svg

Francesco GUCCINI (Franĉesko GUĈĈINI) estas unu el plejfamaj italaj kantaŭtoroj[1] kune kun Fabrizio de André. Lia oficiala debuto estis en 1967 kun Folk beat n. 1 (ankaŭ se en 1960 li jam komponis L'antisociale); dum lia pli ol kvardekjara kariero li publikigis pli ol dudek albumoj. Li estas ankaŭ verkisto kaj malofte aktoro, aŭtoro de bildstrioj. Li okupiĝis aldone pri leksikologio, leksikografio, lingvoscienco, etimologio, dialektologio, traduko, teatro kaj estas aŭtoro de kanzonoj por aliaj personoj.

Guccini estas konsiderita, kune kun Francesco De Gregori kaj Fabrizio De André, unu el la plej gravaj elstaruloj de la skolo de la italaj kantaŭtoroj [2][3][4]. La tekstoj de liaj kantoj estas ofte konsiderataj versaĵoj. Krom la kritika aprecado, Guccini ĝuas grandan popolan sekvantaron, kiu konsideras lin "simbolon" por tri generacioj.[5].

Ĝis la duono de la 1980-aj jaroj, Guccini instruis la italan lingvon al Dickinson College, en Bolonjo, de la Universitato de la Pensilvanio. Li laboris ankaŭ kiel lernanto ĉe la bolonja sidejo de la Johns Hopkins Universitato (Washington, DC, USA).

Guccini ludas la gitaron kaj la plej granda parto de liaj muzikaĵoj havas ĉi tiun instrumenton kiel sonbazo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La infanaĝo (1940-1950)[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Kreskiĝinta inter la neinstruitaj saĝuloj de la montaro,
kiuj sciis parkere Dante-n kaj ekprovis skribi poeziaĵojn... 
— el Addio, Stagioni, 2000

La kantaŭtoro naskiĝis el Ester Prandi kaj Ferruccio Guccini, familio de kampula origino, en vojo Domenico Cucchiari nº 2, la 14-an de junio 1940 en Modena. La eniro de Italio en la dua mondmilito, okazita du tagojn antaŭe, alportis lian patron al rekrutiĝo kaj tio devigis Guccini-n vivi kune kun lia patrino ĉe patrinaj geavoj, en Pàvana, sur la toskana-emilia Apenino[6]. La infanaĝo kaj la adoleskaĝo pasigitaj sur la montoj de la Apeninoj estas menciitaj plurfoje en liaj verkaĵoj: lia unua romano Cròniche Epafániche; multaj de liaj kanzonoj, aldone, ĉerpis el ĉi tiu montara medio, pri kiu li plurfoje deklaris esti multe fiera[7]. Tiu forta apartena sento al naskiĝlokoj, kiun li priskribis en la kanzono Radici[8], do strekus forte lian poetikon, revenante ofte en lia vivaj "portretoj", kiel Amerigo, kiu rakontas malriĉeco kaj flankenigo de elmigrinta praonklo[9].

Pàvana fariĝis tamen en liaj mem vortoj «memoro de momento eble neniam vivita»[10] kiam, fine de la milito revenis en lokoj forlasitaj kelkaj monatoj post lia naskiĝo[11]. En 1945 Guccini vivis kun lia familio en Modena, kie lia patro reprenis la postenon ĉe la itala Poŝto.

La adoleskaĝo (1950-1959)[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Piccola città, io ti conosco: nebbia e fumo, non so darvi
il profumo del ricordo che cambia in meglio... 
— el Piccola città, Radici, 1972

En Modena, priskribita kun maldolĉeco en la kanzono Piccola città, Guccini pasigis lian adoleskon kiun li rakontis en Vacca d'un cane, lia dua romano. Post la deviga lernejo, la porinstruista lernejo, en la sama ejo de la tenoro Luciano Pavarotti, diplomiĝante en 1958[12].

La poetiko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Poetiko de Francesco Guccini.
Citaĵo
 Vi, Guccini, prikantas la etikon kun estetikaj vortoj 
— Ezio Raimondi, italisto kaj literatura kritikisto

La poetiko de la modena kantaŭtoro, estimita hodiaŭe de multaj famaj aŭtoroj,[13] estas vasta en vasta muzikkariero, kvankam ĝi havas komunkarakterizojn. Guccini ofte uzas malsamajn lingvajn registrojn, de la pompa ĝis la popola; en liaj tekstoj oni povas trovi citaĵojn de famaj aŭtoroj kaj li pritraktas qvantego da temoj por atingi al moralaj konkludoj[13]. Legante liajn tekstojn eblas tiri radikoj de lia pensomodo: la uzo de malsamaj legoniveloj, lia ekzistencialismo, la metafizikaj tonoj, liaj personaj kaj eventaj portretoj.

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ma un'altra grande forza spiegava allora le sue ali
parole che dicevano gli uomini son tutti uguali
e contro ai re e ai tiranni scoppiava nella via
la bomba proletaria e illuminava l'aria
la fiaccola dell'anarchia
la fiaccola dell'anarchia
la fiaccola dell'anarchia 
— Francesco Guccini, La locomotiva (1972)

La muzikistoj[redakti | redakti fonton]

Dum du koncertoj en 1979 (el kiu traktis vivdiskon) Guccini estis akompanita ankaŭ kun Nomadi.

Aktuala trupo

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. F. Liperi, Storia della canzone italiana, Rai-Eri, 1999
  2. «De André estis la unua poeto inter la kantaŭtoroj. La aliaj, (ankaŭ mi), kun la escepto de Guccini, estas bravaj, sed ne poetoj.» Roberto Vecchioni
  3. C. Danielopol, Francesco Guccini. Burattinaio di parole, CLUEB, 2001
  4. Beppe Carletti, Fabrizio De André mortis en Milano, la Repubblica.
  5. Il Giornale di Brescia, 3-a de julio 2003.
  6. «Mia patrino Ester Prandi, el Carpi, ĉar manĝaĵoj estas ekporciumitaj, lokŝanĝis en Pàvana, en la hejmo de la patraj geavoj.» citita en "Un altro giorno è andato: Francesco Guccini si racconta a Massimo Cotto." Florenco, Giunti, 1999, paĝo 11. ISBN 88-09-02164-9.
  7. Intervjuo al Francesco Guccini
  8. «Kaj vi emas ene de ĉi tiujn ligojn ... La hejmo estas kiel memorpunkto», el Radici, Radici, 1972.
  9. «...tiu homo estis mia vizaĝo, estis mia spegulo...», el Amerigo, Amerigo, 1978.
  10. «Urbeto, filoko / ĵus naskigita komprenis vin aŭ estis la fato kiu dum tri monatoj forpuŝis min / urbeto, mi konis vin / nebulo kaj fumo, mi ne povas atribui vin la memora parfumo / kiu ŝanĝas plibone / sed estas ĉi tien en pensoj la hieraŭaj vojoj, kaj revenas / vizaĝoj kaj doloroj kaj sezonoj, amoj kaj parolantaj brikoj...», el Piccola città, Radici, 1972
  11. «Je iu punkto, mi diris, ni revenis en Modena... En Modena ĝi estis malsama kaj ĝi ĉiam estus...» citita en "Un altro giorno è andato: Francesco Guccini si racconta a Massimo Cotto." Florenco, Giunti, 1999, pag. 20. ISBN 88-09-02164-9.
  12. «Mi studis en la sama lernejo de Pavarotti, nur ke, kiam li estis en la kvara klaso, mi estis en la unua»; menciita en "Un altro giorno è andato: Francesco Guccini si racconta a Massimo Cotto". Florenco, Giunti, 1999, p. 24. ISBN 88-09-02164-9
  13. 13,0 13,1 «Guccini estas la plej klera inter la italaj kantaŭtoroj, lia poetiko estas dokta, plena de notoj...» Umberto Eco, 1980

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]