Ĝermolisto de bulgaraj esperantistoj
Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
A
[redakti | redakti fonton]Neli ABAĜIEVA (cirile Нели Абаджиева, naskiĝis en 1922, mortis la 9-an de junio 1997 en Sofio) estis bulgara aktiva esperantistino kaj iama delegito de UEA pri flegado.
Petr Angeliev (mortis en la 1-a de septembro 1923) estis estrarano de la grupo "Verda Stelo" en Tatar-Pazarĝik[1].
Maria ANGELOVA (cirile Мария Ангелова, naskiĝis en 1925, mortis la 12-an de decembro 1999 en Sofio) estis bulgara esperantistino kaj aŭtorino de la poemaro Kien ni iras (1991).
Miĥail ARNAUDOV (cirile Михаил Арнаудов) estis bulgara esperantisto kaj doktoriĝinta universitata profesoro de literaturo. Li interalie prezidis publikan kunvenon dum propaganda Esperanto-semajno en Sofio en 1924 kaj tiam faris paroladon pri Esperanto.
Boris ATANASOV (cirile Борис Атанасов, naskiĝis en 1927, mortis en decembro 1993) estis UEA-fakdelegito pri juro en Bankja (Bulgario) kaj prezidanto de la loka societo.
B
[redakti | redakti fonton]Jaakov BEĤAR (cirile probable ne Яаков, sed Яков Бехар, naskiĝis en 1904, mortis en 1993) estis Esperanto-aktivulo en sia naskiĝurbo Pazarĝik (Bulgario) kaj poste en Israelo, prezidinto de Esperanto-Ligo en Israelo.
Petko BONEV (cirile Петко Бонев, naskiĝis en 1921, mortis la 24-an de septembro 1999) estis multjara membro de la internacia Esperanto-movado, longtempe UEA-delegito en Stara Zagora, eks-estrarano de Bulgara Esperanto-Asocio kaj fakdelegito de UEA pri turismo, gastigado kaj kemio.
D
[redakti | redakti fonton]Kosta Danĉev (mortis 1921) estis esperantisto en Karlovo.
Gacka Al. Daslova (mortis la 27-a de majo 1923) estis esperantistino en Loveĉ[2] edzino de Al. Daskalov.
Stojan Dilsizov (naskiĝis 1909?; mortis la 3-a de januaro 1927) estis esperantisto en Berkovica.
Metodi Ivanov DIMITROV (cirile Методи Иванов Димитров, naskiĝis en 1921, mortis la 9-an de oktobro 1998) estis multjara prezidanto de la Esperanto-societo "Radio" en Pazarĝik, Bulgario.
Veselin DIMITROV (cirile Веселин Димитров, naskiĝis la 22-an de septembro 1937) estis bulgara esperantisto en Mezdra, pioniro kaj fondinto de la loka Esperanto-Societo. Estis la lasta prezidanto de la Societo "Nikola Jonkov Vapcarov".
Radka Stefanova Dilova (cirile Радка Стефанова Правчанска - Дилова, naskiĝis la 11-an de februaro 1934, mortis 59-jara la 4-an de majo 1993 en Sofio) estis bulgara esperantisto en Mezdra, pioniro kaj fondinto de la loka Esperanto-Societo "Nikola Jonkov Vapcarov". Estis multjara prezidanto de la Societo kaj gvidas multajn Esperanto-kursojn.
Panju Dragnev (mortis junio 1925) estis esperantisto en unua duono de 20-a jarcento.
G
[redakti | redakti fonton]Georgi Gaŝevoki[3] (aŭ Georgi Gaŝeveski[4]). estis bulgara esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.
Verkoj:
- Legolibreto por novaj esperantistoj. Eld. Esperanta-Presejo Kulturo, Sofio, 1933/1938.
|
- Esperanto-Bulgara Frazaro. 1935.
Dmitri GAVRIJSKI (cirile Дмитри Гаврийски, naskiĝis en 1878, mortodato nekonata) estis bulgara doktoriĝinta instruisto, publicisto, oratoro kaj esperantisto. Naskiĝinte en vilaĝo Gradiŝte, Sevlievsko, la plejparton de sia vivo li pasigis en Sofio. Li verkis kaj eldonis broŝuron bulgare: "Esperanto venkos la mondon" kaj paroladis pri Esperanto. En sia komerca gimnazio li enkondukis Esperanton.
Ĥ
[redakti | redakti fonton]Simeon St. ĤESAPĈIEV (cirile Симеон Ст. Хесапчиев, naskiĝis la 16-an de aprilo 1910 en Sevlievo) estas bulgara esperantisto. Li studis slavan filologion, kaj estis redaktisto de Bulgara Esperantisto inter la jaroj 1931 kaj 1933. Multfoje li prelegis pri Esperanto, precipe en gimnaziaj rondoj, kaj verkis prilingvajn artikolojn.
J
[redakti | redakti fonton]Minĉo Janaĉkov (mortis la 12-a de julio 1923) estis bulgara esperantisto en vilaĝo Skrinjano, Provinco Kjustendil.
Jordan JORDANOV (cirile Йордан Йорданов, naskiĝis en 1928, mortis komence de aŭgusto 1992 en Sofio) estis fondinto de la Internacia Esperanta Kursejo en Pisanica (Bulgario) kaj prezidis unu el la Esperanto-societojn en Sofio.
K
[redakti | redakti fonton]Teodor KANEV (cirile Теодор Канев, naskiĝis la 1-an de marto 1881 en Kalofer, mortodato nekonata) estis bulgara esperantisto kaj sekretario de la komerco-industria ĉambro en Sofia. En la bulgaran li tradukis interalie la Esperanto-lernolibron de Théophile Cart. En 1911 li transiris al Ido kaj en 1922-23 provis organizi landan Ido-movadon, sed sen daŭra sukceso.
Rajna KASABOVA (cirile Райна Касабова, naskiĝis en 1900, mortis komence de aprilo 1993 en Ŝumen, Bulgario) estis UEA-fakdelegitino pri instruado kaj turismo.
Ivan KIRĈEV (cirile Иван Кирчев, naskiĝis en 1923, mortis la 29-an de aprilo 1999 en Razgrad) estis fondinto kaj prezidanto de la Esperantista Kulturdomo D-ro Ivan Kirĉev en Razgrad en kiu oni organizis kunvenojn, belartajn vesperojn, literaturajn konkursojn kaj esperantlingvajn teatraĵojn[5]. Li estis honora membro kaj eks-estrarano de Bulgara Esperanto-Asocio, iama delegito de UEA kaj honora urbano de Razgrad - interalie pro tio ke li estis ĉefkuracisto kaj direktoro de regionoa malsunelejo kaj pro siaj meritoj kiel verkisto en Esperanto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bulgara Esperantisto, j05 n01 sep. 1923
- ↑ Bulgara Esperantisto, j.5 n01 sep. 1923
- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 338, Junio (1933)
- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 361, Majo (1935)
- ↑ (eo) Ivan Minĉev, Vivis tiaj homoj, "Voce del centro Esperantista Piceno-Ascoli Piceno, n-ro 344, p. 13, ecembro 2006,
Nano KJUĈUKOV (cirile Нано Кючуков, naskiĝis en 1919, mortis en 1999 en Sofio) estis bulgara esperantisto. Li servis kiel estrarano (1964-74) kaj vicprezidanto (1975-88) de Bulgara Esperanto-Asocio, kaj LKK-vicestro de du Universalaj Kongresoj (Sofio, 1963 kaj Varna, 1978).
Panajot KOLEV (cirile Панайот Колев, naskiĝis en 1892 en Sofio, mortodato nekonata) estis bulgara esperantisto kaj liberprofesiulo. Pasante sian vivon en la naskiĝurbo Sofio, li tie gvidis multajn kursojn. Interalie li estis la unua lektoro de Esperanto en la ŝtata blindula instituto en Sofio, kaj organizis la laboristan Esperanto-movadon en Bulgario.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- multaj mencioj pri la movada agado de Panajot Kolev en la detala sociologia eseo Bulgarien: Esperanto-Propaganda im Namen des Patriotismus und Nationalismus, für Sozialismus und Kommunismus ("Bulgario: Esperanta propagando en la nomo de patriotismo kaj naciismo, por socialismo kaj komunismo") de Andy Künzli
L
[redakti | redakti fonton]Tinka LAKOVA (cirile Тинка Лакова, naskiĝis en 1907, honora membro de Bulgara Esperanto-Asocio kaj gvidinto de ties virina sekcio, parolistino de la iamaj Esperanto-elsendoj de Bulgara Radio, mortis decembre 1995 en Sofio.
Lalju C. LALEV (cirile Лалю Ц. Лалев, naskiĝis en 1922, mortis la 8-an de februaro en Trojan, Bulgario) estis iama UEA-delegito.
Boĵidar LEONOV (cirile Божидар Леонов, estis prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio (bonus aldoni en kiuj jaroj ekzakte). En la oficperiodoj 1971-1974 kaj 1974-1977 li reprezentis sian landan asocion en la Komitato de UEA. Profesoro kaj habilitiĝinta doktoro, li poste interalie en 1981 kaj 2004 per prelegoj partoprenis en la Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST). Li estas rektoro de la privata "Internacia Universitato Karlovo", kiu instruas ankaŭ en Esperanto, pro kio la lingvo estas deviga studobjekto, kaj funkcias kiel prezidanto de la bulgaria sekcio de la politika movado Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE). En la kongresa libro de la Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) de 1981 publikiĝis lia eseo "Bazaj principoj de scienc-teknika kaj patent-teknika informado". Li ankaŭ aktivis en la kampoj de kristanismo, ortodoksio, patentoj kaj internacia juro, turismo, ekologio, kaj edukado.
Li estis iniciatinto kaj organizanto de ununuraj en la mondo Simpozioj por Apliko de Esperanto en Profesia Agado (AEPA), kiujn partoprenis tiel fakuloj esperantistoj, kiel same fakuloj neesperantistoj el multaj sciencaj fakoj kun samtempa tradukado de iliaj referaĵoj en kaj el Esperanto. Tuj post ili okazadis ankaŭ religiaj seminarioj “Religio kaj Esperanto”. La AEPA-simpozioj por unua fojo en la mondo enkondukis Esperanton en la sciencon por neesperantistoj kaj lia laboro estis rekonita de la Vicprezidento de la Respubliko Bulgarujo s-ino Margarita Popova, kaj li estis distingita per speciala diplomo de la Prezidentejo. Li estis same refondinto de la Internaciaj Festivaloj de E-Parolo kaj Kanto, kiuj okazas ĉiuprintempe en la komenco de aprilo[1].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (eo) Johan Derks, Kroniko de Balkanio - Antologio de Balkana Verda Stelo 2015 - 2017, paĝo 24
M
[redakti | redakti fonton]Ĥristo MANOLOV (cirile Христо Манолов, naskiĝis en 1915, mortis la 23-an de novembro 2001) estis bulgara esperantisto kaj fondinto de Esperanto-societo "Ĥristo Kozlev" en Polski Trambeŝ, Bulgario, instruisto, membro de BES kaj MEM.
Dimitr Matrov (mortis en junio 1925) estis bulgara esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.
Ivan Mihailov (naskiĝis 1904?; mortis la 28-an de julio 1927) studento, estis esperantisto en Randomir, kies loka grupo li estis unu el la fondintoj.[1]
Stanka G. Mirĉeva (naskiĝis 1904?; mortis la 12-an de januaro 1925) instruistino, estis esperantistino en Nova Zagora.
Stefan MLADENOV (cirile Стефан Младенов) estis bulgara doktoriĝinta universitata proforo de kompara lingvistiko. Amiko de la movado pri internacia lingvo, speciale de Esperanto, li skribis bone informitajn kaj favorajn artikolojn pri ĝi.
N
[redakti | redakti fonton]Aleksander Nakov (persona nomo ankaŭ transskribebla Aleksandar, cirile Александър Наков, (Q107552016) naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1919 en Kosaĉa, regiono Pernik, 10 novembro 2018 ) en sia junaĝo laboris kiel ministo en Pernik. En 1937 li iĝis anarkiisto kaj komencis sian agadon en tiu movado kaj per esperanto. Li estis malliberigita de la faŝisma ŝtato en 1941 kaj de la komunisma reĝimo en 1948. Li membris en Bulgara Esperanto-Asocio kaj kunlaboris kun la revuo Bulgara Esperantisto.
Georgi St. Nenov (mortis la 4-an de Julio 1924) estis esperantisto en vilaĝo Zlatica [2]
Georgi NIKOLOV (cirile Георги Николов, naskiĝis la 7-a de januaro 1883 en Sofio, loĝis samloke, mortodato nekonata) estis bulgara ĝardenisto-pejzaĝisto kaj esperantisto. Li estis kunredaktanto de la revuo Unua Paĝo inter la jaroj 1904 kaj 1906, kaj aginto ĉefe en la unuaj jaroj de la 20-a jarcento.
Nikola NIKOLOV (cirile Никола Николов, naskiĝis en 1926, mortis la 29-an de oktobro 1992 en Sofio, Bulgario) estis dumviva UEA-membro, fakdelegito pri turismo. Lia merito estas la konstruo de Domo Esperanto en la montaro Vitoŝa.
P
[redakti | redakti fonton]Metodi D. PANĈEV (cirile Методи Д. Панчев, naskiĝis en 1911, mortis la 25-an de aŭgusto 1991 en Sofio) estis dumviva membro de UEA.
Mara Pavlova (mortis la 15-a de marto 1925) instruistino, estis esperantistino en Pazarĝik.
Georgi Penĉev (mortis 1921) estis esperantisto en Tirnovo, kies loka grupo li estis estrarano.
Nelli Penciova estis esperantistino en Bulgarujo en la unua duono de 20-a jarcento. Ŝi partoprenis beleckonkurson en la UK 1929.
Penju Valev (mortis en junio 1925) estis esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.
Angel Petkov (naskiĝis 1905?; mortis la 5-a de februaro 1925) estis estrarano de loka gruko en Leliĉeri[3].
Ilia Silvestriev PETKOV (persona nomo ankaŭ transskribebla Ilija, cirile Илия Силвестриев Петков, mortis 78-jara la 26-an de julio 1959 en Sofio) estis bulgara esperantisto en Ŝumen, pioniro kaj fondinto de la loka Esperanto-Societo "Vekiĝo".
Nikola Petkov (mortis la 24-a de marto 1925) instruisto, patro de Simeon Petkov, estis esperantisto en Sofio.
Radi N. Popov (mortis 19-an de decembro de 1921 en Pleven) estis esperantisto en vilaĝo Tvardica (Novozagorsko)[4].
Stefan Pravov (mortis la 30-an de junio 1925) estis estrarano de loka grupo de Kilifarevo [5].
Marin Prepinov (mortis en junio 1925) estis esperantisto en unua duono de 20-a jarcento.
Q
[redakti | redakti fonton]R
[redakti | redakti fonton]S
[redakti | redakti fonton]Simo P. Simov (mortis la 19-a de januaro 1922) estis esperantisto en Pleven, kies loka grupo li estis prezidanto.
Ŝ
[redakti | redakti fonton]Ivan ŜIVAROV (cirile Иван Шиваров, naskiĝis en 1901, mortis la 22-an de aprilo 1993 en Plovdiv) estis honora membro de Bulgara Esperanto-Asocio, kursgvidinto, redaktoro de dulingva informbulteno, aŭtoro de artikoloj kaj de la libreto Mia trezorejo (1986).
Aleksandar "Saŝa" Ŝivarov (cirile Александър respektive Сашо Шиваров, naskiĝis en 1974 en Varna) estas bulgara esperantisto kaj ekonomikisto, specialiĝinta pri internaciaj mediprotektaj programoj. Li aktiviĝis kiel esperantisto komence de la 1990-aj jaroj, kiel studanto en Varna, kunorganizis la Internacian Junularan Kongreson de TEJO de 1993 en Vraca, aktivis en la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO kaj - flue parolanta interalie la anglan, germanan kaj rusan - reprezentis TEJO-n en pluraj nesperantistaj konferencoj de internaciaj junularaj kaj kulturaj neregistaraj organizaĵoj. Nun li laboras en sia hejmurbo kiel universitata docento.
T
[redakti | redakti fonton]Kina V. Tabakova (mortis la 27-an de januaro 1922) estis esperantistino en Gabrovo. Ŝi estis edzino de Vasil Tabakov[6].
Ivan TANEV PEEV (cirile Иван Танев Пеев, naskiĝis en 1921, mortis la 20-an de oktobro 1994) estis vicprezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio kaj multjara prezidanto de unu el la Esperanto-societoj en Sofio.
Vladslav Tilev (mortis 1921) lernanto, estis esperantisto en Tatar-Pazarĝik.[7]
Ivan Topalov (mortis en Junio 1925) estis esperantisto en unua duono de 20-a jarcento.
Subleŭtenanto Georgi Trajĉev (mortis 1923) el Kjustendil estis bulgara esperantisto mortigita en Sofio pro politikaj kaŭzoj[8]
Z
[redakti | redakti fonton]Zahari ZAHARIEV (cirile Захари Захариев, ankaŭ latinliterigebla ortografie Zaĥari Zaĥariev, sed kutime li mem en publikaĵoj uzis la formon Zahari Zahariev), estis aktiva esperantisto de la epoko inter la unua kaj dua mondmilitoj. Interalie plurajn jarojn li estis redaktisto de la revuo Bulgara Esperantisto. En 1926 li publikigis la gramatikan verkaĵon Esperanta sintakso en la bulgara kaj Esperanto, kaj en 1928 el la rusa lingvo tradukis la verkaĵon Pensoj de Lev Tolstoj pri la perforto, milito kaj revolucio. Elektitaj el liaj verkoj, taglibroj kaj leteroj de Valentin Bulgakov, kiun en Enfield, Middlesex, Anglio publikigis la Internacio de Militkontraŭuloj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bulgara Esperantisto j.08 n.05-06 jul. 1927
- ↑ Bulgara Esperantisto, j06 n02 okt. 1924
- ↑ Bulgara Esperantisto, j06 n05 jan-feb 1925
- ↑ Bulgara esperantisto jk. 03/ n7 jan 1922
- ↑ Belga Esperantisto, j06 n11-12 jul-aŭg 1925
- ↑ Bulgara esperantisto j03 n07 jul 1921
- ↑ Bulgara esperantisto j02 n09 jul 1921
- ↑ Bulgara esperantisto j04 n12 aŭg 1923