Federacia vojo 49

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Germana federacia vojo 49)
Federacia vojo 49
Bundesstraße
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 317 km
Landoj: Hesio,
Rejnlando-Palatinato
Mapo
Foto
la federacia vojo 49 apud Neuhäusel
la federacia vojo 49 apud Neuhäusel
la federacia vojo 49 apud Neuhäusel
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
Paso de strato
Map
vdr

La federacia vojo 49 - germane Bundesstraße 49 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas 317 kilometrojn tra la federaciaj landoj Hesio kaj Rejnlando-Palatinato. La plej norda punkto estas la komunumo Alsfeld kaj la plej suda la komunumo Langsur ĉe la limo al Luksemburgo.

Signifaj urboj survojaj estas Gießen, Wetzlar, Weilburg, Limburg an der Lahn (noton vidu sekve), Montabaur kaj Koblenz: tie kruciĝas unue la federacia vojo 42 Bonno-Darmstadt, poste transpontiĝas la Rejno, tuj okcidente de la rivero kruciĝas la federacia vojo 9 Kolonjo/Bonno-Germersheim/Lauterbourg en Alzaco, kaj post 12 kilometroj ĉe la bordo de la rivero Mozelo ankoraŭ ĉe granda ponto super la rivera valo konektiĝas la .

Poste la vojo 49 plu vojas kontraŭ la fluo de la rivero Mozelo al Cochem, forlasas la riveran valon direkte al Wittlich kaj Trier (Trevero, ankaŭ pri tio noton vidu sekve). Post trapaso de la urbo Trevero venas ankoraŭ Igel (Mozelo) kaj la limtrairejo Langsur/Wasserbillig: de tie la luksemburga aŭtovojo 1 plugvidas al Grevenmacher. Inter Limburg an der Lahn kaj Montabaur la vojo estas anstataŭata per la germana aŭtovojo A3, kaj poste inter Wittlich kaj la orienta rando de Trier (Trevero) ĝi ankoraŭfoje estas anstataŭata per la germana aŭtovojo A1 je 21 kilometroj, kaj poste la urba aŭtovojo A602 de Trevero, kiu entute nur longas 10 kilometrojn. En la informkesta mapo dekstre tiuj du aŭtovojaj partoj estas markitaj blue, dum la "normala" federacia vojo estas markita ruĝe.

en Langsur ĉe la limo al Luksemburgo finiĝas la vojo