Gherla [gerla] (hungare: Szamosújvár [samoŝu:jva:r], Gerlahida, Örményváros; germane: Neuschloss, latine: Armenopolis), estas urbo en Rumanio ĉe la rivero Someșul Mic nordoriente de Cluj-Napoca. Administre apartenas al ĝi Băița, Hășdate, Silivaș. Gherla estas ĝemela al Forchheim (Germanio), kaj estas viglaj kontaktoj inter la esperantistaj grupoj en la du urboj.
Historio
Ĝi estis unue menciita skribe en 1291. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szolnok-Doboka vármegye). Ĝi estas la iama centro de armenoj en Transilvanio, kiuj aperis en la urbo en 1672. En ĝia prizono multe da politikaj malliberuloj suferis dum la komunista diktaturo.