Oberwil ĉe Büren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gmeinholz)
Oberwil ĉe Büren
Blazono de Oberwil ĉe Büren
Blazono de Oberwil ĉe Büren
Blazono de Oberwil ĉe Büren
Preĝejo de Oberwil ĉe Büren
Preĝejo de Oberwil ĉe Büren
Preĝejo de Oberwil ĉe Büren
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Büren
Koordinatoj  47° 7′ 50″ N 7° 24′ 25″ O / 47.13056 °N, 7.40694 °O / 47.13056; 7.40694 (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 50″ N 7° 24′ 25″ O / 47.13056 °N, 7.40694 °O / 47.13056; 7.40694 (mapo)
Areo 6,72 km²
Alteco 488 m super marnivelo
Poŝtkodo 3298
Komunumkodo 0391
Mapo de Oberwil ĉe Büren
Mapo de Oberwil ĉe Büren
Mapo de Oberwil ĉe Büren
vdr

Oberwil ĉe Büren (en la germana lingvo Oberwil bei Büren) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Büren kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 800 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Oberwil ĉe Büren situas en la Berna Lagolando, proksimume 15 kilometrojn oriente de la urbo Bielo kaj 10 kilometrojn sudokcidente de la urbo Soloturno, sude de la montoĉeno de Bucheggberg. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Oberwil ĉe Büren la setlejoj Talmüli, Wilhof kaj Gmeinholz.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,72 km², de kiuj 35,7% estas kovritaj de arbaro, 55,9% servas por agrikulturo kaj 8,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Oberwil ĉe Büren limas en nordo al Rüti ĉe Büren, en oriento al Gossliwil (SO), en sudoriento al Lüterswil-Gächliwil (SO), en sudo al Biezwil (SO), en sudokcidento al Schnottwil (SO), kaj en okcidento al Büren ĉe Aro.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Oberwil ĉe Büren situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La vojo atingeblas per la vojoj n-ro 1309 de Büren kaj Rüti ĉe Büren kaj 1312 de Gossliwil kaj Schnottwil. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 troviĝas proksimume 6 kilometrojn sudokcidente apud Büren ĉe Aro. Per poŝtaŭtolinioj al Büren ĉe Aro, Schnottwil kaj Zollikofen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de la komunumo Oberwil ĉe Büren datiĝas el la jaro 1236 kiel Oberwile. Dum mezepoko Oberwil ĉe Büren apartenis al la Senjorujo Strassberg, kiu kiu ĝi en la jaro 1388 fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Berno kaj en la jaro 1393 estis atribuita al la Voktejo Büren.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]