Gotika rokmuziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gotika roko)
Koncerto de bando Bauhaus.

La gotika rokmuziko arigas muzikistojn kaj iliajn produktaĵojn kiuj disvolviĝas ene aŭ rande de la gotika movado.

Ĝi estas muzikinklino parenca al muzikĝenroj kiaj alternativ-muziko, elektronika muziko,nova ondo, malvarma ondo, industria muziko, malluma ondo, etera ondo k.s.

Ĝi estas origine okcidenteŭropdevena fenomeno kiu, kvazaŭ nigra fenikso, elstariĝis el la cindroj de la forbruligita punkmovado okaze de la forpaso de Ian Curtis, kantisto de Joy Division, kaj renkontis sian oran periodon dum la 1980-oj precipe en Britio kun fundamentaj muzikgrupoj kiel interalie The Cure, The Sisters of Mercy, BauhausSiouxsie and the Banshees. Ĝi estis aparte influita de la londona noktoklubo Batcave kiu naskis sian propran samnomitan muzikĝenron kies ĉefgrupo estas Alien Sex Fiend. Post momenta malvigliĝo komence de la 1990-oj, germandevena malluma ondo kaj belgdevena Electronic Body Music (EBM) venis veki la movadon. Ĝi nun pluekzistas ambaŭflanke de atlantiko kaj plimalgrandmezure en orienta Azio dank' al grupoj kiuj provas krei siajn proprajn stilojn inspiriĝante de la «prauloj» de la 1980-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Screamin' Jay Hawkins

Dekadenca, glama, nigra, malsana, premanta la doloropunkton, rokmuziko ne vicatendis ĝis la 1980-oj por kunfandi kun la malluma flanko de la Forto: Hoochie Coochie Man, Voodoo child, Fortune teller, Seventh son, Me and the Devil Blues... per si mem parolas la titoloj. Jam la makabra humuro de Screamin' Jay Hawkins, kaj liaj troaj spektakloj, enscenigantaj ĉiajn tipojn de amuletoj, fetiĉoj, mortkapoj, ĉerkoj kaj kantantaj la faman I put a spell on you, oscilantaj inter kabareda valso kaj bluso. La tohuvabohuo de Jay jam antaŭavertis sian Nov-Orleanan publikon pri ĉeesto de movado kiu poste senbride plagos, kaj tuj generos eŭropajn konkurantojn: Screaming Lord Sutch en BritioHector en Francio. Du fantaziemaj fanfaronuloj kies tualeto aspektis kiel infanvorula ĝentlemano, ornamitaj je basko, gamaŝo, cilindro, kaj kiu moviĝas nur per ĉerkoveturilo. Iliaj kantoj temis pri Ĵakvo la Buĉisto, ilia rokmuziko estis peza kaj sovaĝa, kaj ili pretervole favoris plumbitan ritmon kaj minoran agordon. Jes, ĉiujn tiajn artistojn Boris Vian, Nick CaveMarilyn Manson nun bombaste citas.

Post-1960-oj[redakti | redakti fonton]

Post sopiroj pri floroj, libera amo kaj vigla konscio, la mirindega impulso kiu plirapidigis la historion dum la 60-oj, subite ŝanĝiĝas al malbonaj vibroj. Muziko kiel vestoj, diskokovriloj aŭ gitarsonoj, ĉio ŝajnis odori je sulfuro. Jam psikedeleco estis forviŝita. Kaj la roksteluloj sin pelis por aŭdi la belajn predikojn de Anton LaVey. The Rolling Stones kantis Sympathy for the devil dum iliaj umikinoj randvagis sorĉarton. Jimmy Page ne hezitis aĉeti la nobeldomon kiun bienis Aleister Crowley, kaj tie troni.

Sed la simbolaj muzikgrupoj malkaŝe obskuraj kaj gotikaj estas Black Sabbath kaj Black Widow. La unua estis la plej grava dum la dua estis la plej ekstrema. Scene, tiuj ĉi sin allasis simii diablomeson, kun spadoj kaj senvestitaj virinoj. Ĝiaj muzikaĵoj estis akompanitaj de fluto, fantoma ĥoro kaj vodua drumo, kiu ŝajnis ĉion ŝuldi al la Symphonie fantastique de Hector Berlioz. Tiel, ĝia Come to the Sabbath aŭguris la filmmuzikon de John Carpenter kiel la stilon Batcave. Ve! Finfine, ili estis rigarditaj nur kiel modo kaj do rapide fariĝis ela.

Sab, siaflanke, eltrovis pezan rokmuzikon kaj atmosferan metalon. Dank' al ilia verko eblas nun aŭskulti nigrmetalon, mortmetalon ktp... kvankam Ozzy Osbourne kaj liaj kamaradoj ne jam suspektis tion.

Samepoke, Deep Purple kantis Black night, la ĝenanta KD-kovrilo de Pious bird of good omen (Fleetwood Mac) afiŝis ŝokeman gravedan monaĥinon, klorida kreitaĵo frontpaĝis Valentyne Suite de Colosseum, furoris I walk on gilded splinters de Dr John poste rekantita de Marsha Hunt, Donovan kreis Season of the witch poste ilustrita de ĉiuj, ekz Julie DriscollAl Cooper, kaj fine la Beatles lanĉis Abbey Road, kiu ŝprucigis lacan kaj pezan sentaĵon, kvazaŭ adiaŭo al la grupo mem kaj al finiĝanta magia jardeko.

Tiam plenrekte ricevis la gotan skurĝon la ŝmirita rokmuziko kaj kelkaj maturiĝantaj punkoj, kiel la juna Dave Vanian, estonta kantisto de Damned kaj seksalloga kopio de Bela Lugosi. Ĉia peono estis lokita por ke dek jaroj poste, laŭ la impetado de Damned, trafe, la gota rokmuziko, tia kian oni nun komprenas, ĝermis ĉe la Batcave.

De postpunko al gotiko[redakti | redakti fonton]

Eĉ se malluma emo ekzistis de pli ol jardeko, fakuloj hodiaŭ ĝenerale datas la komencon de gotika muziko ĉirkaŭ 1979 en Britio. Tony Wilson, fondinto de la muzikeldonejo Factory Records, estis unu el la unua taksi la roka grupo Joy Division kiel «gotika», termino ĝis tiam pli kunligata al jarcent-aĝa literaturo ol al moderna muziko. La kunuloj de Joy Division tamen neniel zorgis pri siaj eksteraĵo, tiom grava identigmaniero ĉe la venonta movado, sed la muziko de Ian Curtis, en nur du albumoj, estis distingeble fantoma, plumba, malvarma kaj seniluzia, antaŭsciigante lian memmortigon en 1980. La ceteraj grupanoj poste fondos New Order, sed ĉiam konservi gotikan sonon.

Siouxsie and the Banshees

Samepoke Siouxsie Sioux de Siouxsie and the Banshees, punkdevena grupo formita fare de ŝatantoj de The Sex Pistols, estis la unua, ja antaŭ Robert Smith, kiu popularigis la tipan gotikan eksteraĵon, dum sia muziko, kvankam ne tre malluma, forte influis la movadon. Ŝi turneis kun Robert Smith, frontulo de The Cure, kaj grade tiu ĉi gotikiĝos, tiom veste (Smith iĝas vira respondaĵo al Siouxsie, en pli ĉifa kaj hirta) kiom muzike, ekde sia dua albumo.

Iel simila al Joy Division parolante pri sono kaj humoro, Bauhaus (kiu debute nomiĝis Bauhaus 1919) ankaŭ naskiĝis ĉirkaŭ tiu tempo. Muzikumante laŭ la modelo de David Bowie, ili vere ekcelis mallumen sub la influo de Gloria Mundi, kun kiu Bauhaus koncertis. Fine de 1979, la unuopaĵo Bela Lugosi's Dead kiu aludas la bazon de la gotika mito fariĝas funebra himno de la frua gotika movado.

Puŝpeliĝas influoj[redakti | redakti fonton]

Robert Smith de The Cure ludas koncerte.

Jam, kore de la 1980-oj, la ora erao de la grupoj klasifikitaj en la gota ĉionmetejo (kiun cetere ne jam tiele nomiĝis), la subfluoj estis legiaj: Estis tiuj kiuj amindumis la novondon la sintezilojn, la frostan kaj deprimeman sonaron kiel The CureThe Creatures, flankprojekto de Siouxsie kaj de Budgie, batisto de The Banshees. Pli tondreme, la ŝtonrokaj adeptoj roras je diversaj gradoj de kredindeco. Inter ili, Southern Death Cult (poste epitomigita Death Cult kaj fine The Cult), kies ekstravaganta estro Ian Astbury, frapaltira pozulo maskita kiel flagra pirato, alproksimiĝis punko, peza goto kaj iomete histeria metalo. Same kiel por la desperadoj Fields of the Nephilim, kiuj aldonis eron da suka psichobilly al ilia aspekto de elinfera kaŭbojo. Sed oni devas atendi ĝis 1986 por aŭskulti The Mission, fama grupo kiu kombinas goton kaj ŝtonrokon. Inspirante de The Sisters of Mercy kaj de Led Zeppelin, ili alpropriĝis la sinteno de laŭmodaj noktaj trampoj kaj la stilo de bombastaj paroloj. Samkategorie, kvankam pli disonanca, la kaliforniaj provokuloj Christian Death ankaŭ trafis la eŭropan publikon. The Cramps, alia usondevena muzikistaro, neniam sin ŝaĝis de gota etiketo. Tamen, je la komenco, oni ja flaris haladzojn da gota influo, pririgardante ilia sinteno kvazaŭ ĵus elfositaj vampiroj, kaj iliaj kantoj ĝisgorĝe plena je nigra humuro. En 1982, ili heredas de foraj anglaj parencoj: Alien Sex Fiend, kunportita de koraka paro kunigita per la sanktaj ligoj de edzeco. Ĉe la gefiuloj Nik kaj Mrs Fiend, oni ankaŭ aplikas la funebran humuron per albumtitoloj kiel Who's been sleeping in my mind?, kaj per ginjolaj videooj kiel Horreur light.

Areto da grupoj venos pli kaj pli riĉigi la subgrundan obskurkulturon, kiel la dekadencaj Sex Gang Children, la nederlandaj Clan of Xymox, la elektro-industriaj Skinny Puppy kaj ceteraj Dance Society, Gene loves Jezebel, Flesh for Lulu, All About Eve, Play Dead... kaj la subĝenroj eksponenciale komplikiĝas kaj miksiĝas: elektro-industrio, elektro-dark, dark-industrio, EBM (electronic body music), metalo-goto, metalo-industrio, ŝvebvoĉo (heavenly voices)...

Estis do ekspektebla ke post la gotdiluvemaj 1980-oj, la afero simpliĝus ekde 1990, kaj ke la gota "modo" lante svenus kvazaŭ efemera kaj omena blinko. Efektive, okazis ondokavon kiam la stelbandoj trafis turmentojn, splitis, aŭ sin turnis al novaj sonaj horizontoj. Sed post nedaŭra spleno, la lozita movado sukcesis revigliĝi kaj naski aliajn avatarojn. Eble lacita de la spektremaj voĉoj de la Batcave, de la eteraj impetoj de la ŝvebmuziko aŭ de la torturaj gitaroj de la mortroko, elektronika muziko, kiu delonge kaŝkaŭris en alternativ-muzika ero, subite ŝprucis kaj renovigis la ĝenron kiu loziĝis pro troa organikemo. Do, Skinny Puppy, Front Line AssemblyFront 242, kiu senhaste pluiris marĝene de la gotaj herooj, fariĝis la pruaj figuroj de la elektronika renoviĝo kiu plugos profundan sulkon, per kiu nenombreblaj bandoj sukcesiĝos.

The Dresden Dolls

Nu, el tiu nesondebla gota interplektaĵo, kelkaj tamen sukcesis elfari la bonan miksaĵon, taŭgeje kaj taŭgtempe. Kaj kape de tiu saĝa ĝenr-muldilo alvenas Marilyn Manson, evidente. Per vendologia senco tiom akra kiom tiu de Madonna, la fama MM, eĉ nomate perfidulo, ĉerpis el ĉiaj fontoj elementoj kiujn li digestis por prezenti ĝin al usona publiko kiu sendube nur postulis surpriziĝi kaj eĉ ŝokiĝi. La gota movado tiam ekrigardis la novan komercan dispistulon oblikve. Kiam ajn oni aludas gotmovadon al personoj kiuj ne fakas tiumedie, ili respondos Marilyn Manson. La gotŝatantoj, kiuj sekvis la unuajn jarojn kies steluloj, kvankam rigardita kulte de la ŝatantoj, stumblis kiam ili aŭdacis aventuri ekster la subgrundaj tuboj, sentis Manson kvazaŭ maldolĉan pilulon trudglutenda. Pro tio, post konkeri usonajn junulojn kiu aparte ĝojas aŭskulti la "kantisto, kiun la gepatroj malŝategas", la malriverencema internacia gotulo provis konkeri la puristajn gotojn. Tion li finfine fiaskis (ĉe la pli ol 15-jaruloj, ĉiaokaze), sed lia daŭrema furoro tamen lin regalis de iugrada respekto. Estas Trent Reznor kiu impulsis la manson-an karieron, sed estas ankaŭ li kiu fariĝis poste sia plej intima rivalo. Trent Reznor, tiu estas la viro kiu kapulas Nine Inch Nails (NIN) kiu, same kiel Manson, devenas de la saĝa ĝenr-muldilo inter gota, metala kaj industria muziko. Sed Reznor, eĉ se li ne igas la saman furoron, gajnis la nekoncepteblan veton arigi dum siaj spektakloj ambaŭ la subgrundajn adeptojn kaj la pli popularaj tavoloj da publikoj. Nu, Reznor bone aplikis la ĝeneralajn trajtojn de sia personeco al sia sona verko: neantaŭvidebla, kompleksa, turmentita, teksturita kaj molkora.

Tutmalsame, The Dresden Dolls kreas mirindan furonron post aperigi nur du albumoj. Veras ke Amanda Palmer kaj Brian Viglione, dank'al sia formulo piano/kanto/perkutiloj ofertas unikajn kaj teatremajn prezentojn kiuj lasas neforviŝablajn spurojn pro ilia apartigeco kaj talento. Fresdate turneante kun NIN, la jam kulta paro sperte miksas kabaredan manieron kaj dezajnon kun punkan muzikon je entuziasmiga ritmo, por doni tre gotan rezulton.

Resume, post la eksplodo de la movado dum la 1980-oj, la elektronika renaskiĝo dum la 1990-oj, oni nun ĉeestas en la 2000-oj revenon al la sonaro de la 80-oj. La kultaj grupoj (Bauhaus, The Sisters of Mercy...) rekomencas muziki kaj novigi post dek jaroj da silento, fortigita de ilia eksperimento kaj ilia ankoraŭ vigla famo. Oni faras novon per malnovo kaj malnovon per novo, kaj novaj bandoj senpaŭze burĝonas kiel Cinema Strange, Bloody DeadSexy ant the Vanishing... kaj la movado senĉese evoluas kaj maturiĝas. Tamen, post tri jardekoj da vivado, gotmuziko rajtas plengorĝe klami: "goto ne estas nura modo".

Diferenco inter punko kaj gotiko[redakti | redakti fonton]

Kio estas la diferenco inter punko kaj goto, la du subkulturaj fluoj kiuj siatempe furoris kaj ŝokadis? Nu, je la komenco de la 1980-oj, okazis turnopunkton en la punka movado: dum la tradiciaj punkoj rapidigis la kadencon kaj densigis la muzikaĵon por daŭri ne pli ol minutoj, konturiĝis nova emo kiu forfonigis adrenalinon malantaŭ malrapida kaj peza etoso, kiu respegulis la anglan ekonomikan marasmon. Ankaŭ ili rankoras kontraŭ la socio, kontraŭ la plenkreskuloj kiuj promesas nur ŝiman maldungecon, kontraŭ la diskoon kun siaj hipokritaj brilaĵoj. Sed anstataŭ ŝrikadi ilian ŝaŭmkoleron kun du agordoj, la gotoj ĝin enmemigas, distilas kaj spicas per frostaj sinteziloj.

Muzikaj subĝenroj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la priparolata epoko kaj ĉu oni parolas larĝasence aŭ striktasence, la difino de la gotika muziko povas multe ŝanĝi laŭ la vidpunktoj. Se precize paroli, oni kutimas citi subĝenrojn kiuj gravitas ene aŭ rande de la gotika universo. Jen kelkaj el ili:

Festivaloj[redakti | redakti fonton]

Britio[redakti | redakti fonton]
Francio[redakti | redakti fonton]
Germanio[redakti | redakti fonton]
Meksikio[redakti | redakti fonton]
Pollando[redakti | redakti fonton]
Portugalio[redakti | redakti fonton]
Usono[redakti | redakti fonton]

Muzikeldonejoj[redakti | redakti fonton]