Granda Ĉina Muro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda Ĉina Muro
Monda heredaĵo

Parto de Granda Ĉina Muro
Lando  Ĉinio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, iii, iv, vi
Fonto 438
Regiono** Azio
Geografia situo 40° 25′ 0″ N, 116° 5′ 0″ O (mapo)40.416666666667116.08333333333Koordinatoj: 40° 25′ 0″ N, 116° 5′ 0″ O (mapo)
Registra historio
Registrado 1987  (n.k. sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO
Granda Ĉina Muro
videbleco de kosmo?

La Granda Ĉina Muro (tradicie: 長城 aŭ simpligite: 长城, Pinyin: Chángchéng), ankaŭ konata en Ĉinio kiel la Murego de dekmil Lioj (万里长城, Pinyin: Wànlĭ Chángchéng), estas antikva ĉina fortikaĵo, konstruita ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis la komenco de la 16-a, dum la dinastio Ming.

La muregon konstruis la ĉinoj, por ŝirmi Ĉinion kontrau la Mongoloj. Ĝin antaŭis kelkaj muroj konstruitaj ekde la 3-a jarcento a.K., kontraŭ triboj el nuntempaj Mongolio kaj Manĉurio.

La murego longas mirigajn 6.700 km, de Shanhaiguan (山海关) oriente, ĉe 40° 00' 09" N 119° 44' 56" E Mapo, al Jiayuguan (嘉峪关) okcidente, ĉe 39° 49' 00" N 98° 18' 00" E Mapo.

Historio

  • La Murego konstruiĝis en kvar ĉefaj etapoj:
  1. 208 a.K. (Dinastio Qin).
  2. 1-a jarcento a.K. (Dinastio Han).
  3. 1138 — 1198 (periodo de la kvin dinastioj kaj dek reĝlandoj).
  4. 1368 — 1620 (de imperiestro Hongwu ĝis imperiestro Wanli de dinastio Ming).

Komencoj de la muro

Proksimume antaŭ 3000 jaroj en la norda Ĉinio la regantoj de multaj konkerantaj reĝlandoj komencis konstrui ĉirkaŭ siaj teritorioj defendajn murojn. En la jaro 221 a.K. princo Jing Ĉeng konkeris ses ĉirkaŭajn ŝtatojn, li proklamis sin kiel unua ĉina imperiestro kaj li donis al si titolon Ĉĥin Ŝ'-Ĥuang-ti. Li detruis ĉiujn murojn lasante nur la murojn nordajn, kiujn li kunligis tiel, por ke ili ŝirmu lian teritorion antaŭ atakoj de hunoj kaj pluaj nomadaj triboj.

En la sekvantaj jarcentoj pluaj regantoj, precipe regantoj de dinastio Ĉĥin (206 a.K. - 220 p. K.) kaj dinastioj Ming (1368 - 1644) alikonstruis kaj disvastigis la muron.

Devigaj laboroj kaj brilaj konstruistoj

Generalo Meng Tĥien, kiun Ĉĥin Ŝ'-Ĥuang-ti komisiis gvidi la konstruadon de la muro, havis je dispono 300.000 soldatojn. Pri unuopaj sektoroj de la konstruejo respondecis apartenantaj komandantoj. Ĉie validis ordono konstrui el lokaj materialoj. Ili finis la konstruaĵon post naŭ jaroj.

Al la devigaj laboroj ili fortiris preskaŭ milionon da laboristoj, multajn el ili dum tio ili perforte forŝiris de familioj. Laboris ĉi tie ankaŭ punitoj kun razitaj kranioj kaj feraj kolumoj, kondamnitaj al longaj punoj de devigaj laboroj en la konstruado de la muro. Ĉi tie estis ankaŭ kleruloj, kiuj malobeis malpermeson de la imperiestro kaj legis "sabotigajn" verkojn, pro puno ĉi tie laboregis ankaŭ maldiligentaj oficistoj. La laboristoj devis labori en malfacila tereno dum ekstremaj klimataj kondiĉoj: somere dum tridek-kvin-grada varmego kaj vintre preskaŭ dum dudek-unu-grada frosto. Ili laboris ĝismorte, ofte sen unusola manĝero.

Eĉ kiam Meng Tĥieng lasis konstrui por la homekipo kaj laboristoj provizigan ŝoseon, nutraĵoj ofte ne venis en la forajn finejojn: portantoj aŭ vendis la manĝaĵon aŭ ili survoje manĝis ĝin. En la paso de la konstruado ĉi tie pereis miloj da viroj - iliajn korpojn ili enterigis apud la muro. Popolaj baladoj kaj kantoj kantas pri suferoj de konstruistoj kaj ili nomas la muron la plej longa tombejo en la modo.

Sur ebenejoj aŭ sur mildaj montetaroj estis uzebla bovtiraj jungilaroj aŭ duradaj veturiletoj, en montaraj regionoj, kie oni konstruis la muron sur nuraj pintoj de krudaj rokoj, ili devis suprenporti la ŝtonojn surdorse aŭ en korboj pendigitaj sur stango. Unu homo portis preskaŭ kvindekkilograman ŝargon. Sur mallarĝaj padoj la laboristoj kreis homajn ĉenojn donante la ŝtonojn el la mano en la manon. Grandajn ŝtonegojn transportis labortrupoj, kies membroj ruligis ilin sur hakitaj arbotrunkoj aŭ ili ŝovis ilin per leviloj post tre malgrandaj eroj de vojo en deklivon ĝis la nura pinto.

En regionoj, kie oni trovis nenian fonton de konstruŝtono, oni konstruis la muron el tavoj de piedtrotita argilo, kiun la laboristoj metis inter la lignaj tabuloj apogitaj per lignostangoj. En sablaj regionoj de dezerto Gobi la muro konsistis el dudekcentimetraj tavoloj de sablo kaj ŝtonetoj, kiujn oni trametis per kvincentimetra tavolo de dezerta herbo kaj branĉetoj de tamariko, kunligitaj en longajn nodojn.

La malfacilaĵoj kun transporto de la nutraĵoj devigis Ĉĥin Ŝ'-Ĥuang-ti-on kulturi sur dezertejoj ĉirkaŭ la muro grenon. Tiun ĉi politikon subtenis ankaŭ la regantoj de pluaj dinastioj, kiuj riparis aŭ alkonstruis la muron. Ĉirkaŭ la muroj ekloĝis kamparanoj, kiuj laboris sur kampoj kaj samtempe ili kreis memdefendon, ili gardostaris kaj laŭbezone ili eĉ batalis. La soldatoj el garnizonoj ankaŭ ricevis malgrandajn kampetojn.

Parto de irigacia sistemo estis kanalo Ĥan-ĉĥü, en kiun proksime de Jin-ĉĥuan en meza parto de la muro alfluis akvo el Flava rivero.

La kamparanoj kaj la soldatoj en unu persono havis taskon kulturi ne nur grenon, sed ankaŭ enplanti fruktoarbojn, por ke unu kultivaĵo povu esti okaze de malrikolto anstataŭigita unu per la alia.

Muro de Mingoj

Granda parto de ĝis nun konservita Granda muro estis konstruita antaŭ 300 ĝis 600 jaroj dum regado de dinastio Ming, plimulte kiel defendremparo kontraŭ restoj de armeoj de mongola dinastio Juan, kiuj post detronigo de tiu ĉi dinastio fuĝis norden. La plej efikajn partojn de la grandega ŝtona kaj brika muro ni trovos inter montpasejoj Tjü-jung-kuan norde de Pekino kaj Ŝan-ĥaj-kuan ĉe la orienta bordo.

Konstruadon de ĉiu sektoro gvidis unu el dek unu fortresoj, de Liao-tung oriente ĝis Ĉang-jie en provinco Kan-su okcidente. La suma nombro de soldatoj en garnizonoj atingis preskaŭ unu miliono da viroj, da laboristoj en devigaj laboroj estis ankoraŭ pli. La soldatoj, gardintaj la muron, havis rangan markigon. La komandoj skribitaj sur tabuletoj aŭ tabuloj portis kuristoj, kiuj enmanigis la informojn al unuopaj lokaj komandantoj.

Se la situacio permesis tion, la brikoj kaj la kalko por la konstruaĵo estis bakitaj en lokaj fornoj proksime de konstruloko. Malgraŭ tio estis necese suprenporti la konstrumaterialon en grandajn altojn. Plimulte faris tion homoj, iam ankaŭ azenoj.

Por la konstruado de la muro estis uzataj ankaŭ grandegaj ŝtontabuloj, kelkaj pezis la tutan tunon. Ĝis hodiaŭ neniu scias, kiel oni transportis ilin supren. Iam laboristoj suprentiris ilin eble per vinĉo, per ŝnurego ĉirkaŭvolvita ĉirkaŭ bobeno kun kurbigita kranko. La angulaj ŝtonoj de la konstruaĵo estis ofte fiksitaj per feraj stiftoj tiel, ke ardigita fero estis verŝita en aperturojn hakitaj en la ŝtonoj.

Preskaŭ ĉiu sektoro de la muro havis ankaŭ sian tabulon kun la nomoj de laboristoj kaj konstrulokestroj. Sed por multaj viroj, kiuj dum ties konstruado pereis, ununura monumento fariĝis la muro mem.

La orienta portalo kaj la okcidenta fortikaĵo

La montpasejo Ŝan-ĥaj-kuan estas enireja pordego el la nordorienta Ĉinio en la centrajn ebenejojn. La trietaĝa muro de la Granda ĉina muro, tra kies pordego oni trairadas, estas pli ol 9 metroj alta. Tabuleto alfiksita super la enirejo diras: "La unua trairejo sub firmamento." Tiu ĉi skribaĵo estas kopiaĵo de originalo metita en la turo. Skribis ĝin en la jaro 1472 Siao Sien, kiu estis tiujare proklamita la plej bona klerulo ĉe pretendemaj imperiestraj ekzamenoj.

La montpasejo Tjia-jü-kuan priregas koridoron kondukanta tra provinco Kan-su en la nordokcidento. Ĝi plimulte kondukas tra sekega leŭso kaj dezerto. En la jaro 1372 ili konstruis el piedtrotita argilo fortikaĵon, kies muroj estas 9 metroj altaj. Ĉe la piedo la muro estas larĝa 6,7 metroj, sur la pinto 1,8 metroj.

La alteco kaj la larĝeco de la muro ne ŝanĝiĝas. En la sektoro Pa-ta-ling norde de Pekino la muro elstaras en altecon preskaŭ 8 metroj. En la suba parto ĝi estas 6,7 metroj dika, en la supra ĝi mezuras proksimume 6 metrojn. Ĝi estas do sufiĉe larĝa por kvin apud si ĉevalrajdantaj rajdistoj aŭ por taĉmento da soldatoj marŝantaj po dekope. En la monpasejo Tjiao-ŝan-kuan en montaro Jen-ŝan, de kie estas videbla Flava maro, la muro ne estas en kelkaj lokoj pli larĝa ol 40 centimetroj.

En pli larĝaj partoj de la muro borderas ĝin ambaŭflanke remparo kun alto 1,8 metroj. Proksimume post ĉiu 180 metroj, do en distanco de du pafdistancoj de pafarko, ni trovos turon. Kelkaj turoj servis nur kiel kaŝejo antaŭ pluvo kaj neĝo, aliaj kiel tranoktejoj aŭ deponejoj. Proksimume en ĉiu dek kvina kilometro estis lokigita plataĵoj por farado de signalaj fajroj, iam eĉ sufiĉe malproksime de la propra muro. La signaloj ĝis dudek kvar horoj tiel povis transflugi tra la tuta lando.

Diskutado pri ĝia videbleco de kosmo

Iuj pensas, ke ĝi estas la nura homa faraĵo videbla de super la atmosfero, sed, diskuteble, tio ne estas vera, ĉar ĝi estas tro mallarĝa.

La Granda Ĉina Muro kaj Esperanto

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Jen kiel oni montras la Ĉinan Muregon:

Tuj sube sin etendis la vastaj landoj Aziaj
blumare ĉirkaŭataj, kun verdebruna koloro.
Nun Valmikio diras, montrante fingre je tero:
-Jen estas longa muro, la sola homa kreaĵo
kiu videblas ekster la atmosfero planeda,
murego de Ĉinujo, ĝin oni nomos iame
viamonde, simbolo de kunstrebado homara.
Ĉi tie staros skulpte skribaĵo ŝtona ĉi-tekste:
"Se volas vi kontroli, kion la homo miraklas
per kunlaboro krei, venu al Ĉina Murego".[1]

Rilataj temoj

Notoj

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 113.

Aliaj projektoj

La Granda Muro dumvintre, proksime de Pekino

Eksteraj ligiloj

greke Granda Ĉina Muro greke pluaj faktoj en Esperanto greke Bildoj de la Granda Muro (esperante) greke Mapo de la Granda Muro angle