Granda patriota milito
Granda Patriota milito (ruse Великая Отечественная война) estas ĝeneraligita rusa termino por kunpuŝiĝo de Sovetunio kun Nazia Germanio kaj la Akso-ŝtatoj dum la Dua Mondmilito, kiu komenciĝis la 22-an de junio 1941 pro neatendita atako kontraŭ Sovetunio elflanke de la Tria regno kaj finiĝis per la germana kapitulaco la 8-an de majo 1945.
La bazaj eventoj dum la milito:
- 1941. Ofensivo de germana armeo. Smolenska batalo. Komenco de la sieĝo de Leningrado. Batalo ĉe Moskvo. Malvenko de germana armeo ĉe Moskvo. Kontraŭofensivo de soveta armeo ĉe Moskvo.
- 1942. Ofensivo de germana armeo en suda direkto. Celante nafton de Azerbajĝano, la germana armeo alvenis al Nord-Kaŭkazio kaj al grava urbo Stalingrado ĉe Volgo.
- Fino de 1942 – komenco de 1943. Batalo ĉe Stalingrado. La germana armeo malvenkis ĉe Stalingrado, multe da germanaj soldatoj estis ĉirkaŭfermitaj, la germana armeo retiriĝis ĝis Ĥarkov, Belgorod kaj Orel.
- 1943. Provo de ofensivo de germana armeo ĉe Kursk. Kurska batalo. Germana armeo malvenkis kaj retroiris. La Soveta armeo liberigis la urbojn Ĥarkovo kaj Kievo kaj transiris la riveron Dnepro.
- 1944. Operaco "Bagration" – La Soveta armeo liberigis Belorusion. Post antaŭenmarŝo en suda direkto liberigo de Rumanio, Hungario, Bulgario, parto de Jugoslavio.
- 1945. Liberigo de Pollando, Ĉeĥoslovakio, restinta parto de Jugoslavio kaj de parto de Aŭstrio fare de Soveta armeo. Sturma konkero de Berlino. Kapitulaco de Germanio la 9-an de majo en 1945.
Dum la Granda Patria Milito pereis pli ol 6 milionoj da germanaj soldatoj, kaj pli ol 8 milionoj da sovetaj soldatoj. La perdoj de homoj kaj militaj teknikaĵoj de Germanio en la orienta fronto estis pli ol 80 % de ĉiuj germanaj perdoj dum la Dua mondmilito.
En Sovetunio dum la milito estis murditaj pli ol 20 milionoj da civiluloj.
Vidu ankaŭ
- Invado en Pollandon
- Pakto Ribbentrop-Molotov
- Operaco Barbaroso
- Akso de la Malbono
- Radio Libera Eŭropo
- Voĉo de Ameriko
- Venkotago
- Stalinismo
- Postkomunismo
Eksteraj ligiloj
- Leteroj de rusa soldato esperante (dokumentoj de 1941-1942)
- Stanislav Belov. Vortoj de la milito esperante (la vivo de la urbo Tjumeno dum la milito)
- Stanislav Belov. Tjumeno: du vizaĝoj de la milito esperante (tjumenanoj en frontoj kaj ariergardo dum la milito)
- Stanislav Belov. La vivo kaj aventuroj de la fera Felikso esperante (historio de la vaporlokomotivo FD 21-3031, kiu laboris en la urbo Tjumeno dum la milito)
- Stanislav Belov. Vaganta banejo: historio de la neordinara trajno esperante (historio de la trajno-banejo, konstruita en la urbo Tjumeno dum la milito)
- Stanislav Belov. La kavaliro en kirasa felo: sorto de la siberia trajno esperante (historio de la kirastrajno, konstruita en Iŝimo dum la milito)
- Stanislav Belov. Milito de Nikolaj Peremibeda esperante (rememoroj de la soldato el Siberio)
|