Griza sturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Griza sturno
Griza sturno
Griza sturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Sturnus
Specio: 'S. cineraceus'
Sturnus cineraceus
(Temminck, 1835)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Blankavanga sturnoGriza sturno (Sturnus cineraceus) estas paserina birdo de la genro de sturnoj plej tipa en familio de Sturnedoj. Ĝi estas indiĝena de Orienta Azio kie ĝi estas komuna kaj tre konata birdo en multe de sia teritorio. Kutime ĝi estas lokata en la genro Sturnus, sed foje ĝi estas unuigita kun la tipaj minaoj en Acridotheres. Tion konfirmas ĵusaj studoj, sed kune kun la Ruĝbeka sturno (Sturnus sericeus) kiu ŝjajne estas ties plej proksima vivanta parenco kaj ili reprezentus malnovan stirpon inter la tipaj minaoj. Ili povus meriti distingan genron, sed tio probable ne necesas.(Jønsson & Fjeldså 2006, Zuccon et al. 2006)

Idoj

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Griza sturno estas 24 cm longa. Maskla plenkreskulo estas ĉefe malhelgrizbruna kun pli pala ventro kaj blankeca zono ĉepuge. La kapo estas nigreca kun blankecaj vangoj kaj frunto. Ambaŭ karakteroj (griza ĝenerala koloro kaj blankeca vango) nomigas la specion dum en la latina scienca nomo cineraceus signifas pli malpli “griza kiel cindro”. Estas blankaj vostobordo kaj markoj en duarangaj flugilplumoj. La kruroj estas paloranĝaj kaj la beko estas oranĝa kun nigra pinto maj malhela bekobazo en suba makzelo. Inaj plenkreskuloj estas similaj al maskloj sed pli palaj kaj senkoloraj.

Junuloj estas brunaj kun palaj vangoj kaj pugoj kaj sen nigra bekopinto.

La laŭta, monotona alvoko estas serio de akraj, krakecaj notoj.

Distribuado kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

La reprodukta teritorio kovras centran kaj nordorientan Ĉinion, Koreion Japanion kaj sudorientan Siberion. Vintre birdoj el pli malvarmaj regionoj migras suden al suda kaj orienta Ĉinio, Sudkoreio, suda Japanio, Tajvano kaj norda Vjetnamio kun vagantoj kiuj atingas Filipinojn, Tajlandon kaj Birmon. Estas unu vidaĵo el Homer, Alasko en 1998 kiu probable alvenis per ŝipo (West 2002).

Ili loĝas en arbaroj, farmoj, kaj malferma kamparo kaj adaptiĝis ankaŭ al parkoj kaj ĝardenoj en urbaj areoj. Ĝi estas plej komuna en malaltaj areoj (kutime sub 700 m en Japanio).

Ĝi havas varian dieton kiu inkludas frukton kaj insektojn kiaj talpogriloj.

La reprodukta sezono daŭras el marto al julio kaj ofte okazas du ovodemetadoj. La nesto estas konstruata en arbotruo aŭ konstruaĵo aŭ eĉ en nestoskatolo. La ino demetas 4 al 9 ovojn kiuj estas kovataj dum 14 al 15 tagoj. Elnestiĝo okazas 13 al 15 tagojn post eloviĝo.

En popola kulturo[redakti | redakti fonton]

Tiu estas la birdospecio sur kiu baziĝas la Pokemonoj Starly, Staravia kaj Staraptor, kune kun rabobirdoj, kiaj agloj kaj akcipitroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51911, Sturnus cineraceus, 20a julio 2007. Malplej zorgiga.
  • Brazil, Mark A. & Yabuuchi, Masayuki (1991): The Birds of Japan. Helm Identification Guides, London. ISBN 1-56098-030-3
  • Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri). Zoologica Scripta 35(2): 149–186. COI::10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)
  • MacKinnon, John Ramsay, Phillipps, Karen & He, Fen-qi (2000): A Field Guide to the Birds of China. Oxford University Press. ISBN 0-19-854940-7
  • Robson, Craig (2002): A guide to the birds of Southeast Asia: Thailand, Peninsular Malaysia, Singapore, Myanmar, Laos, Vietnam, Cambodia. New Holland, London. ISBN 1-85368-313-2
  • West, George C. (2002): A Birder's Guide to Alaska. American Birding Association. ISBN 1-878788-19-1
  • Zuccon, Dario; Cibois, Anne; Pasquet, Eric & Ericson, Per G.P. (2006): Nuclear and mitochondrial sequence data reveal the major lineages of starlings, mynas and related taxa. Molecular Phylogenetics and Evolution 41(2): 333-344. COI:10.1016/j.ympev.2006.05.007 (HTML resumo)