Akridoteroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Acridotheres)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Akridoteroj
Komuna minao, Acridotheres tristis
Komuna minao, Acridotheres tristis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Acridotheres
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Acridotheres, Akridoterojtipaj minaoj estas genro de sturnoj, kiuj estas tropikaj membroj de la familio de Sturnedoj. Tiu genro havas reprezentantojn en tropika suda Azio el Irano orienten al suda Ĉinio kaj Indonezio. Du specioj estis enmetitaj amplekse ie plie. La Komuna minao estis enmetita en Sudafrikon, Israelon, Havajon, Nordamerikon, Aŭstralion kaj Novzelandon, kaj la Krestominao en la regiono Vankuvero de Brita Kolumbio.

La minaoj de Acridotheres estas ĝenerale malhelaj aŭ senkoloraj birdoj kun flutecaj alvokoj kiel plej parto de sturnedoj; ambaŭ seksoj estas similaj. Ili piediras pli ol saltetas, kaj havas modifojn ĉe la kranio kaj ties muskoloj por sondado per malferma beko. Ili similas al la montominaoj (Gracula) kun kiuj ili ofte koincidas je havo de grandaj blankaj aŭ senkoloraj flugilmakuloj kiuj estas rimarkindaj dunfluge kaj de nudaj (senplumaj) areoj en kapo, sed diferenciĝas je tio ke nur la kapoplumaro estas brila, dum la subaj partoj tendencas esti pli palaj. La nudaj kapomakuloj estas diferencaj laŭ aranĝo. La minaoj de Acridotheres estas ankaŭ multe pli surteremaj ol la minaoj de Gracula.

Ili havas klinemajn pariĝadajn ceremoniojn, dum la specioj de Gracula ne havas videblajn memmontradojn. Ili demetas senmarkajn palbluajn ovojn.

Kelkaj specioj havas fruntajn krestojn kiuj kovriĝas per poleno, kiam la birdoj manĝas nektaron el floroj, kaj povas ludi gravan rolon en polenado.

Kiel plej parto de sturnoj, ankaŭ la Acridotheres estas tre ĉiomanĝantaj, kaj manĝas fruktojn, nektaron kaj insektojn.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Kvankam same kiel la Grakuloj la Akridoteroj estas nomataj "minaoj", la minaoj de la genro Acridotheres estas pli proksime rilataj al grupo de ĉefe surteremaj sturnoj el Eŭrazio, kiaj la ordinara sturno, kaj ankaŭ de afrikaj kiaj la brilsturnoj de la genro Lamprotornis. Inter tiuj, ili estas inter la plej grandaj senkoloraj specioj; ili ŝajne estas unu el grandaj grupoj kiuj evoluis plej ĵuse. Ŝajne ili devenas el prauloj kiuj alvenis el Centra Azio kaj adaptiĝis al pli humidaj kondiĉoj en la Tropikoj. Ili supozeble estis izolataj en sia nuna teritorio kiam la evolua radiado al kiuj ili apartenas – inklude la Bridosturno kaj la specioj de la genro Sturnia - estis fragmentata de dezertiĝo de sia origino komence de la Komenca Plioceno, dum la Tero evoluis al la lasta glaciepoko antaŭ 5 milionoj da jaroj.

La taksonomio de tiu grupo estas komplika, kaj kelkaj fakuloj malsamopinias konsiderante pri kiuj specioj estu lokataj en tiun genron, kaj pri la specilimoj ene de Acridotheres.

Jena estas listo de la "kernaj" specioj de Acridotheres en taksonomia ordo:

Kelkaj specioj el la parafiletika grupo de Sturnus estas ofte lokataj en Acridotheres. Kiel ĵusaj studoj sugestas (Jønsson & Fjeldså 2006, Zuccon et al. 2006), tio estas verŝajne ĝusta.

La du lastaj probable estas pli bazaj en la grupo kaj povus esti pli proksimaj al Sturnia. La rilataro de la Blankavizaĝa sturno estas pli neklaraj, sed ĝi ŝajnas ĝenerale ne proksima al tiu ĉi genro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Feare, Chris & Craig, Adrian (1999): Starlings and Mynas. Princeton University Press. ISBN 0-7136-3961-X
  • Grimmett, Richard; Inskipp, Carol, Inskipp, Tim & Byers, Clive (1999): Birds of India, Pakistan, Nepal, Bangladesh, Bhutan, Sri Lanka, and the Maldives. Princeton University Press, Princeton, N.J.. ISBN 0-691-04910-6
  • Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri). Zoologica Scripta 35(2): 149–186. COI::10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)
  • Zuccon, Dario; Cibois, Anne; Pasquet, Eric & Ericson, Per G.P. (2006): Nuclear and mitochondrial sequence data reveal the major lineages of starlings, mynas and related taxa. Molecular Phylogenetics and Evolution 41(2): 333-344. COI:10.1016/j.ympev.2006.05.007 (HTML resumo)