Gustavo Bueno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Gustavo BUENO Martínez [gustAbo bŭEno] (1924-2016) estis fama hispana filozofo, kreinto de la „filozofa materiismo“, kaj unu el la plej famaj filozofoj de Hispanio dum la 20-a kaj 21-a jarcentoj. Lia verkaro miksiĝis tuttempe kun scienco kaj filozofihistorio. Li ankaŭ verkis pri ontologio, sciencifilozofio, historio, antropologio, religifilozofio, politikfilozofio, ateismo, ktp. En liaj lastaj jaroj li filmetis sin pri multaj temoj filozofaj. Oni konas lin en Hispanio pro lia partopreno en televidaj interparoladoj. Lia teorio farigis grandan kiomon da kaj poraj kaj malporaj tezoj. La Filozofa Skolo de Oviedo kunsidas en la Fondaĵo Gustavo Bueno por instrui sciencon kaj filozofion. Lia pensado suferis polemikon kaj nekomprenon.

Pensado kaj filozofio[redakti | redakti fonton]

  • Filozofa materiismo: neas la spiritualismon kaj ties eston da spiritaĵoj. Tamen oni ne limigas tion nur en korpismon. La filozofa materiismo akceptas materiajn estaĵojn nekorpajn; nome, la fakta distanco (ne per-mense) inter du akvoboteloj sur tablo estas tiel reala, kiel tiuj du akvoboteloj mem. Jen materia kaj nekorpa distanco, neniom spirituala.
  • Katolika sendieco: kerne ateo, sed akceptante la katolikan etoson en kiu li naskiĝis. Lie, Dio estas kontraŭdira, nefundamenta, kontraŭracia. Li malŝatis ĉiun politikagadon baze de ajna religio, ĉar oni bezonas klaran malkunecon inter la ŝtato kaj la religio.
  • Kontraŭfundamenta marksismo: malŝatis li la „komunan marksimon“, kiun li filozofe anstataŭigas por „filozofa materiismo“. Li havis materiisman pensadon.
  • Nereligema tomasano: poranto de la skolastikismo kiu ekis en la Skolo de Tradukistoj de Toledo.
  • Platonano: tiusence je la lernejo de Platono kaj ties kialo kaj kielo.
  • Maldekstrano: mallaŭdanto de la dekstro, trapasis sovetunian ŝatecon antaŭ 1991 ĝis pori materiisman maldekstron ege mallaŭdate.
  • Nacie hispanano: defendas Hispanion li kiel politikan nacion laŭ la Klerismo (ĉefe kontraŭ sendepencaj movadoj kaj novaj historiaj ismoj pri la landa hispaneco aŭ katolikeco).
  • Matematiko kiel argumentilo: lia pensamaniero uzas ĉefe la geometrion por montri klarecon de raciigo. Influas ĝi lian verkaron.

Hispanio kontraŭ Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Ĉe ĉi tiu fama verko Bueno priparolas la naciecon de Hispanio kaj la kielon, ke tiu historia vero perdiĝis tra la tempo. Atakis li la "Leyenda negra" (la nigran legedon), t. e. la komunan eŭropan kritikon pri la agmaniero de la hispanoj en Hispanameriko, kiel amasmurdema, imperiestra, sklavema kaj ŝtelista. Male, li asertas, Hispanio respektis la rajtojn de la tieaj homoj aliĝante ilin en la komunan hispanan nacion egalrajte ol ĉiu civitano, malkiel la „ĉasakiranta“ brita imperio, kiu kreis ĉie subulojn kun ĉiaj malegalecoj, kaj eĉ malkiel la romianoj, kiuj, malgraŭ estigi en la novaj landoj propran kaj egalan komunecon, havadis sklavojn kiel iloj. Hispanio unue malpermesis sklavecon kaj leĝigis la tieulajn rajtojn rapide kaj moderne, li diras.

Kontraŭ la nuntempaj sendependecaj movadoj, li memorigas la historion de la hispana ŝtato kreinte ĉiujn regionojn[1] pere de ĝia helpo[2], la neekzistantan ĉeeston de la katalunia ŝtato iam, kaj la malsamtempecon kaj malsaman evoluon de la aliaj lingvoj de Hispanio (la kataluna, la galega, la eŭska, kaj aliaj pli malgrandaj, kiel la astura). Aldone, li diras, ke ĉiu sendependenca movado ene de Hispanio estas ĉefe kontraŭhispana, nek „propra“ nek „memdefenda“.

Liapense, la ĉefa karakterizo de Hispanio estas la neislameco, la neeŭropeco, la neafrikeco kaj la partoprenado en Ameriko. Li mallaŭdas la volon pli ŝajnigi eŭropmaniere, kaj asertas, ke la katolika tradicio donis pli da modernecon al Hispanio antaŭ ol la aliaj landoj havus ĝin.

Fine, Bueno malporas eniĝon de Hispanio eŭropen kiel ero de tutmondiĝa kaj kapitalisma agado; kontraŭe li defendas unuecon kun intaj kolonioj de Ameriko britmaniere, rigardi kaj provi eniĝi kun ili kreante novan grupon komerce kaj internaci-rilate.

Kio estas la scienco?[redakti | redakti fonton]

Lia komunismo[redakti | redakti fonton]

La kulturo[redakti | redakti fonton]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • La rolo de la filozofio en la sciaro (1971)
  • Materiismaj eseoj (1972)
  • Eseo pri la kategorioj de la politika ekonomio (1973)
  • La antaŭsokrata metafiziko (1975)
  • La ideo pri scienco el la teorio de la kategoria fermiĝo (1977)
  • Etnologio kaj utopio (1982)
  • Ni kaj ili (1983)
  • La dia besto (1985)
  • Kuodliberalaj demandoj pri Dio kaj la religio (1989)
  • Materio (1990)
  • Unua eseo pri la kategorioj de la „politikaj sciencoj“ (1991)
  • Teorio de la kategoria fermiĝo (kvin eroj de dek-kvin) (1993)
  • Kio estas la filozofio? (1995)
  • Kio estas la scienco? (1995)
  • La kulturmito: eseo pri materiisma teorio de la kulturo (1997)
  • Hispanio kontraŭ Eŭropo (2000)
  • Televidaĉo kaj demokratio (2002)
  • La mito de la maldekstro: la maldekstroj kaj la dekstro (2003)
  • Ree kavernen: terorismo, milito kaj tutmondiĝo (2004)
  • Hispanio ne estas mito: kialoj por prava defendo (2005)
  • Zapatero kaj la penso de Alico: prezidento en mirlando (2006)
  • La fido de la ateisto (2007)
  • La mito de la dekstro (2008)
  • La demokratia fundamentismo: pririgardante la hispanan demokration (2010)
  • La sciencoj kiel kategoriaj fermiĝoj (2013)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Es el Estado el que dio a luz a la nación política, y no la nación política la que se autoconstituyó como Estado. [...] Esta es la razón por la cual el nacionalismo canónico procede buscando borrar las diferencias étnicas, sociales, culturales, etc. que puedan subsistir y encontrando los puntos comunes, frente a terceros, entre diferentes fracciones que constituyen la "res publica".
  2. ¿Acaso el País Vasco evolucionó por sí solo, en el "sentido de la Humanidad", desde una situación prehistórica no muy lejana, hasta la situación de vanguardia industrial, cultural, etc., que comenzó a ocupar hace ya cien años en el conjunto de Europa?